Jam tri jarojn mi estis en Sud-Afriko. Mi konis la homojn tie kaj ili konis min. En 1896 mi petis permeson iri hejmen dum ses monatoj, ĉar mi antaŭvidis, ke mi restos longe tie. Mi jam havis bonan klientaron, kaj povis rimarki, ke homoj sentas mian bezonon tie. Tial mi decidis iri hejmen kaj venigi la edzinon kaj infanojn loĝadi tie. Mi ankaŭ konstatis, ke se mi estus hejme, mi povus fari iom da publika laboro edukante la publikan opinion, kaj kreante pli da intereso pri la baratanoj de Sud-Afriko. La tripunda imposto estis vundo neresanigita. Ne povus esti trankvilo ĝis ĝia abolo.
Sed kiu gvidu dum mia foresto la laboron de la Kongreso kaj la Eduka Societo? Mi povis pensi pri du homoj -- Adamji Miyakhan kaj Parsi Rustomji. Ni havis nun multajn homojn el la komercista klaso. Sed estis ili du kiuj povis plenumi la devojn de sekretario per regula laboro, kaj kiuj ankaŭ ĝuis la estimon de la barata komunumo. La sekretario certe devis labori en la angla. Mi rekomendis la nomon de la bedaŭrata Adamji Miyakhan al la Kongreso, kaj ĝi aprobis lian nomon kiel sekretarion. La sperto montris, ke la elekto estis tre bona. Adamji Miyakhan kontentigis ĉiujn per sia persistemo, malavaro, afableco kaj ĝentileco, kaj pruvis al ĉiuj, ke la laboro de sekretario ne bezonis homon kun advokata diplomo aŭ altranga angla edukado.
Ĉirkaŭ meze de 1896 mi enŝipiĝis en la vaporŝipo S. S. Pongola kiu celis Kolkaton.
Estis tre malmultaj pasaĝeroj. Inter ili estis du britaj oficiroj, kiujn mi bone ekkonis. Kun unu mi ludadis ŝakon unu horon ĉiutage. La ŝipa kuracisto donis al mi lernolibron de la tamila, kiun mi ekstudis. Mia sperto en Natalo montris al mi, ke mi devis akiri la urduan por pli profundaj kontaktoj kun la islamanoj, kaj la tamilan por rilati pli profunde kun la madrasaj baratanoj.
Je la peto de la brita amiko, kiu studis la urduan kun mi, mi eltrovis bonan urduan kontiston el la ferdekaj pasaĝeroj, kaj ni progresis bonege en niaj studoj. La oficiro posedis pli bonan memoron ol mi. Li neniam forgesis vorton post la unua rigardo; mi ofte havis malfacilon deĉifri urduajn literojn. Mi laboris pli intense, sed neniam sukcesis preterpasi la oficiron.
En la tamila mi progresis sufiĉe bone. Helpo ne estis disponebla, sed la tamila lernolibro estis bone verkita, kaj mi ne sentis bezonon je multe da helpo.
Mi esperis daŭrigi la studadon eĉ post atingi Baraton, sed tio estis tute neeble. Plejparto de mia legado ekde 1893 estis farita en la malliberejo. Mi ja progresis en la tamila kaj la urdua en prizonoj -- la tamila en sud-afrikaj malliberejoj, kaj la urdua en la prizono Yerwada [jervada]. Sed mi neniam lernis paroli la tamilan, kaj la malmulto kiun mi povis legi nun rustiĝas pro manko de praktiko.
Mi ankoraŭ sentas, ke la nescio de la tamila aŭ la telugua estis granda malavantaĝo. Mi ankoraŭ trezoras la memoron de la amo de la dravidoj en Sud-Afriko. Kiam ajn mi vidas tamilan aŭ teluguan amikon, mi ne povas ne memori la fidon, persistemon kaj sindoneman oferon de multaj el liaj samgentanoj. Kaj ili estis plejparte analfabetoj, kaj la viroj kaj la virinoj. La batalo en Sud-Afriko estis por tiaj homoj, kaj estis farita de analfabetaj soldatoj; ĝi estis por la malriĉularo, kaj la malriĉularo partoprenis plene en ĝi. Nescipovo de ilia lingvo, tamen, neniam estis malavantaĝo por mi por gajni la korojn de tiuj ĉi simplaj kaj bonaj samlandanoj. Ili parolis fuŝan hindustanan aŭ fuŝan anglan, kaj ni trovis nenian malfacilaĵon en la kuna laborado. Sed mi volis repagi ilian amon per lernado de la tamila kaj la telugua. Pri la tamila, kiel mi diris, mi faris iom da progreso, sed en la telugua, kiun mi provis lerni en Barato, mi ne sukcesis pasi preter la alfabetoj. Mi timas nun, ke mi neniam povos lerni tiujn ĉi lingvojn, kaj do esperas, ke la dravidoj lernos la hindustanan. La neanglaparolantoj inter ili en Sud-Afriko ja parolas la hindian aŭ la hindustanan, kiom ajn indiferente. Estas nur la anglaparolantoj kiuj ne lernas ĝin, kvazaŭ scipovo de la angla estis barilo lerni niajn proprajn lingvojn.
Sed mi flankeniris. Mi finu la rakonton de mia vojaĝo. Mi devas enkonduki al la legantoj la ŝipestron de la S. S. Pongola. Ni amikiĝis. Tiu bonulo estis Plymouth-Frato. Niaj babiladoj estis pli pri spiritaj temoj ol maristaj. Li distingis inter moralo kaj religia kredo. La lecionoj de la Biblio estis por li infanaĵoj. Ĝia belo kuŝis en ĝia simpleco. Ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj, li dirus, fidu je Jesuo kaj lia ofero, kaj iliaj pekoj certe estus forigitaj. Ĉi tiu amiko revigligis mian memoron de la Plymouth-Frato de Pretorio. La religio kiu altrudis ajnan moralan limon estis por li malbona. Mia vegetara manĝkutimo estis okazo de la tuta diskuto. Kial mi ne manĝu viandon, aŭ eĉ bovviandon? Ĉu la Dio ne kreis ĉiujn aliajn bestojn ĝuste por la ĝuado de la homaro, same kiel li kreis la vegetaĵojn? Tiuj ĉi demandoj neeviteble tiris nin en religiajn diskutojn.
Ni ne povis konvinki unu la alian. Mi certis pri mia opinio, ke religio kaj moralo estas sinonimoj. La ŝipestro havis neniun dubon pri la ĝusteco de sia mala konvinko.
Post dudek kvar tagoj, la vojaĝo finiĝis, kaj admirante la belecon de la rivero Hooghly, mi surteriĝis en Kolkato. Samtage mi prenis la trajnon al Mumbajo.