4. La Unua Ŝoko

Malesperiĝinte, mi lasis Mumbajon kaj iris al Raĝkot kie mi starigis propran oficejon. Ĉi tie mi prosperis sufiĉe bone. Verkante peticiojn kaj memorandojn, mi gajnis mezume, 300 rupiojn ĉiumonate. Por tiu ĉi laboro mi devis danki influon anstataŭ propran kapablon, ĉar la partnero de la frato havis establitan praktikon. Ĉiuj peticioj, ktp, kiuj vere estis gravaj, aŭ laŭ lia takso estis gravaj, li sendis al la grandaj advokatoj. Al mi venis la peticioj kiujn mi devis verki por liaj malriĉaj klientoj.

Mi devas konfesi, ke ĉi tie mi devis kompromisi la principon ne doni procentaĵon, kiun en Mumbajo mi tiom skrupule observadis. Oni diris al mi, ke la kondiĉoj en la du kazoj estis malsimilaj; ke en Mumbajo oni devis pagi la fivarbistojn, sed ĉi tie, oni pagu la advokatojn kiuj sendis al mi la proceson; kaj ke ĉi tie, same kiel en Mumbajo, ĉiuj advokatoj, senescepte, pagis procentaĵon de sia mongajno. La argumento de la frato estis por mi nekontraŭebla. 'Vidu,' li diris, 'mi estas en partnereco kun alia advokato. Mi ĉiam emus sendi al vi ĉiujn procesojn kiujn vi povas trakti, kaj se vi rifuzas pagi procentaĵon al la partnero, vi certe embarasus min. Ĉar vi kaj mi havas kunan oficejon, via pago venas al nia komuna monujo, kaj mi aŭtomate ĝuas dividon. Sed kio pri mia partnero? Se li donus la saman proceson al iu alia advokato, li certe gajnus procentaĵon de li.' Mi konvinkiĝis pro tiu lia argumentado, kaj sentis, ke se mi devas praktiki kiel advokaton, mi ne povus insisti pri mia principo pri la procentaĵoj en tiuj kazoj. Jen tiel mi argumentadis kun mi mem, aŭ se diri rekte, tiel mi trompis min. Mi aldonu, tamen, ke mi ne memoras, ke mi iam ajn donis procentaĵon kadre de iu ajn alia proceso.

Tiel, malgraŭ ke mi ekgajnis sufiĉe da mono, mi ricevis la unuan ŝokon de mia vivo ĉirkaŭ tiu ĉi tempo. Mi jam aŭdis pri britaj oficialuloj, sed ĝis nun neniam vizaĝ-al-vizaĝe renkontis iun.

La frato estis la sekretario kaj konsilinto de la reĝo de Porbandar antaŭ ol li surtroniĝis, kaj pendante sur lian kapon estis la akuzo, ke li donis malĝustan konsilon kiam li estis en tiu posteno. La afero nun atingis la Politikan Agenton kiu jam havis antaŭjuĝon kontraŭ la frato. Mi konis tiun ĉi oficialulon kiam mi estis en Anglujo, kaj mi povas diri, ke li estis sufiĉe amikema al mi. La frato pensis, ke mi devas uzi tiun ĉi amikecon, kaj provi forigi la antaŭjuĝon de la Politika Agento. Al mi tute ne plaĉis la ideo. Mi kredis, ke mi ne provu gajni avantaĝon de mallonga konateco en Anglujo. Se vere kulpis la frato, kion utilus mia rekomendo? Se li estis senkulpa, li devintus submeti peticion laŭ la propra maniero, kaj memfide alfronti la rezulton. Ne multe plaĉis al la frato tiu mia konsilo. 'Vi ne konas Kathiawad,' li diris, 'kaj vi ankoraŭ bezonas scii pli pri la mondo. Nur gravas ĉi tie la influo. Ne estas dece, ke vi, frato, ne plenumu vian devon, kiam vi klare povas diri bonajn vortojn pri mi al oficialulo kiun vi konas.'

