Se mi trovis min tute okupita en la servo de la komunumo, la kialo estis mia deziro al la mem-konscio. Mi alproprigis al mi la religion de mia servado, ĉar mi sentis, ke mi povas koni la Dion nur per servo. Kaj servo por mi estis servo de Barato, ĉar tion mi faris sen serĉi, ĉar mi havis emon tion fari. Mi iris al Sudafriko por vojaĝi, por eskapi la intrigojn de Kathiawad, kaj por gajni la panon. Sed kiel mi diris, mi trovis min serĉanta la Dion kaj strebanta al la mem-konscio.
Kristanaj amikoj jam akrigis mian apetiton al la scio, kiu iĝis preskaŭ nesatigebla, kaj ili ne lasis min resti, eĉ se mi volis esti indiferenta. En Durbano, s-ro Spencer Walton, la estro de la Sudafrika Ĝenerala Misio, trovis min. Mi iĝis preskaŭ membro de lia familio. En la fono de tiu ĉi konatiĝo estis kompreneble mia kontakto kun kristanoj en Pretorio. S-ro Walton havis sian propran stilon. Mi ne memoras, ke iam ajn li invitis min iĝi kristano. Sed li metis sian vivon kiel malferman libron antaŭ mi, kaj permesis al mi vidi ĉiujn siajn movojn. Ankaŭ s-ino Walton estis tre milda kaj talenta virino. La sinteno de tiu ĉi paro plaĉis al mi. Ni sciis la bazajn diferencojn inter ni. Neniom da diskutado povus forviŝi ilin. Sed eĉ diferencoj povas esti utilaj, kie troviĝas la toleremo, la karitato kaj la vero. La humileco, persistemo kaj dediĉo al laboro plaĉis al mi, kaj ni tre ofte renkontiĝis.
Tiu ĉi amikeco daŭre vivigis mian intereson por la religio. Nun estis neeble havi la libertempon kiun mi havis en Pretorio por miaj religiaj studoj. Sed tiom da tempo kiom mi sukcesi trovi, mi uzis bone. Daŭris mia religia korespondado. Rajĉandbhai gvidis min. Iu amiko sendis al mi la libron de Narmadashanker Dharma Vichar [Religiaj pensoj]. Mi trovis ĝian antaŭparolon tre utila. Mi jam aŭdis pri la bohemia vivo de la poeto, kaj la priskribo en la antaŭparolo pri la revolucio en sia vivo kaŭzata de siaj religiaj studoj kaptis min. Mi ekŝatis la libron, kaj tralegis ĝin atente. Kun intereso mi legis la libron de Max Mueller, India -- What Can It Teach Us? [Barato -- Kion ĝi povas instrui al ni?], kaj la tradukoj de la Upaniŝadoj, eldonitaj de la Teozofa Societo. Tiuj ĉi plialtigis mian respekton de la hinduismo, kaj mi ekkomprenis ĝian belecon. Tio tamen ne igis min antaŭjuĝema pri aliaj religioj. Mi legis Life of Mahomet and His Successors [La Vivo de Muhamado kaj Siaj Posteuloj] de Washington Irving, kaj la panegiron pri la Profeto, verkita de Carlyle. Tiuj ĉi libroj pli altigis mian estimon de Muhammad. Mi ankaŭ legis libron titolita The Sayings of Zarathustra [La diraĵoj de Zaratuŝtro].
Tiel mi gajnis pli da scio pri la diversaj religioj. La studado stimulis mian mem-serĉadon kaj nutris en mi la kutimon praktiki tion kio plaĉis al mi en miaj studoj. Tiel mi komencis kelkajn jogajn praktikojn, kiel eble plej bone mi povis kompreni ilin pere de la hinduaj libroj. Sed mi ne povis multe progresi, kaj decidis sekvi ilin helpe de iu spertulo kiam mi estos reveninta al Barato. La deziro neniam estis plenumita.
Mi studis intense la librojn de Tolstoj. La Evangelioj -- mallonge, Kion fari?, kaj aliaj libroj impresis min profunde. Mi konstatis pli kaj pli la senfinajn eblecojn de universala amo.
Pli malpli samtempe mi konatiĝis kun alia kristana familio. Je ĝia sugesto mi vizitis la metodistan preĝejon ĉiudimanĉe. Dum tiuj tagoj mi ankaŭ estis ĉiam bonvena vespermanĝi kun ĝi. La preĝejo ne favore impresis min. La predikoj estis neinspiraj. La ĉeestantoj ne ŝajnis al mi aparte religiema. Ili ne estis asembleo de piaj animoj; ili aspektis sufiĉe mondumaj homoj, vizitantaj la preĝejon por distraĵo kaj konforme al la kutimo. Ĉi tie, nevole, mi dormetis. Mi hontis, sed kelkaj el miaj najbaroj faris la samon, malpezigante la honton. Mi ne povis daŭrigi tiel, kaj baldaŭ ĉesis ĉeesti la diservon.
Mia ligo kun la familio kiun mi vizitis ĉiudimanĉe abrupte rompiĝis. Fakte, oni povas diri, ke oni avertis min ne plu ĝin viziti. Okazis tiel. Mia gastigantino estis bona kaj simpla virino, sed kun iom fermita menso. Ni ĉiam diskutis religiajn temojn. Mi estis tiam releganta The Light of Asia [La Lumon de Azio] de Arnold. Iufoje ni komparis la vivojn de Jesuo kaj de la Budho. 'Vidu la kompaton de Gotamo!' mi diris. 'Ĝi ne limigis sin ĝis la homaro, ĝi etendiĝis ĝis ĉiuj vivaĵoj. Ĉu la koro ne superbordiĝas per amo pensante pri la ŝafido ĝoje sidanta sur liaj ŝultroj?' Oni ne rimarkas tian amon al ĉiuj vivaĵoj en la vivo de Jesuo.' La komparo dolorigis la bonan virinon. Mi komprenis ŝiajn sentojn. Mi ne antaŭenigis la temon, kaj ni iris al la manĝoĉambro. Ŝia filo, karulo apenaŭ kvinjara, estis ankaŭ kun ni. Mi estas plej feliĉa kiam mi estas inter infanoj, kaj tiu ĉi knabo kaj mi estis jam de longe amikoj. Mi moketis la viandpecon sur lia telero kaj laŭdis la pomon sur la mia. La senkulpulo kunkune laŭdis la frukton.
Sed la patrino? Ŝi konsterniĝis.
Mi estis avertita. Mi detenis min kaj ŝanĝis la temon. La postan semajnon mi vizitis la familion kiel kutime, sed ne sen hezito. Mi ne povis ĉesi viziti ĝin -- ankaŭ tio ne ŝajnis al mi farinda. Sed la bona virino faciligis la vojon.
'S-ro Gandhi,' ŝi diris, 'bonvolu ne estu ofendita se mi sentas min devigita diri al vi, ke via kunesto ne bonas por la knabo. Ĉiutage li hezitas manĝi la viandon kaj demandas frukton, memorigante min pri via argumento. Tion mi ne povas toleri. Se li ĉesus manĝi la viandon, li certe malfortiĝus, se ne iĝus malsana, kaj kiel mi povus tion toleri? Viaj diskutoj ekde nun devas esti nur kun ni plenkreskuloj. Ili efikas malbone sur infanoj.
'Sinjorino --,' mi respondis, 'Mi pardonpetas vin. Mi povas kompreni viajn sentojn kiel gepatron, ĉar ankaŭ mi havas infanojn. Ni povas tre facile fini tiun ĉi malagrablan aferon. Kion mi manĝas kaj kion mi ne manĝas devus havi pli grandan efikon sur la infano ol tio kion mi diras. La plej bona vojo, do, estas, ke mi ĉesu tiujn ĉi vizitojn. Tio tutcerte ne devas influi nian amikecon.'
'Mi dankas vin,' ŝi diris kun videbla trankviliĝo.'