Praktiko kiel advokato estis kaj restis por mi okupo duagrada. Estis necese, ke mi fokusiĝu pri publika laboro por pravigi mian loĝadon en Natalo. La sendado de la peticio pri la voĉdonrajto-seniga leĝopropono ne sufiĉis en si mem. Persista agitado necesis por impresi la Sekretarion de la Ŝtato pri la Kolonioj. Tiucele oni pensis, ke necesis starigi konstantan organizaĵon. Mi konsultis Sheth Abdulla kaj aliajn amikojn, kaj ni ĉiuj decidis havi konstantan publikan organizaĵon.
Trovi nomon por ĝi perpleksigis min multe. Ĝi ne identigu sin kun iu ajn partio. La nomon 'Kongreso', mi sciis, tute ne ŝatis la Konservativuloj en Britujo, tamen la Kongreso estis la vera vivo de Barato. Mi volis popularigi ĝin en Natalo. Ŝajnis al mi malkuraĝe heziti adopti la nomon. Tial, kun plena klarigo de miaj kialoj, mi rekomendis, ke la organizaĵo estu nomita la Natala Barata Kongreso, kaj la 22an de majo, estiĝis la Barata Kongreso de Natalo.
La granda ĉambro de Dada Abdulla estis plenplena je tiu tago. La Kongreso ricevis la entuziasman aprobon de ĉiuj ĉeestantoj. Ĝia konstitucio estis simpla, la kotizo estis peza. Nur tiu kiu pagos kvin ŝilingojn monate rajtos esti membro. La ekonomie fortaj klasoj estis persvaditaj pagi tiom kiom ili kapablis. Abdulla Sheth pintigis la liston per du pundojn monate. Ankaŭ du aliaj amikoj faris la samon. Mi pensis, ke mi ne hezitu pri mia kotizo, kaj promesis unu pundon monate. Tiu por mi ne estis malgranda sumo. Sed mi pensis, ke ĝi ne estos preter mia pagkapablo, se entute mi devos pagi. Kaj Dio helpis min [Noto 1]. Ni tiel akiris sufiĉe da homoj kiuj pagos unu pundon monate. Eĉ pliaj konsentis pri 10 ŝilingojn monate. Krom tiuj, estis donacoj kiuj estis dankeme akceptitaj.
Sperto montris, ke neniu pagas kotizon simple ĉar iu ĝin petas. Estis neeble viziti ofte membrojn ekster Durbano. La entuziasmo de la momento forvaporiĝas rapide. Necesis plurfoje peti eĉ la membrojn en Durbano.
La tasko kolekti la kotizojn estis mia, ĉar mi estis la sekretario. Ni atingis tiun stadion, ke mi devis okupi mian aktiston la tutan tagon en la laboro de la kotizkolekto. Li laciĝis pro la laboro, kaj mi sentis, ke se oni devas plibonigi la situacion, la kotizpagoj estu pageblaj jare kaj ne monate, kaj ankaŭ tiuj estu strikte antaŭpagitaj. Mi do vokis kunvenon de la Kongreso. Ĉiuj bonvenigis la proponon fari la kotizon jara anstataŭ monata, kaj decidi minimumon de tri pundoj. Tiel la laboro de kolektado estis sufiĉe faciligita.
Mi lernis jam komence, ke oni ne faru publikan laboron per pruntita mono. Oni povus fidi je la promesoj de homoj en plej multaj aferoj, krom pri la mono. Mi neniam trovis homojn pretaj pagi la kotizojn kiujn ili promesis pagi, kaj la baratanoj en Natalo ne estis esceptoj al tiu ĉi regulo. Tial, ĉar neniu laboro estis farita krom se estis la mono fari tion, la Barata Kongreso de Natalo neniam havis ŝuldojn.
Miaj kunlaborantoj montris grandan entuziasmon varbi membrojn. Estis laboro kiun ili ŝatis kaj samtempe tre valora sperto. Grandaj nombroj da homoj volonte donis mondonacojn. Labori en la foraj vilaĝoj estis iom malfacile. Homoj ne sciis pri la publika laboro. Sed ni tamen havis invitojn de foraj lokoj, kun gravaj komercistoj de ĉiuj lokoj montrantaj gastigamon.