Mi ne povis rifuzi, kaj do iris, tute nevolonte, al la oficialulo. Mi sciis, ke mi ne rajtas peti lin, kaj estis tute konscia, ke mi estis kompromisanta la memrespekton. Sed mi petis renkontiĝon, kaj akiris ĝin. Mi memorigis lin pri nia malnova konateco, sed tuj vidis, ke Kathiawad kaj Anglujo estis malsamaj; ke oficialulo kiu estis ferianta ne estis oficialulo plenumanta sian devon. La Politika Agento rekonis la konatecon, sed mia memorigo ŝajne plifirmigis lin. 'Ĉu vi do venis por misuzi tiun konatecon?' ŝajnis la demando skribita sur lia frunto. Mi tamen malfermis mian argumenton. La mastro estis nepacienca. 'Via frato estas komplotinto. Mi volas aŭdi nenion plu de vi. Mi ne havas la tempon. Se via frato havas ion por diri, li petu tra la ĝusta vojo'. Sufiĉis la respondo, kaj eble estis meritita. Sed blindas la malsindonemo. Mi daŭre parolis pri mia peto. La mastro ekstaris, kaj diris, 'Vi devas nun iri.'

'Sed permesu, ke mi finu tion kion mi volas diri', mi diris. Li pli koleris. Li vokis sian subulon, kaj ordonis lin elĉambrigi min. Mi ankoraŭ hezitis, kaj la subulo venis, metis siajn manojn sur mia ŝultro, kaj puŝis min ekster la ĉambro.

Foriris la mastro, kaj la subulo, kaj mi, ege ĝene, lasis la lokon. Mi tuj transsendis noteton: 'Vi insultis min. Vi atakis min per via subulo. Se vi petos mian pardonon, mi devos procesi kontraŭ vi.'

Rapide venis la respondo de lia ĉevalrajdanto:

'Vi estis malĝentila. Mi petis vin foriri, sed vi ne tion faris. Mi havis nenian elekton krom ordoni la subulon montri al vi la pordon. Eĉ post kiam li petis vin lasi la oficejon, vi ne faris tion. Li do devis uzi la necesan forton por elĵeti vin. Vi estas tute libera fari kion ajn vi volas.'

Kun tiu ĉi respondo en mia poŝo, mi revenis hejmen, malgaje, kaj rakontis ĉion al la frato. Li ĝeniĝis, sed ne sciis, kiel konsoli min. Li parolis al siaj advokataj amikoj. Tion li faris ĉar mi ne sciis kiel procesi kontraŭ mastro. Kavaliro Pherozshah Mehta estis tiutempe en Raĝkot (de Mumbajo), kadre de iu proceso. Sed kiel povis juna advokato kiel mi aŭdaci vidi lin? Tial mi sendis la paperojn de mia proceso, per la advokato kiu vokis lin, kaj petis lin konsili min. 'Diru al Gandhi,' li diris, 'ke tiuj ĉi aferoj estas kutimaj spertoj de multaj advokatoj. Li ankoraŭ estas freŝa de Anglujo, kaj varmsanga. Li ne konas la britajn oficialulojn. Se li volas gajni monon ĉi tie, kaj vivi facile, li disŝiru la noteton, kaj enpoŝigu la insulton. Li gajnos nenion pro proceso kontraŭ la mastro, kaj male, plej probable, ruinigos sin. Diru al li, ke li ankoraŭ devas lerni pri la vivo.

La konsilo estis por mi tiom amara kiom venenon, sed mi devis engluti ĝin. Mi enpoŝigis la insulton, sed ankaŭ profitis pro ĝi. 'Neniam plu mi metos min en tia ĉi falsa situo, neniam mi ekspluatos la amikecon tiel', mi diris al mi, kaj ekde tiam mi neniam rompis tiujn decidojn. Tiu ĉi ŝoko ŝanĝis mian vivovojon.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo