Kavaliro Pherozeshah plifaciligis mian vojon. Do de Mumbajo mi iris al Puneo. Ĉi tie estis du partioj. Mi volis helpon de ĉiuj. Mi unue renkontis Lokmanya Tilak. Li diris:
'Vi tute pravas en via provo gajni la helpon de ĉiuj partioj. Ne povas esti diferenco de opinio pri la sud-afrika demando. Sed vi bezonas senpartian homon kiel vian prezidanton. Renkontu profesoron Bhandarkar. Li lastatempe ne aktivis en iu ajn publika movado. Eble tiu ĉi demando via tiros lin agadi. Vidu lin kaj informu min pri kio li diras. Mi volas helpi vin kiom eble plej. Kompreneble, vi povas kiam ajn renkonti min. Mi estas je via dispono.'
Ĉi tiu estis mia unua renkontiĝo kun la Lokmanya [Noto 1]. Ĝi montris al mi la sekreton de lia unika populareco.
Tiam mi renkontis Gokhale. Mi trovis lin en la tereno de la kolegio Fergusson. Li bonvenigis min afable, kaj lia konduto elkore plaĉis al mi. Ankaŭ kun li estis mia unua renkontiĝo, sed ŝajnis kvazaŭ ni estis renovigantaj malnovan amikecon. Kavaliro Pherozeshah aspektis kiel Himalajo, la Lokmanya kiel oceano. Sed Gokhale estis Gango. Oni povis ĝui freŝigan banon en la sankta rivero. Himalajo estas negrimpebla, kaj oni ne povas facile vojaĝi sur la maro, sed Gango invitas vin. Estas ĝojo esti sur ĝi en boato kun remilo. Gokhale zorge ekzamenis min, kiel instruisto ekzamenus kandidaton kiu volas studi en tiu lernejo. Li sciigis al mi al kiuj mi parolu kaj kiel mi parolu. Li petis trarigardi mian paroladon. Li montris al mi la tutan kolegion, kaj certigis min, ke li ĉiam estas je mia dispono. Li petis min informi lin pri la rezulto de mia intervjuo kun d-ro Bhandarkar, kaj adiaŭis min. Mi estis ege feliĉa. En la sfero de politiko, la loko kiun okupis Gokhale en mia koro dum sia vivo, kaj eĉ nun okupas, estas absolute unika.
D-ro Bhandarkar akceptis min kun la varmeco de patro. Estis la tagmezo kiam mi vizitis lin. La fakto, ke mi estis vizitanta homojn je tiu horo ege plaĉis al tiu nelacigebla klerulo. Mia insisto pri neŭtrala, senpartia homo kiel prezidanto de la kunveno havis lian tujan konsenton kiun li esprimis per spontanaj krioj de 'Ĝuste, ĝuste.'
Aŭskultinte min, li diris: 'Iu ajn diros al vi, ke mi ne partoprenas en la politiko. Sed mi ne povas rifuzi vin. Via afero estas tiom forta, kaj via laboremo estas tiom admirinda, ke mi ne povos ne partopreni en via kunveno. Estis bone, ke vi konsultis Tilak kaj Gokhale. Bonvolu diri al ili, ke mi volonte prezidos la kunvenon kiu estos organizita de ambaŭ societoj. Vi ne bezonas demandi al mi pri la dato. La dato kaj horo kiu estus oportunaj al ili, estus oportunaj ankaŭ al mi.' Tiel li adiaŭis min kun gratuloj kaj benoj.
Senprokraste tiu ĉi aro de erudiciaj kaj sindonemaj laborantoj en Puneo faris kunvenon en senfanfarona malgranda ejo, kaj feliĉigis min, nun pli kuraĝa en mia misio.
Poste mi iris al Ĉenajo. Ĝi estis senbride entuziasma. La afero de Balasundaram impresis la kunvenon profunde. Mia parolado estis printita kaj estis, por mi, sufiĉe longa. Sed la aŭskultantaro atente aŭdis ĉiun vorton. Je la fino de la kunveno homoj amase aĉetis la Verdan Pamfleton. Mi aperigis duan kaj reviziitan eldonon de 10 000 ekzempleroj. Ili furore vendiĝis, sed mi vidis, ke ne necesis presi tiom grandan nombron. Mia parolado celis la anglaparolantan publikon, kaj en Ĉenjao tiu klaso sole ne povus aĉeti ĉiujn dek mil ekzemplerojn.
La plej granda helpo tie al mi venis de la bedaŭrata s-ro G. Parameshvaran Pillay, la redaktoro de la The Madras Standard. Li studis la aferon zorge kaj ofte gvidis min. Ankaŭ s-ro G. Subramaniam de The Hindu kaj d-ro Subramaniam estis tre helpemaj. Sed s-ro G. Paramaeshvaran Pillay disponigis al mi la kolumnojn de la The Madras Standard, kaj mi libere uzis lian proponon. La kunveno en la halo Pachaiappa, laŭ mia memoro, estis prezidita de d-ro Subramaniam.
La entuziasmo kun kiu mi estis akceptita de plej multaj el tiuj amikoj, kaj ilia entuziasmo por la afero estis tiom grandaj, ke malgraŭ la neceso komuniki kun ili en la angla, mi sentis min tute hejme. Kiu barilo ekzistas kiun la amo ne povas rompi?