Iufoje dum tiuj ĉi vojaĝoj, la situacio estis sufiĉe malfacila. Ni atendis, ke nia gastiganto kontribuos ses pundojn, sed li rifuzis doni pli ol tri pundojn. Se ni akceptus tiun sumon de li, ankaŭ aliaj farus same, kaj ruiniĝus niaj kolektoj. Jam estis malfrue en la nokto, kaj ni ĉiuj estis malsataj. Sed kiel ni povus manĝi sen unue akiri la sumon kiun ni decidis havi? Ĉia persvadado estis senutila. La gastiganto ŝajnis obstina. Aliaj komercistoj en la urbo rezonis kun li, kaj ni ĉiuj restis vekaj dum la tuta nokto, kun kaj li kaj ni firme neŝanceleblaj de niaj pozicioj. Plej multaj el miaj kunlaborantoj ege koleriĝis, sed detenis sin. Finfine, kiam jam tagiĝis, la gastiganto cedis, pagis ses pundojn kaj ni ĝuis bankedon. Ĉi tio okazis en Tonggat, sed la konsekvencoj de tiu afero estis sentataj en fora Stranger en la norda marbordo kaj Charelstown en la landomezo. Ĝi ankaŭ rapidigis nian laboron de kolektado.
Sed kolekti monon ne estis la nura farendaĵo. Fakte, jam antaŭlonge mi lernis la principon neniam havi pli da mono ĉemane ol necese.
Ni havis kunvenojn ĉiumonate, eĉ ĉiusemajne se necese. Protokoloj de la antaŭa kunveno estis laŭtlegataj, kaj ĉiajn demandojn diskutataj. Homoj havis nenian sperton partopreni publikajn diskutojn aŭ paroli mallonge kaj temcele. Ĉiuj hezitis ekstari kaj paroli. Mi klarigis al ili la regulojn pri la proceduroj de kunveno, kaj ili respektis ilin. Ili konstatis, ke estis por ili eduko, kaj multaj kiuj tute ne alkutimiĝis paroli antaŭ aŭskultantaro baldaŭ akiris la kutimon pensadi kaj paroladi publike pri aferoj de publika intereso.
Sciante, ke en publika laboro malgrandaj elspezoj foje formanĝas grandajn sumojn, mi decidis ne printi eĉ kvitancolibrojn kaj raportojn. Mi havis mimeografon en mia oficejo, sur kiu mi multobligis kvitancojn kaj raportojn [Noto 2]. Tiujn mi printis nur kiam la kongresa kaso estis plena, kaj kreskis la nombro de membroj kaj la laboro. Necesas tiu ĉi ŝparado en ĉiu organizaĵo, tamen mi scias, ke oni ofte ne ĝin sekvas. Tial mi sentis, ke taŭgas paroli pri tiuj etaj detaloj pri la komencoj de malgranda sed kreskanta organizaĵo.
Homoj tute ne zorgis havi kvitancojn por la sumoj kiujn ili pagis, sed ni ĉiam insistis doni ilin. Tiel ĉiu cendo estis klare raportita, kaj mi povas diri, ke la kontlibroj por 1894 estas konservitaj eĉ hodiaŭ en la arĥivoj de la Barata Kongreso de Natalo. Zorge faritaj kontoj estas nemalhaveblaj por ĉiu organizaĵo [Noto 3]. Sen ili, ĝia reputacio malboniĝas. Sen ĝustaj kontoj estas neeble konservi la veron en ĝia nedifektita pureco.
Alia trajto de la Kongreso estis servi la kolonio-naskitajn edukitajn baratanojn. Sub la aŭspicoj de la Kongreso estis fondita la Eduk-Asocio de Kolonio-naskitaj Baratanoj. La membroj plejparte konsistis el tiuj ĉi edukitaj junuloj. Ili devis pagi malgrandan kotizon. La Asocio estis forumo por aŭdi pri iliaj bezonoj kaj plendoj, por stimuli pensadon inter ili, kontaktigi ilin kun barataj komercistoj, kaj doni al ili eblecon servi la komunumon. Ĝi estis ia debata societo. La membroj renkontiĝis regule kaj parolis aŭ laŭtlegis prelegojn pri diversaj temoj. Oni ankaŭ starigis malgrandan bibliotekon lige al la Asocio.
La tria parto de la Kongreso estis propagando. Ĝia celo estis konatigi la britojn en Sud-Afriko kaj Britujo kaj homoj en Barato pri la vera stato de aferoj en Natalo. Tiucele mi verkis du pamfletojn. La unua estis 'Alvoko al ĉiu Brito en Sudafriko.' Ĝi priskribis, kun pruvoj, la ĝeneralan kondiĉon de natalaj baratanoj. La alia estis titolita 'La barata voĉdonrajto -- alvoko.' Ĝi enhavis mallongan historion pri la barata voĉdonrajto en Natalo kun faktoj kaj statistikoj. Mi prilaboris ilin sufiĉe zorge kun multe da studado, kaj la rezulto estis proporcia al la laboro. Ili estis vaste cirkulitaj.
Dank' al tiu agado la baratanoj gajnis multajn amikojn en Sud-Afriko, kaj aktivan simpation de ĉiuj partioj en Barato. Ĝi ankaŭ malfermis por la sud-afrikaj baratanoj difinitan agadoplanon.