6. Alveno al Natalo

Ekiro al Sud-Afriko ne kaŭzis la doloron de foriro kiun mi spertis kiam mi ekiris al Anglujo. Jam forpasis la patrino. Mi jam akiris iom da scio pri la mondo, kaj vojaĝo eksterlanda, kaj iri de Raĝkot ĝis Mumbajo iĝis kutima afero.

Ĉifoje dolorigis min la disiĝo de la edzino. Ni havis plian bebon post mia reveno de Anglujo. Nia amo ankoraŭ ne povas esti nomita senvolupta, sed ĝi ja malrapide iĝis pura. Ekde mia reveno de Eŭropo,ni ja malmulte kune vivis; kaj malgraŭ mia necerta kapablo instrui, mi nun iĝis ŝia instruisto, kaj helpante ŝin fari kelkajn ŝanĝojn, ni ambaŭ sentis la neceson esti kune pli ofte, se nur por daŭrigi la ŝanĝojn. Sed la allogo de Sud-Afriko igis la disiĝon pli tolerebla. 'Ni ja renkontiĝos post unu jaro, ĉu ne?' mi konsolis ŝin, kaj lasis Raĝkot-on por Mumbajo.

Oni aranĝis, ke mi aĉetu la bileton ĉi tie de la agento de Dada Abdullah. Sed ne estis libera kajuto, kaj se mi ne estus ekvojaĝanta tiam, mi devintus resti en Mumbajo. 'Ni ja klopodis kiel eble plej multe,' diris la agento, 'trovi lokon en la unua klaso, sed vane -- krom se vi estas preta iri en la subferdeko. Oni povas aranĝi viajn manĝojn en la salono.' Tiuj estis miaj tagoj de la unuaklasa vojaĝado, kaj kiel povus advokato veturadi kiel subferdeka pasaĝero? Tial mi rifuzis la proponon. Mi suspektis la verecon de la agento, ĉar mi ne povis kredi, ke unuaklasa loko ne estis akirebla. Kun lia konsento, mi mem provadis. Irante sur la ŝipon, mi renkontis la ĉefan oficiron. Li diris al mi malkaŝe, 'Ni kutime ne havas tiom da homoj. Sed ĉar la Guberniestro de Mozambiko estos sur la ŝipo, ĉiuj kajutoj estas rezervitaj'.

'Ĉu vi ne povos trovi nur unu lokon plu?' mi demandis

Li rigardis min kapĝispiede kaj ridetis. 'Nu, estas nur unu ebleco', li diris. 'Troviĝas libera bretego en mia kajuto, kiun ni kutime ne donas al la pasaĝeroj. Sed mi pretas doni tion al vi'. Mi dankis lin, kaj petis la agenton aĉeti la bileton. En aprilo de 1893, mi ekvojaĝis, entuziasme, por trovi mian fortunon.

La unua haveno estis Lamu, kiun ni atingis post ĉirkaŭ 13 tagojn. Jam de tiu ĉi tempo, la kapitano kaj mi iĝis bonaj amikoj. Li ŝatis ludi ŝakon, sed ĉar li estis vera novico, li bezonis kunludanton eĉ pli malfortan, kaj do invitis min. Mi jam aŭdis multon pri la ludo, sed neniam provis ĝin. Ludantoj diradis, ke ĝi estas bonega ludo por ekzercadi la cerbon. La kapitano instruis min, kaj trovis min bona lernanto ĉar mi havis senliman paciencon. Ĉiufoje mi estis la malvenkito, kaj tio instigis lin des pli min instrui. Al mi plaĉis la ludo, sed mi ne portis la plaĉon preter la boato aŭ mian scion preter la movoj de la ŝakpecoj.

En Lamu, la ŝipo restis ankrita por tri-kvar horoj, kaj mi iris por vidi la havenurbon. Ankaŭ la kapitano iris marborden, sed li avertis min, ke la haveno estas perfida, kaj mi do revenu baldaŭ.

