20. Balasundaram

La sincera kaj pura deziro de la koro estas ĉiam plenumita. En mia propra sperto, mi ofte vidis tiun ĉi pravigita. Servi la malriĉularon estis mia kordeziro, kaj pro tio mi ofte estis inter ili kaj povis identigi min kun ili.

Kvankam la membroj de la Barata Kongreso de Natalo inkluzivis la kolonie-naskitaj baratanoj kaj la sekretariaj klasanoj, la senmetiaj salajritoj, la kontraktaj laboristoj ankoraŭ restis ekster ĝia rondo. La Kongreso ankoraŭ ne estis ilia. Ili ne povis pagi la kotizon kaj aniĝi. La Kongreso povis gajni ilin nur per servi ilin. Okazo venis kiam nek la Kongreso nek mi estis vere pretaj. Mi laboris kiel advokato nur tri aŭ kvar monatoj, kaj ankaŭ la Kongreso estis infanaĝa, kiam tamila viro en ĉifonaj vestaĵoj, kapvestaĵo en la mano, kun du el siaj antaŭaj dentoj rompitaj kaj buŝo sanganta, staris antaŭ mi tremanta kaj ploranta. Lia majstro severe batis lin. Mi lernis ĉion pri de mia aktisto, kiu estis tamilano. Balasundaram, jen la nomo de mia vizitanto, servis sian kontrakton sub bone konata eŭropa loĝanto de Durbano. La majstro, koleriĝante, perdis sian sindetenon, kaj batis Balasundaram severe, rompante du el liaj dentoj.

Mi sendis lin al kuracisto. En tiu epoko disponeblas nur blankulaj kuracistoj. Mi volis havi atestilon de la kuracisto pri la vundoj kiujn suferis Balasundaram. Mi akiris la atestilon, kaj rekte prenis la vunditan viron al la juĝisto, al kiu mi submetis lian peticion. La juĝisto koleris kiam li legis ĝin, kaj sendis juĝalvokon kontraŭ la dunginto.

Tute ne estis mia deziro, ke la dunginto estu punita. Mi simple volis, ke Balasundaram estu liberigita de li. Mi legis la leĝaron pri kontrakta laboro. Se ordinara servisto lasis servon sen informi, la majstro povus procesi kontraŭ li en civila kortumo. La kazo de kontrakta laboristo estis tute alia. En similaj cirkonstancoj, oni povus procesi kontraŭ li en kriminala kortumo, kaj enprizonigi lin, se li estus kondamnita. Tial Kavaliro William Hunter nomis la sistemon de kontrakta laboro preskaŭ tiom malbone kiom la sklaveco. Kiel la sklavo, la kontrakta laboristo estis posedaĵo de sia majstro.

Estis nur du manieroj liberigi Balasundaram: aŭ la Protektanto de Kontrakt-Laboristoj nuligu lian kontrakton aŭ transdonu lin al iu alia, aŭ la dunginto de Balasundaram liberigu lin. Mi vizitis la dunginton kaj diris al li: 'Mi ne volas procesi kontraŭ vi kaj puni vin. Mi kredas, ke vi konstatas, ke vi severe batis la viron. Mi estus kontenta se vi transdonus lian kontrakton al iu alia.' Al tiu ĉi propono li volonte konsentis. Post tio mi vizitis la Protektanton. Ankaŭ li konsentis, kondiĉe, ke mi trovu novan dunganton.

Mi do ekserĉis dunganton. Li devis esti eŭropano ĉar Baratanoj ne rajtis dungi kontraktajn laboristojn. Mi tiam konis tre malmulte da eŭropanoj. Mi renkontis unu el ili. Li tre afable konsentis dungi Balasundaram. Mi dankis lin. La juĝisto kondamnis la dunginton de Balasundaram, kaj registris, ke li transdonos la kontrakton al iu alia.

La proceso de Balasundaram atingis la orelojn de ĉiu kontrakta laboristo, kaj oni ekkonsideris min ilia amiko. Mi bonvenigis tiun ĉi ligon. Rivereto da kontraktaj laboristoj ekfluis tra mia oficejo, kaj mi havis la plej bonan okazon ekscii pri iliaj feliĉoj kaj malfeliĉoj.

La eĥoj de la proceso de Balasundaram estis aŭdataj en fora Ĉenajo. Laboristoj de diversaj partoj de la provinco, kiu iris al Natalo sub kontrakto, eksciis pri tiu proceso pere de siaj kontraktitaj fratoj.

Estis nenio eksterordinara en la proceso mem, sed la fakto, ke estis iu en Natalo kiu subtenus ilin kaj publike laborus por ili donis al la kontraktaj laboristoj ĝojon kaj inspiris ilin kun espero.

Mi diris, ke Balasundaram eniris mian oficejon, kapvestaĵo en sia mano. Estis stranga malĝojo en la cirkonstancoj kiu ankaŭ montris nian humiligon. Mi jam rakontis pri la okazo kiam mi estis ordonita forpreni mian turbanon. Estis kutimo altrudita sur ĉiu kontrakta laboristo kaj ĉiu barata nekonatulo forpreni sian kapvestaĵon kiam li vizitis eŭropanon, ĉu la kapvestaĵo estis ĉapelo, turbano aŭ tuko volvita ĉirkaŭ la kapo. Saluto eĉ per ambaŭ manoj ne estis sufiĉa. Balasundaram kredis, ke li devus fari la samon kun mi. Ĉi tiu estis mia unua sperto de tio. Mi sentis min humiligita kaj petis lin renodigi la kaptukon. Li hezitis, sed faris tion, kaj mi povus vidi la plezuron sur lia vizaĝo.

Ĉiam estis mistero al mi kiel homoj povas senti sin honoritaj pro la humiligo de siaj kunuloj.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo