La proceso de Balasundaram kontaktigis min kun la kontraktaj baratanoj. Sed tio kio pelis min studi profunde ilian kondiĉon estis la kampanjo por submeti ilin al aparta, peza imposto.
En la sama jaro, 1894, la natala registaro provis meti jaran imposton de 25 pundoj sur la kontraktaj baratanoj. La propono ege suprizis min. Mi metis la aferon antaŭ la Kongreso por diskutado, kaj ni tuj rezoluciis organizi la necesan opozicion.
Komence, mi mallonge klarigu la genezon de la imposto.
Ĉirkaŭ la jaro 1860, la eŭropanoj en Natalo, trovante, ke estis sufiĉa amplekso por kultivi la sukerkanon, bezonis laboristojn. Sen ekstera laboristaro la kultivado de la kano kaj la fabrikado de sukero neeblas, ĉar la natalaj zuluoj ne taŭgis por tiu laboro. La natala registaro do korespondadis kun la barata registaro, kaj gajnis ĝian permeson dungi baratan laboristaron. Tiuj ĉi dungitoj devis subskribi kontrakton labori en Natalo dum kvin jaroj, kaj ĉe la fino de tiu periodo ili estis liberaj pluloĝi tie kaj havi plenajn rajtojn posedi terpecojn. Jen la allogaĵoj kiujn oni proponis al ili, ĉar la blankuloj anticipis plibonigi sian agrikulturon per la laboremaj barataj laboristoj post la periodo de ilia kontrakto.
Sed la baratanoj produktis pli ol oni atendis de ili. Ili kultivis grandajn kvantojn de legomoj. Ili enkondukis multajn baratajn variaĵojn kaj ebligis kreski la lokajn variaĵojn pli malmultekoste. Ili ankaŭ enkondukis la mangon. Nek restis ilia entrepreno nur ĉe agrikulturo. Ili investis ankaŭ en komercadon. Ili aĉetis terpecojn por konstrui domojn, kaj multaj levis sin de la statuso de laboristoj al tiu de posedantoj de tero kaj domoj. Komercistoj el Barato sekvis ilin kaj ekloĝadis tie por komerci. La bedaŭrata Sheth Abubakar Amod estis la unua inter ili. Li baldaŭ starigis grandan entreprenon.
La blankulaj komercistoj konsterniĝis. Kiam ili unue bonvenigis la baratajn laboristojn, ili ne supozis, ke ili ankaŭ havis komercajn kapablojn. Oni eble povas toleri ilin kiel sendependajn agrikulturistojn, sed oni ne povis konsenti pri ilia konkurenco en la komerco.
Jen la semo de la malamikeco kontraŭ la baratanoj. Pluraj aliaj faktoroj kontribuis al ĝia kresko. Niaj malsamaj vivmanieroj, nia simpleco, nia kontento pri malgrandaj gajnoj, nia indiferento al la leĝoj de higieno, nia malatentemo pri la purigado de la ĉirkaŭaĵoj, kaj nia avaremo en la riparado de niaj domoj -- ĉio ĉi, kune kun la malsameco de la religio, kontribuis al la bruligo de la malamikeco. Pere de la leĝaro tiu ĉi malamikeco trovis esprimon en la leĝopropono senvoĉdonrajtigi kaj en la leĝopropono altrudi imposton sur la kontraktaj baratanoj. Sendepende de la leĝofarado, multaj pinglopikoj jam komenciĝis.
La unua sugesto estis, ke oni devige resendu hejmen la baratajn laboristojn, tiel ke la kontrakto finiĝos en Barato. Ne verŝajnis, ke la barata registro akceptus tiun sugeston. Alia propono estis ke
1. la kontrakta laboristo devas reveni al Barato je la fino de sia kontrakto; aŭ ke
2. li subskribu novan kontrakton ĉiun duan jaron, kun iom pli da mono ĉe ĉiu renovigo; kaj ke
3. okaze de lia rifuzo reveni al Barato aŭ renovigi sian kontrakton, li pagu jaran imposton de 25 pundoj.
Delegacio kiu konsistis el Kavaliro Henry Binns kaj s-ro Mason estis sendita al Barato por ke la propono estu aprobita de la registaro tie. La vicreĝo tiam estis Sinjoro Elgin. Li malaprobis la 25-pundan imposton, sed konsentis al balota imposto de 3 pundoj. Mi pensis tiam, kiel eĉ nun, ke ĉi tiu estis serioza mispaŝo de la vicreĝo. Aprobante tion li neniel pensis pri la interesoj de Barato. Ne estis lia devo tiel favori la natalajn eŭropanojn. Dum tri aŭ kvar jaroj, la imposto estu pagata de kontrakta laboristo, lia edzino kaj ĉiu vira infano pli ol 16-jara, kaj ina infano pli ol 13-jara. Jara imposto de 12 pundoj por familio de kvar personoj -- edzo, edzino kaj du infanoj -- kiam la meza enspezo de la edzo estis neniam pli ol 14 ŝilingoj monate, estis kruelega kaj ne konata ie ajn alie en la mondo.
Ni organizis fortan kampanjon kontraŭ tiun ĉi imposton. Se la Barata Kongreso de Natalo restintus silenta pri la temo, la vicreĝo eble aprobintus eĉ la 25-pundan imposton. La malpliiĝo de 25 pundoj al tri pundoj estis ebla sole pro la agitado de la Kongreso. Sed eble mi eraras pensante tiel. Eblas, ke la barata registaro malaprobis la 25-pundan imposton jam de komence kaj malpliigis ĝin al tri pundoj sendepende de la opozicio de la Kongreso. Ĉiaokaze, ĝi estis breĉo de la fido de la barata registaro. Kiel kuratoro de la bonfaro de Barato, la vicreĝo neniam aprobintus tiun ĉi nehoman imposton.
La Kongreso ne povis konsideri grandan atingon, ke la imposto malpliiĝis de 25 pundoj ĝis tri pundoj. La malĝojo restis pro la fakto, ke ĝi ne tute sukcesis gardi la interesojn de la kontraktaj baratanoj. Ĝi firme rezoluciis havi la imposton nuligita, sed pasis 20 jaroj antaŭ ol tiu rezolucio realiĝis. Kaj kiam ĝi realiĝis, tio okazis pro la laboro ne nur de la natalaj baratanoj, sed de ĉiuj baratanoj en Sud-Afriko. La breĉo de fido kun la bedaŭrata s-ro Gokhale iĝis la kaŭzo de la fina kampanjo, en kiu plene partoprenis la kontraktajn laboristojn, kelkaj el kiuj eĉ perdante sian vivon en la pafado kio okazis, kaj pli ol 10 mil suferante malliberiĝon.
Sed la vero triumfis en la fino. La suferoj de la baratanoj estis la esprimo de tiu vero. Tamen ĝi ne triumfus krom pro la senhezita fido, granda pacienco kaj senĉesa klopodo. Se la komunumo rezignus pri tiu batalo, se la Kongreso forlasus la kampanjon kaj submetiĝus al la imposto kiel io neevitebla, la fia imposto daŭre estus altrudita al la kontraktaj laboristoj ĝis tiu ĉi tago, al la eterna honto de la baratanoj en Sud-Afriko kaj al la tuta Barato.