Ja estis eta loko. Mi iris al la poŝtoficejo, kaj ĝojis vidi baratajn komizojn tie, kaj babiletis kun ili. Mi ankaŭ vidis Afrikanojn, kaj provis ekkonatiĝi kun iliaj kutimoj, kiuj multe interesis min. Tio ĉi prenis iom da tempo.

Ankaŭ estis kelkaj subferdekaj pasaĝeroj, kiujn mi ekkonis, kiuj venis al la marbordo por kuiri kaj ĝui trankvilan manĝaĵon. Mi trovis, ke ili jam pretiĝis reveni al la vaporŝipo. La tajdo estis alta en la haveno, kaj nia boato havis pli da homoj ol ĝi devus havi. La altaj ondoj estis tiom fortaj, ke estis neeble teni la boaton al la ŝtuparo de la ŝipo. Ĝi tuŝetadis la ŝtuparon, kaj tuj estis fortirita de la fluo. Jam sonis la unua sonorilo foriri. Mi konsterniĝis. La kapitano rigardis nin de la ponto. Li ordonis atendi kvin minutojn pliajn. Estis alia boato apud la ŝipo, kiun amiko luis por mi kontraŭ dek rupioj. Tiu ĉi boato prenis min de la plenplena boato. Oni jam levis la ŝtuparon. Oni do devis tiri min supren per ŝnuro, kaj tuj ekstartis la vaporŝipo. Oni lasis la aliajn pasaĝerojn. Mi nun komprenis la averton de la kapitano.

Post Lamu la sekva haveno estis Mombasa, kaj poste Zanzibar. La halto tie estis longa -- ok aŭ dek tagojn -- kaj ni ŝanĝis la ŝipon.

La kapitano ŝatis min, sed la ŝato prenis nedeziritan formon. Li invitis britan amikon kaj min akompani lin promenadi kaj ni ĉiuj iris marborden en lia boato. Mi tute ne sciis la signifon de tiu promeno. Kaj la kapitano ankaŭ ne sciis pri mia plena ignoro pri tiaj ĉi aferoj. Parigisto prenis nin al la kvartalo de nigrulinoj. Kaj ni ĉiuj estis enigitaj en ĉambrojn. Mi simple staris tie, muta pro honto. La ĉielo scias kion la povrulino pensis pri mi. Kiam la kapitano vokis min, mi eliris ĝuste tiel kiel mi antaŭe eniris. Li vidis mian naivecon. Komence, mi tute hontis, sed pro la fakto, ke mi ne povis pensi pri ĝi krom kun hororo, la hontosento forvaporiĝis, kaj mi dankis la Dion, ke vidante la virinon, mi tute ne sentis volupton. Mia malforteco naŭzis min, kaj mi bedaŭris, ke mi ne havis la kuraĝon rifuzi eniri la ĉambron.

Tio ĉi, en mia vivo, estis la tria aflikto tiutipa. Sendube estas multaj junuloj, komence naivaj, kiuj faris pekon ĝuste pro malvera sento de honto. Mi povis pretendi al nenia merito pri mia sendifekta eliro. Mi povintus pretendi al io se mi estus rifuzinta eniri la ĉambron. Mi devas entute danki la Ĉion-kompatan, ke li savis min. La incidento pligrandigis mian fidon je la Dio, kaj instruis min, iomgrade, forĵeti malveran honton.

Ĉar ni devis resti en tiu haveno por unu semajno, mi luis ĉambron en la urbeto, kaj vidis multon vagante tra la ĉirkaŭaĵo. Nur Malabar povas doni ideon pri la luksa vegetaĵo de Zanzibar. Mi miregis je la grandegaj arboj kaj la grandeco de la fruktoj.

Nia posta haveno estas Mozambiko, kaj de tie ni atingis Natalon je la fino de Majo.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo