8. Averto

Mi timas, ke mi devas daŭrigi la deflankiĝon ĝis la venonta ĉapitro. Kune kun miaj eksperimentoj pri la tera terapio, ankaŭ okazis tiuj en la dieto. Kaj eble estus oportune ĉi tie fari kelkajn rimarkojn pri tiuj lastaj, kvankam mi aludos al ili denove poste.

Nun aŭ poste, mi eble ne rakontos detale la eksperimentojn pri dieto, ĉar mi tion jam faris en serio da artikoloj en la guĝarata kiuj aperis antaŭ jarojn en la revuo Indian Opinion kaj kiuj aperis poste libroforme en la angla, populare konata kiel A Guide to Health. Inter miaj libretoj, ĉi tiu estas la plej vaste legata same en Oriento kiel en Okcidento -- jen io, kion mi ankoraŭ ne komprenis. Mi verkis ĝin por la legantoj de Indian Opinion. Sed mi scias, ke tiu libreto profunde influis la vivojn de multaj, kaj en Oriento kaj en Okcidento, kiuj neniam vidis Indian Opinion. Ĉar ili korespondadas kun mi pri la temo. Tial estas necese diri ion pri la libreto, ĉar kvankam mi vidas nenian kialon ŝanĝi la opiniojn prezentitajn en ĝi, tamen mi faris kelkajn radikalajn ŝanĝojn en mia aktuala praktiko, pri kiuj ne ĉiuj legantoj de la libro scias, kaj pri kiuj laŭ mi, oni sciigu ilin.

La libreto estis verkita, same kiel ĉiuj miaj verkoj, kun spirita celo, kiu ĉiam inspiris ĉiun agon mian, kaj tial estas profunde malĝoje, ke mi nuntempe ne povas praktiki kelkajn el la teorioj klarigitaj en la libro.

Mi estas firme konvinkita, ke homo tute ne bezonas trinki lakton, krom la patrina lakto kiun li trinkas kiel bebo. Lia dieto konsistu el nenio krom sunbakitaj fruktoj kaj nuksoj. Li povas akiri sufiĉe da nutraĵo, kaj por la korpo kaj por la menso, el fruktoj kiel vinberoj kaj nuksoj kiel migdaloj. Bridi la seksajn kaj aliajn pasiojn iĝas facila por homo kiu manĝas tiujn ĉi manĝaĵojn. Miaj kunlaborantoj kaj mi jam spertis, ke estas multe da vero en la barata proverbo: kia manĝo tia rukto [Noto 1]. Ĉi tiujn ideojn mi amplekse klarigis en la libro.

Sed bedaŭrinde en Barato mi devis nei kelkajn el miaj teorioj, en la praktiko. Kiam mi varbadis en Kheda, eraro en la dieto malsanigis min, kaj mi preskaŭ mortis. Mi klopodis vane rekonstrui senlakte la detruitan sanon. Mi petis helpon de kuracistoj, vajdjoj (lokaj kuracistoj) kaj sciencistoj kiujn mi konis, ke ili rekomendu alternativon al lakto. Kelkaj sugestis mungfaban akvon, kelkaj oleon de mahuo (Madhuca longifolia) kaj kelkaj aliaj, migdalan lakton. Mi elĉerpis la korpon per eksperimentoj pri tiuj, sed nenio helpis min lasi la liton. La vajdjoj laŭtlegis versojn al mi de Ĉaraka, por montri, ke religiaj hezitoj neniel rilatu al la kuracado. Mi do ne povis atendi helpon de ili pri vivado sen lakto. Kaj kiel oni povas atendi helpon daŭrigi dieton senlaktan de tiuj kiuj senhezite rekomendus bovaĵan teon kaj brandon?

Mi ne rajtis trinki lakton de bovino aŭ bubalino ĉar mi faris ĵuron. La ĵuro kompreneble signifis rezignon pri ĉiaj laktoj, sed ĉar mi dumĵure pensis nur pri bovino kaj bubalino, kaj ĉar mi volis vivi, mi iel trompis min agi laŭ la litero de la ĵuro, kaj decidis konsumi kaprinan lakton. Mi plene konsciis, ke kiam mi ektrinkis lakton de la patrina kapro, mi jam detruis la spiriton de mia ĵuro.

Sed la ideo gvidi kampanjon kontraŭ la Leĝo Rowlatt obsedis min. Kaj kun ĝi kreskis la deziro vivi. Sekve haltis unu el la plej grandaj eksperimentoj de mia vivo.

Mi scias, ke oni argumentas, ke la animo neniel rilatas al tio kion oni trinkas aŭ manĝas, ĉar la animo nek manĝas nek trinkas; ke gravas ne tio kion vi metas enen de ekstere, sed tio kion vi esprimas eksteren de ene. Sendube estas vero en tio. Sed anstataŭ kontraŭi tiun ĉi rezonadon, mi simple deklaras mian firman konvinkon, ke por la serĉanto kiu timas Dion, kaj kiu volas vidi Lin vizaĝ-al-vizaĝe, sindeteno en la dieto, kaj kvante kaj kvalite, estas tiom necesa kiom sindeteno en pensado kaj parolado.

Tamen, en afero en kiu mia teorio ne sukcesis, mi devas ne nur doni la informojn, sed ankaŭ fari fortan averton kontraŭ ĝia adoptiĝo. Tial mi konsilas al tiuj, kiuj baze de mia teorio rezignis pri la lakto, ke ili ne daŭrigu la eksperimenton, krom se ili trovas ĝin bonfartiga ĉiumaniere, aŭ krom se ili estas konsilitaj de spertaj kuracistoj. Ĝis nun mia sperto en tiu kampo montras al mi, ke por tiuj kiuj havas malfortan digeston kaj por tiuj kiuj restas malsanaj, estas neniu manĝaĵo pli malpeza kaj nutriga ol la lakto.

Mi estus ege dankema se iu kun sperto pri tiu ĉi afero, kiu hazarde legas tiun ĉi ĉapitron, dirus al mi laŭ sia sperto, kaj ne pro sia legado, pri legoma anstataŭigo de la lakto, kiu estas egale nutriga kaj digestebla.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo