Oni rigardis Sheth Haji Muhammad Haji Dada la plej grava gvidanto de la barata komunumo en Natalo en 1893. Finance Sheth Abdulla Haji Adam estis la ĉefa inter ili, sed li kaj aliaj ĉiam donis la unuan lokon al Sheth Haji Muhammad en publikaj aferoj. Kunveno do okazis sub lia prezidanteco ĉe la domo de Abdulla Sheth dum kiu oni rezoluciis opozicii la voĉdonrajtan leĝoproponon.
Voluntuloj estis registritaj. Por ĉeesti la kunvenon oni invitis natalo-naskitajn baratanojn, tiel estas, plejparte barataj kristanaj junuloj. S-ro Paul, la durbana kortumo-interpretisto, kaj s-ro Subhan Godfrey, estro de kristana lernejo, ĉeestis la aranĝon, kaj estis ili kiuj kunigis ĉe la kunveno sufiĉe grandan nombron da kristanaj junuloj. Ĉiuj registris sin kiel volontulojn.
Multaj el la lokaj komercistoj estis, kompreneble, registritaj, notindaj inter ili estis la Sheth-oj Dawud Muhammad, Muhammad Kasam Kamruddin, Adamji Miyakhan, A. Kolandavellu Pillai, C. Lacchiram, Rangasami Padiachi, kaj Amad Jiva. La parsio Rustomji estis kompreneble tie. Inter la aktistoj estis s-roj Maneji, Joshi, Narsinhram kaj aliaj, dungitoj de la firmao Dada Abdulla kaj de aliaj grandaj firmaoj. Ili ĉiuj agrable surpriziĝis trovi sin farantaj publikan servon. Esti invititaj partopreni estis por ili nova sperto en la vivo. Fronte de la katastrofo por la komunumo, ĉiuj distingoj estis forgesitaj: inter alta kaj malalta, malgranda kaj granda, majstro kaj servisto, hinduoj, islamanoj, parsioj, kristanoj, guĝaratanoj, tamiloj, sindhioj, ktp. Ĉiuj estis same la infanoj kaj servistoj de la gepatrujo.
Oni jam faris aŭ estis farintaj la duan rondon de diskutoj pri la leĝopropono. En la prelegoj, la fakto, ke la baratanoj ne esprimis sian oponon al tiu severa leĝopropono estis prezentita kiel pruvo pri ilia netaŭgeco havi la voĉdonrajton.
Mi klarigis la situacion en la kunveno. Nia unua faro estis sendi telegramon al la Kunvenestro de la parlamento petante lin prokrasti pluan diskuton de la leĝopropono. Simila telegramo estis sendita al la ĉefministro, Kavaliro John Robinson, kaj alia al s-ro Escombe, kiel amiko de Dada Abdulla. La Kunvenestro tuj respondis, ke la diskutado pri la leĝopropono estos prokrastita ĝis du tagoj. Tio feliĉigis nin.
Ni verkis la peticion kiu devis esti prezentita al la parlamento. Ni devis skribi ĝin en tri ekzempleroj kaj unu plian por la gazetaro. Oni ankaŭ proponis gajni kiel eble plej multe da subskriboj al ĝi, kaj la tutan laboron ni devas fari dum unu nokto. La volontuloj kiuj scipovis la anglan kaj pluraj aliaj maldormis la tutan nokton. S-ro Arthur, maljunulo, kiu estis konata pro sia belskribaĵo, pretigis la ĉefan ekzempleron. La aliaj estis skribitaj laŭ ies diktaĵo. Kvin ekzempleroj tiel prepariĝis samtempe. Komercistaj-volontuloj foriris en siaj propraj kaleŝoj aŭ en kaleŝoj kies luopagon ili pagis, por akiri la subskribojn de la peticio. Ĉi tiun oni faris rapidege kaj oni sendis la peticion. La tagĵurnaloj aperigis ĝin kun favoraj komentoj. Same ĝi impresis la parlamenton. Oni diskutis ĝin en la Ĉambro. Subtenantoj de la leĝopropono faris defendon, konfesite laman, respondante al la argumentoj en la peticio. Tamen, oni aprobis la leĝoproponon.
Ni ĉiuj sciis, ke ĝi estis konkludo antaŭdecidita, sed la agitado donis novan vivon al la komunumo, kaj konstatigis al ili la konvinkon pri la unueco de la komunumo, nome ke ĝi ne estis dividebla, kaj estis ĝia devo batali tiom por siaj politikaj rajtoj kiom por siaj komercaj rajtoj.
Sinjoro Ripon estis en tiu tempo la Sekretario de la Ŝtato por la Kolonioj. Oni decidis submeti al li monstran peticion. Ne temis pri tasko malgranda kiun oni povas fari dum unu tago. Voluntuloj estis registritaj, kaj ĉiuj faris sian parton de la laboro.
Mi laboris multe pri la verkado de tiu ĉi peticio. Mi legis ĉion kion mi povis pri la temo. Mia argumento fokusiĝis sur unu principo kaj unu oportuno. Mi argumentis, ke ni havis rajton al voĉdono en Natalo, samkiel ni havis iun tipon da voĉdonrajto en Barato. Mi rekomendis, ke estis oportune reteni ĝin, ĉar la proporcio de la barata popolo kapabla uzi la voĉdonrajton estis tre malgranda.
Dek mil subskriboj estis akiritaj dum duonmonato. Akiri tiom da subskriboj en la tuta provinco ne estis tasko bagatela, aparte kiam ni memoras, ke la homoj estis tute novaj al tiu ĉi laboro. Ni devis elekti aparte kompetentajn voluntulojn, ĉar ni decidis ne preni eĉ unu subskribon sen ke la subskribanto plene komprenu la peticion. La vilaĝoj estis disigitaj je granda tereno. La tasko povus esti plenumita nur se sufiĉa nombro de kunlaborantoj plenkore farus ĝin. Ĉion ĉi ili faris. Ĉiuj plenumis siajn taskojn kun entuziasmo. Sed jen dum mi verkas tiujn ĉi liniojn aperas klare antaŭ mia menso la figuroj de Sheth Dawud Muhammad, Rustomji, Adamji Miyakhan, kaj Amad Jiva. Ili enportis la grandajn nombrojn da subskriboj. Dawud Sheth veturadis en sia kaleŝo la tutan tagon. Kaj ĉio ĉi estis amlaboro, eĉ ne unu el ili petis almenaŭ la monon kiun ili proprapoŝe elspezis.La domo de Dada Abdulla iĝis samtempe kaj karavanejo kaj publika oficejo.Multaj el la edukitaj amikoj kiuj helpis min kaj pluraj aliaj manĝis tie. Tiel ĉiu helpanto elspezis multon.
Oni finfine submetis la peticion. Mil ekzempleroj estis elprintitaj por cirkulado kaj disdonado. Ekkonis unuafoje la barata publiko pri la kondiĉoj en Natalo. Mi sendis ekzemplerojn al ĉiuj tagĵurnaloj kaj al ĉiuj publikaj gvidantoj kiujn mi konis.
La tagĵurnalo The Times of India en ĉefartikolo pri la peticio forte subtenis la baratajn postulojn. Ekzempleroj estis senditaj al ĵurnaloj kaj gvidantoj en Anglujo kiuj reprezentis diversajn partiojn. Ankaŭ la londona Times subtenis niajn pretendojn, kaj ni ekesperis, ke oni vetoos la leĝoproponon.
Nun neeblis por mi lasi Natalon. La barataj amikoj ĉirkaŭ mi petegis min resti tie vivlonge. Mi esprimis miajn malfacilaĵojn. Mi decidis ne resti tie je publika kosto. Mi forte deziris starigi propran hejmon. Mi pensis, ke la domo devus esti bona kaj lokita en bona kvartalo. Mi ankaŭ pensis, ke mi ne povos aldoni prestiĝon al la komunumo krom se mi loĝos en vivostilo kutima je advokatoj. Kaj ŝajnis al mi, ke neeblis funkciigi tian hejmon sen almenaŭ 300 pundojn ĉiujare. Tial mi decidis resti tie nur se la anoj de la komunumo garantiu juran laboron ĝis tiu minimumo, kaj mi komunikis mian decidon al ili.
'Sed', ili diris, 'ni volas, ke vi ricevu tiun sumon pro la publika servo, kaj ni povas facile ĝin kolekti. Kompreneble, tio devus esti krom la honorario kiun vi gajnos el via privata jura laboro.'
'Ne mi ne povas tion postuli de vi por la publika servo,' mi diris. 'En tiu laboro mi plejparte ne uzus miajn lertojn kiel advokato. Mia laboro ĉefe estus laborigi vin ĉiujn. Kaj kiel mi povas postuli monon por tio? Kaj poste, mi devus peti al vi ofte monon por la laboro, kaj se mi estus prenanta monon por mi mem de vi, mi trovus min je malavantaĝo peti grandajn sumojn, kaj ni ĉiuj finfine trovus nin je halto. Krome, mi volas, ke la komunumo trovu pli ol 300 pundojn jare por la publika laboro.'
'Sed ni jam konas vin, kaj certas, ke vi ne prenos tion kion vi ne bezonas. Kaj se ni volas, ke vi restu ĉi tie, ĉu ni ne aranĝu viajn elspezojn?'
'Estas via amo kaj nuna entuziasmo kiu paroligas vin tiel. Kiel ni povas esti certaj, ke eterne daŭros tiuj ĉi amo kaj entuziasmo? Kiel via amiko kaj servanto, mi foje povos paroli al vi iom severe. Nur la ĉielo scias ĉu aŭ ne mi tiam retenos vian amon. Sed la fakto estas, ke mi ne devas akcepti salajron por publika servo. Sufiĉas, ke vi ĉiuj konsentu doni al mi juran laboron. Eĉ tio povas esti malfacila por vi. Unue mi ne estas blankula advokato. Kiel mi povas certi kiumaniere la kortumo traktos min? Nek mi povas certi pri mia sukceso kiel advokato. Tial eĉ donante al mi antaŭhonorarion vi riskas ion. Eĉ doni ĝin, mi konsiderus rekompencon por mia publika laboro.'
La rezulto de tiu ĉi diskuto estis, ke ĉirkaŭ dudek komercistoj donis al mi antaŭhonorarion por unu jaro por jura laboro por ili. Krom tio, Dada Abdulla aĉetis al mi la necesan meblaron anstataŭ la mondonacon kiun li volis fari je mia foriro.
Tiel mi ekloĝis en Natalo.