23. Kiel domhavanto

Starigi domon ne estis por mi nova sperto. Sed la domo en Natalo malsimilis al tiuj kiujn mi havis en Mumbajo kaj Londono. Ĉi-foje parto de la elspezo estis nur por prestiĝo. Mi pensis, ke estis necese havi domon kiu konvenas al mia pozicio kiel barata advokato en Natalo kaj kiel reprezentanto. Mi do havis belan malgrandan domon en bona kvartalo. Ĝi estis ankaŭ konvene provizita. La nutraĵo estis simpla sed ĉar mi invitis britajn amikojn kaj baratajn kunlaborantojn, la dommastrumaj kostoj estis ĉiam sufiĉe altaj.

Bona servisto estas esenca parto de ĉiu domanaro. Sed mi neniam lernis kiel havi homon kiel serviston.

Mi havis amikon kiel kunulon kaj helpanton, kaj kuiristo kiu iĝis membro de la familio [Noto 1]. Aktistoj el la oficejo ankaŭ loĝis ĉe mi. Mi kredas, ke mi havis sufiĉan sukceson en tiu ĉi eksperimento, sed ĝi ne estis sen sia porcio de la amara sperto de la vivo.

La kunulo estis tre inteligenta kaj, mi pensis, fidela al mi. Sed pri tio mi trompiĝis. Li ekĵaluzis pri aktisto kiu loĝis kun mi, kaj teksis tian reton, ke mi suspektis la aktiston. Tiu ĉi amiko, la aktisto, posedis liberan menson. Kiam li vidis, ke mi suspektis lin, li tuj lasis kaj la domon kaj la oficejon. Tio dolorigis min. Mi sentis, ke mi eble kondutis nejuste al li, kaj mia konscienco ĉiam pikis min.

Dume, la kuiristo bezonis kelktagan foreston. Necesis akiri alian dum lia foresto. Pri tiu nova viro, mi lernis poste, ke li estis kanajlo. Sed por mi li estis ĉieldonaco. En apenaŭ du-tri tagoj li eltrovis, ke okazas, sen mia scio, malbonaĵoj en la hejmo, kaj decidis averti min. Mia reputacio estis kiel trofidinda sed honesta homo. Tial la eltrovaĵo por li estis des pli ŝoka. Ĉiutage je la una ptm, mi iris al la hejmo por la tagmanĝo. Iutage, ĉirkaŭ la 12a la kuiristo venis anhelante al la oficejo, kaj diris, 'Bonvolu veni tuj al la hejmo. Estas surprizo por vi.'

'Nu, kio okazas?' mi demandis. 'Vi devas diri al mi pri kio temas. Kiel mi povas lasi la oficejon nun kaj veni?'

'Vi pentos, se vi ne venos. Nur tion mi povas diri.'

Min impresis lia persistemo. Mi iris al la hejmo kun aktisto kaj la kuiristo kiu marŝis antaŭ ni. Li prenis min rekte al la dua etaĝo, montris la pordon de mia kunulo kaj diris, 'Malfermu la pordon kaj vidu mem.'

Mi vidis ĉion. Mi frapis la pordon. Nenia respondo! Mi frapegis tiel, ke la muroj skuiĝis. La pordo malfermiĝis. Mi vidis en la ĉambro prostituitinon. Mi diris al ŝi foriri, kaj neniam reveni.

Al la kunulo, mi diris, 'Ekde nun mi havas nenian rilaton kun vi. Mi estis tute trompita, kaj iĝis stultulo. Ĉu tiel vi repagas mian fidon je vi?'

Anstataŭ konstati sian kulpon, li minacis malkaŝi min.

'Mi havas nenion por kaŝi,' mi diris. 'Malkaŝu kion ajn mi faris. Sed vi devas tuj foriri.'

Tio ĉi malbonigis lin pli. Ne estis alia vojo. Mi do diris al la aktisto staranta malsupre: 'Bonvolu iri kaj informi Polic-kontrolisto, kun miaj salutoj, ke homo loĝanta kun mi kondutis sin malbone. Mi ne volas havi lin en mia domo, sed li rifuzas foriri. Mi estus tre dankema se la polico sendus al mi helpon.'

Tio montris al li, ke mi estis serioza. Lia kulpo forprenis lian kuraĝon. Li pardonpetis min, petegis min ne informi la policon, kaj konsentis tuj foriri, kion li faris.

Tiu afero venis kiel averto ĝustatempa en mia vivo. Nur nun mi povis vidi klare kiom plene mi trompiĝis de tiu ĉi malbona geniulo. Loĝigante lin, mi elektis malbonajn rimedojn por bona celo. Mi atendis mangojn el akacio [Noto 2]. Mi sciis, ke la kunulo posedis malbonan karakteron, tamen mi kredis pri lia fido je mi. Mia provo reformi lin preskaŭ ruinigis min. Mi malatentis la avertojn de afablaj amikoj. La enamiĝo tute blindigis min.

Krom pro la nova kuiristo, mi neniam eltrovintus la veron kaj, sub la influo de la kunulo, mi eble ne povis havi la vivon de servo kiun mi tiam komencis. Mi ĉiam malŝparintus tempon pri li. Li havis la potencon trompi kaj misgvidi min.

Sed kiel antaŭe, la Dio savis min. Miaj intencoj estis puraj, kaj do mi estis savita malgraŭ miaj eraroj, kaj tiu ĉi frua sperto tute avertis min pri la estonteco.

La kuiristo estis preskaŭ mesaĝisto el la ĉielo. Li ne scipovis la kuiradon, kaj ne povis resti en mia domo kiel kuiristo. Sed neniu alia povis malfermi miajn okulojn. Kiel mi poste eksciis, ne estis la unua fojo, ke oni venigis la virinon al mia domo. Ŝi jam plurfoje venis ĉi tie, sed neniu havis la kuraĝon de tiu ĉi kuiristo. Ĉar ĉiuj sciis kiom blinde mi fidis je mia kunulo. La kuiristo venis, se tiel diri, ĝuste por fari tiun ĉi servon, ĉar li petis min lasi lin jam en tiu momento.

'Mi ne povas resti en via domo,' li diris. 'Vi estas tiom facile misgvidita. Tiu ĉi ne estas loko por mi.'

Mi lasis lin foriri.

Mi nun eltrovis, ke tiu kiu venenigis miajn orelojn kontraŭ la aktisto estis ĝuste tiu mia kunulo. Mi provegis fari kompenson al la aktisto pro mia nejusteco. Estis tamen mia ĉiama bedaŭro, ke mi ne sukcesis plene kontentigi lin. Ne gravas kiom ajn vi provos ripari ĝin, fendo estas fendo.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo