26. Du pasioj [Noto 1]

Mi apenaŭ konas iun kiu amas kiom mi la britan konstitucion. Mi nun vidas, ke estis mia amo de la vero kiu estis ĉe la radiko de tiu ĉi lojaleco. Mi neniam povis simuli lojalecon, aŭ efektive iun ajn alian virton. Oni kantis la nacian himnon en ĉiu kunveno kiun mi ĉeestis en Natalo. Mi tiam sentis, ke ankaŭ mi kunkantu. Ne estis tiel, ke mi ne sciis pri la mankoj de la brita regado, sed mi opiniis, ke sume ĝi estas akceptebla. Dum tiu periodo mi kredis, ke la brita regado estas pli-malpli avantaĝa por la regatoj.

La kolor-diskriminacio kiun mi vidis en Sud-Afriko estis, mi pensis, tute kontraŭa al la britaj tradicioj, kaj mi kredis, ke ĝi estas nur portempa kaj loka. Mi do konkurencis kun la angloj pri lojaleco al la trono. Mi zorge kaj persisteme lernis la melodion de la nacia himno kaj kunkantis kiam ajn ĝi estis kantita. Kiam estis okazo por esprimi la lojalecon sen parado kaj bruo, mi volonte aliĝis.

Neniam en mia vivo mi ekspluatis tiun ĉi lojalecon, neniam mi provis per ĝi gajni ion ajn por mi mem. Ĝi estis kvazaŭ devo, kaj mi plenumis ĝin sen atendi rekompencon.

Kiam mi atingis Baraton oni faris preparojn por la diamanta jubileo de Reĝino Viktorino. Oni invitis min al la komitato en Rajkot. Mi akceptis, sed suspektis, ke la festado estus plejparte nur parado. Mi eltrovis multe da sensencaĵoj kaj estis sufiĉe malfeliĉa. Mi demandis al mi mem, ĉu aŭ ne mi restu en la komitato, sed finfine decidis kontentigi min per mia parto de la tuta afero.

Unu el la proponoj estis planti arbojn. Mi vidis, ke multaj faris tion nur por plaĉi al la oficialuloj. Mi provis pledi kun ili, ke la arbo-plantado ne estu afero deviga, sed nur sugesto. Oni aŭ faru tion serioze, aŭ tute ne. Laŭ mia memoro, oni mokis tiujn miajn ideojn. Mi memoras, ke mi mem estis sincera kiam mi plantis mian arbon, kaj zorge akvumis kaj prizorgis ĝin.

Simile, mi instruis la nacian himon al la infanoj de mia familio. Mi memoras, ke mi instruis ĝin al la studentoj de loka kolegio, sed mi forgesas ĉu tio estis okaze de la jubileo aŭ de la kronado de Reĝo Eduardo la 7a kiel Imperiestro de Barato. Poste la teksto agacis min. Kiam mia koncepto de la senperforteco maturiĝis, mi iĝis pli zorga pri miaj penso kaj parolo. La jenaj linioj aparte ofendis mian senton de senperforteco:

Disigu ŝiajn malamikojn
Kaj ilin faligu
Konfuzu iliajn politikojn
Malhelpu iliajn kanajlajn ruzojn. [Noto 2]

Mi dividis miajn sentojn kun d-ro Booth kiu konsentis, ke ne taŭgus al kredanto de senperforteco kanti tiujn liniojn. Kial ni supozu, ke tiuj tiel nomataj 'malamikoj' estis 'kanajlaj'? Kaj ĉar ili estis malamikoj, ĉu ili nepre eraris? De la Dio ni povas peti nur justecon. D-ro Booth tute konsentis, kaj komponis novan himnon por sia preĝejanaro. Sed pli poste pri d-ro Booth.

Same kiel la lojaleco, la emo flegadi ankaŭ estis profunde radikiĝinta en mia naturo. Al mi plaĉis flegi homojn, ĉu amikoj ĉu fremduloj.

Kiam mi estis okupita pro la pamfleto pri Sud-Afriko, mi ekvizitis Mumbajon. Mi intencis eduki la publikan opinion en kunvenoj, kaj Mumbajo estis la unua urbo kiun mi elektis. Unue mi renkontis Juĝiston Ranade, kiu aŭskultis min atenteme, kaj konsilis min renkonti Kavaliron Pherozeshah Mehta. Mi poste renkontis Juĝiston Badruddin Tyabji, kiu ankaŭ donis al mi la saman konsilon. 'Juĝisto Ranade kaj mi ne povas gvidi vin multe,' li diris. 'Vi konas nian situacion. Ni ne povas aktive partopreni en publikaj aferoj, sed ni tute kunsentas kun vi. La homo kiu povas gvidi vin estas Kavaliro Phreozshah Mehta'.

Mi certe volis vidi Kavaliron Pherozshah Mehta, sed la fakto, ke tiuj ĉi pliaĝaj homoj konsilis min agi laŭ lia konsilo donis al mi pli bonan ideon pri la grandega influo de Kavaliro Pherozshah sur la publiko. Mi renkontis lin. Mi estis preparita esti solene timigita de li. Mi jam aŭdis pri la popularaj titoloj kiujn li gajnis, kaj sciis, ke mi vidos 'La Leonon de Mumbajo', kaj 'La Nekronitan Reĝon de la Provinco'. Sed la reĝo ne superis min. Li renkontis min kiel amanta patro renkontus plenaĝan filon. Nia renkontiĝo okazis en lia ĉambro. Ĉirkaŭ li estis rondo de amikoj kaj sekvantoj. Inter ili estis d-ro D. E. Wacha kaj s-ro Cama, al kiuj mi estis prezentita. Mi jam aŭdis pri s-ro Wacha. Oni konsideris lin ŝlosila helpanto de Kavaliro Pherozshah, kaj Virchand Gandhi nomis lin bonega statistiksto. S-ro Wacha diris, 'Gandhi, ni devas denove renkontiĝi.'

Ĉi tiuj prezentoj prenis apenaŭ du minutojn. Kavaliro Pherozshah atenteme aŭskultis min. Mi diris al li, ke mi jam vidis Juĝistojn Ranade kaj Tyabji. 'Gandhi,' li diris, 'mi vidas, ke mi devas helpi vin. Mi devas kunvoki publikan kunvenon ĉi tie.' Li turnis sin al s-ro Munshi, la sekretario, kaj petis al li fiksi daton por la kunveno. La dato estis decidita, kaj li adiaŭis min, petante min vidi lin je la tago antaŭ la kunveno. La renkontiĝo forigis miajn timojn, kaj mi iris hejmen tre feliĉa.

Dum tiu ĉi restado en Mumbajo, mi vizitis la bofraton, kiu loĝis tie kaj estis malsana. Li estis malriĉa, kaj mia fratino (lia edzino) ne povis flegi lin. La malsano estis serioza, kaj mi proponis kunporti ilin al Rajkot. Li konsentis, kaj mi do revenis al mia hejmo kun la fratino kaj la bofrato. La malsano estis multe pli longa ol mi atendis. Mi metis la bofraton en mia ĉambro kaj restis kun li nokton kaj tagon. Mi devis resti veka por trakti iom de mia sud-afrika laboro dum mi flegis lin. Fine, tamen, la paciento mortis, sed estis granda konsolo por mi, ke mi havis la okazon flegi lin dum liaj lastaj tagoj.

Mia emo flegi malrapide iĝis pasio, tiom ke mi ofte neglektis mian laboron, kaj foje laborigis ne nur la edzinon sed la tutan domanaron en tia servo.

Tiu servo havas neniun signifon krom se oni povas ĝui ĝin. Kiam oni faras ĝin nur pro sinmontremo aŭ pro timo de publika opinio, ĝi malhelpas la kreskadon kaj premegas la spiriton. Servo farita sen ĝojo helpas nek la servanton nek la serviton. Sed ĉiuj aliaj plezuroj kaj posedaĵoj paliĝas en nenio kompare al servo kiu estas farita kun spirito de ĝojo.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo