Survoje al Mumbajo la trajno haltis en Alahabado dum 45 minutoj. Mi decidis uzi la tempon kaj viziti la urbon. Mi ankaŭ devis aĉeti medikamenton en apoteko. La apotekisto duondormis, kaj bezonis longan tempon por doni al mi la medikamenton. Rezulte, kiam mi atingis la stacidomon, la trajno jam ekmoviĝis. La estro de la stacidomo afable atendis unu minuton por mi, sed ne vidante min, zorge metigis la bagaĝon el la trajno.
Mi luis ĉambron en la hotelo Kellner, kaj decidis tuj eklabori. Mi jam aŭdis multon pri la tagĵurnalo The Pioneer eldonita el Alahabado, kaj mi sciis, ke ĝi estis kontraŭ la barataj aspiroj. Mi pensas, ke la tiama redaktoro estis s-ro Chesney Jr. Mi volis akiri la subtenon de ĉiu partio, do mi verkis leteron al s-ro Chesney, dirante kiel mi maltrafis la trajnon, kaj petante rendevuon tiel ke mi povis foriri la venonta, postan tago. Li tuj donis ĝin al mi, kaj mi estis tre feliĉa, des pli kiam mi rimarkis, ke atenteme li aŭskultis min. Li promesis prikomenti tion kion mi verkos, sed aldonis, ke li ne povas promesi subteni ĉion kion postulos la baratanoj, ĉar estis lia devo kompreni kaj pesi ankaŭ la vidpunktojn de la koloniistoj.
'Sufiĉas,' mi diris, 'ke vi studu la demandon kaj diskutu ĝin en via tagĵurnalo. Mi demandas kaj deziras nenion pli ol la minimuma justeco kion ni meritas.'
La ceteron de la tago mi utiligis veturante kaj admirante la imponan kunfluon de la tri riveroj, la Triveni, kaj planante mian laboron.
Ĉi tiu neatendita intervjuo kun la redaktoro de The Pioneer estis la bazo de eventoj kiuj finfine kondukis al mia linĉado en Natalo.
Mi iris rekte al Rajkot sen halti en Mumbajo kaj prepariĝis verki pamfleton pri la situacio en Sud-Afriko. La verkado kaj eldonado de la pamfleto postulis ĉirkaŭ unu monaton. Ĝi posedis verdan konvrilon kaj poste estis konata kiel la Verda Pamfleto. En ĝi mi konscie skizis mildan bildon pri la kondiĉoj de baratanoj en Sud-Afriko. La lingvo kiun mi uzis estis pli modera ol tiu de la du pamfletoj al kiuj mi antaŭe aludis, ĉar mi sciis, ke aferoj aŭdataj de distanco ŝajnas pli grandaj ol ili estas.
Dek mil ekzempleroj estis printitaj kaj senditaj al ĉiuj tagĵurnaloj kaj gvidantoj en ĉiu parto de Barato. Unue rimarkis ĝin en sia redakcio The Pioneer. Resumo de la artikolo estis kablodepeŝita de Reuter al Anglujo, kaj resumo de tiu resumo estis kablodepeŝita al Natalo de la londona oficejo de Reuter. Ĉi tiu mesaĝo ne estis pli longa ol tri printitaj linioj. Ĝi estis miniatura, sed troigita versio de la bildo kiun mi pentris pri la traktado de baratanoj en Natalo, kaj tiuj ne estis miaj vortoj. Ni poste vidos la efikon de tio en Natalo. Dume, ĉiu grava tagĵurnalo komentis amplekse pri la afero.
Pretigi tiujn ĉi pamfletojn por ekspedi ne estis bagatela afero. Ĝi ankaŭ estus kara se mi dungus homojn por fari pakaĵojn, ktp. Mi trovis multe pli simplan planon. Mi arigis ĉiujn infanojn de mia kvartalo kaj petis ilin voluntuli du-tri horojn de matenoj kiam ili ne devis iri al la lernejo. Tion ili volonte konsentis fari. Mi promesis beni ilin kaj doni al ili, kiel rekompencon la poŝtmarkojn kiujn mi kolektis. Tre rapide ili faris la laboron. Ĉi tiu estis mia unua eksperimento havi malgrandajn infanojn kiel voluntulojn. Du el tiuj malgrandaj amikoj estas hodiaŭ miaj kunlaborantoj.
Okazis tiutempe en Mumbajo la pesto, kaj estis ĉie paniko. Oni timis, ke tio okazos ankaŭ en Rajkot. Ĉar mi sentis, ke mi povis helpi pri la higiena flanko, mi proponis min al la Ŝtato. Oni akceptis, kaj mi estis en komitato kiu estis starigita pri tiu demando. Mi aparte emfazis pri la purigo de latrinoj, kaj la komitato decidis inspekti tiujn en ĉiu strato. La malriĉuloj tute ne kontraŭis nian deziron inspekti siajn latrinojn, kaj eĉ pli, ili faris la plibonigojn kiujn ni sugestis al ili. Sed kiam ni iris por inspekti la domojn de la elitoj, kelkaj el ili eĉ rifuzis al ni permeson eniri por paroli nenion pri aŭskultado de niaj sugestoj. Estis nia komuna sperto, ke la latrinoj de la riĉuloj estis pli malpuraj. Ili estis malhelaj kaj stinkis, kaj fetoris pro malpuraĵoj kaj vermoj. La plibonigoj kiujn ni sugestis estis sufiĉe simplaj, ekz. havi sitelojn por la ekskremento anstataŭ lasi ĝin fali sur la teron; aranĝi, ke ankaŭ la urino kolektiĝu en sitelojn, anstataŭ lasi ĝin esti sorbita de la tero, kaj rompi la murojn inter la eksteraj muroj kaj la latrinoj por ke la latrinoj havu pli da lumo kaj aero kaj por ke la purigisto povu purigi ilin pli bone. La altklasanoj levis multajn argumentojn kontraŭ tiu lasta sugesto, kaj plejparte oni ne sekvis tiun sugeston.
La komitato ankaŭ devis inspekti la kvartalojn de la netuŝebluloj. Nur unu membro de la komitato pretis akompani min tie. Por la aliaj estis absurde viziti tiujn kvartalojn des pli por inspekti iliajn latrinojn. Sed por mi tiuj kvartaloj estis agrabla suprizo. Estis la unua vizito en mia vivo al tia kvartalo. La viroj kaj virinoj tie estis surprizitaj vidi nin. Mi petis al ili permesi nin inspekti iliajn latrinojn.
'Latrinoj por ni!' ili kriis pro surprizego. 'Ni iras al la kampo. Latrinoj estas por vi granduloj.'
'Nu, ĉu ni do rajtas inspekti viajn domojn?' mi demandis.
'Tutcerte, sinjoro. Vi rajtas vidi ĉiun angulon de niaj domoj. Ili ne estas domoj. Ili estas truoj.'
Mi eniris kaj tre feliĉis vidi, ke estis same pura ene de la domo kiel ekster ĝi. La enirejoj estis bone balaiitaj, la planko estis belege ŝmirita per la bovfekaĵo, kaj la malmultaj kuirpotoj kaj patoj estis puraj kaj brilaj. Estis nenia timo pri la pesto en tiuj kvartaloj.
En la kvartalo de la altklasanoj, ni vidis latrinon kiun mi ne povis ne priskribi iom detale. Ĉiu ĉambro havis propran defluilon, kiu estis uzita kaj por akvo kaj por urino, tio kaŭzis, ke la tuta domo stinkis. Sed unu el la domoj havis duetaĝan litĉambron kun defluilo kion oni uzis kaj kiel urinujon kaj latrinon. La defluilo havis tubon ĝis la teretaĝo. Ne eblis toleri la aĉan odoron en tiu ĉi ĉambro. Kiel la loĝantoj povis dormi tie, mi lasas al la imagopovo de la legantoj.
La komitato ankaŭ vizitis la templon Vaishnava Haveli. La pastro kiu estris estis bona amiko de mia familio. Li do konsentis, ke ni inspektu ĉion kaj sugestu plibonigojn. Estis parto de la ejo kiun li mem neniam vidis. Tio estis la loko kie rubaĵo kaj folioj uzataj kiel manĝaĵ-teleroj estis forĵetitaj trans la muro. Tiun lokon hantis korvoj kaj milvoj. La latrinoj kompreneble estis malpuraj. Mi ne restis sufiĉe longe en Rajkot por vidi kiom de niaj sugestoj la pastro realigis.
Malfeliĉigis min vidi tiom da malpureco ĉirkaŭ loko de adorado. Oni atendu observadon de la reguloj de la higieno en loko kiun oni taksas sankta. Ankaŭ la aŭtoroj de la sanktaj Smriti-oj, kiel mi sciis eĉ tiam, donis fortan emfazon al la pureco, kaj ena kaj ekstera.