16. Homo planas, Dio decidas [Noto 1]

La proceso estis fermita; mi do ne havis kialon resti en Pretorio. Mi do revenis al Durbano kaj ekpreparis reveni hejmen. Sed Abdulla Sheth ne permesis al mi foriri sen adiaŭo. Li organizis feston en mia honoro en Sydenham.

Oni proponis resti la tutan tagon tie. Dum mi trafoliumis kelkajn tagĵurnalojn tie, mi hazarde legis alineon en angulo sub la titolo 'Barata voĉdonrajto'. Temis pri leĝpropono kiu tiam estis en la parlamento, kiu celis senigi la rajton al baratanoj elekti membrojn al la natala parlamento. Mi ne sciis pri tiu leĝpropono, nek sciis pri tio la ceteraj gastoj tie.

Mi enketis ĉe Abdulla Sheth pri ĝi. Li diris: 'Kion ni povas kompreni pri tiaj ĉi aferoj? Ni povas kompreni nur tiujn aferojn kiuj rilatas al nia komerco. Kiel vi scias, oni forbalais ĉion de nia komerco en Orange Free State. Ni protestis pri tio, sed vane. Finfine, ni ja estas lamaj homoj, nealfabetaj. Ni kutime abonas al tagĵurnaloj simple por certigi pri la ĉiutagaj prezoj, ktp. Kion ni povas scii pri la leĝfarado? Niaj okuloj kaj oreloj estas la eŭropaj advokatoj ĉi tie.

'Sed', mi diris, 'estas tiom da junaj baratanoj kiuj naskiĝis kaj estis edukitaj ĉi tie. Ĉu ili ne helpas vin?'

'Ha! Ili!,' kriis Abdulla Sheth malĝoje. 'Ili neniam venas al ni, kaj se verdiri, ni zorgas eĉ malpli pri ili. Estante kristanoj, ili estas sub la rego de la blankulaj pastroj, kiuj siavice estas sub la rego de la Registaro.

Tio ĉi malfermis miajn okulojn. Mi sentis, ke ni devas alproprigi tiun ĉi klason. Ĉu tio ĉi estas la signifo de la kristanismo? Ĉu ili ĉesis esti baratanoj ĉar ili iĝis kristanoj?

Sed mi estis sojle al la reveno hejmen, kaj hezitis esprimi tion kion mi pensis pri la afero. Mi simple diris al Abdulla Sheth: 'Se tiu leĝopropono iĝos leĝo, ĝi igos nian vivon ege malfacila. Ĝi estas la unua najlo en nia ĉerko. Ĝi atakas la radikon de nia memrespekto.'

'Povas esti,' konsentis Sheth Abdulla. 'Mi diru al vi pri la origino de tiu voĉdonrajta demando [Noto 2]. Ni scias nenion pri ĝi. Sed s-ro Escombe, unu el niaj plej bonaj advokatoj, kiun vi konas, metis la ideon en niajn kapojn. Okazis tiel. Li estas granda batalanto, kaj li malamis la varfan inĝenieron, kaj timis, ke la inĝeniero venkos lin dum la elektoj. Li do sciigis al ni nian situacion, kaj persvadate de li ni ĉiuj registriĝis kaj voĉdonis al li. Vi do nun vidos, ke la voĉdonrajto ne havas por ni la valoron kion vi taksas al ĝi. Sed ni ja komprenas tion kion vi diras. Kio do estas via konsilo?'

La aliaj gastoj aŭskultis tiun ĉi konversacion atenteme. Unu el tiuj diris: 'Ĉu mi diru tion kion devas esti farita? Vi nuligu vian vojaĝon, restu monaton plu, kaj ni batalos laŭ viaj instrukcioj.'

La aliaj ĉiuj unuvoĉe konsentis: "Jes, jes ja. Abdulla Sheth, vi devas deteni Fraton-Gandhi.'

La Sheth estis homo inteligenta. 'Mi ne plu rajtas lin deteni. Aŭ pli precize, vi havas la saman rajton tion fari. Sed vi ja pravas. Ni ĉiuj persvadu lin resti ĉi tie. Sed vi memoru, ke li estas advokato. Kio pri lia honorario?'

Doloris min aŭdi pri la honorario, kaj mi intervenis jene: 'Abdulla Sheth, tute ne parolu pri ia honorario. Ne povas esti honorario por publika servo. Se mi entute povas resti, mi restos kiel servanto. Kaj kiel vi scias, mi ne konas tiujn ĉi amikojn. Sed se vi kredas, ke ili kunlaboros, mi pretas resti unu monaton plu. Sed tamen estas plia afero. Kvankam vi ne bezonas pagi min ion ajn, laboro tia kian ni planas ne povas okazi sen iom da mono. Ni eble bezonos sendi telegramojn, ni eble elprintos afiŝojn, oni eble devas iom vojaĝi, oni eble devos konsulti lokajn advokatojn, kaj ĉar mi scias viajn leĝojn, mi eble bezonos librojn kiujn mi devas konsulti. Ĉion ĉi ni ne povas fari sen mono. Kaj estas klare, ke ne sufiĉos unu homo por la tasko. Multaj devas volontuli helpi lin.'

Kaj koruso da voĉoj diris: 'Alaho estas granda kaj kompatema. La mono baldaŭ venos. La homoj estas ĉi tie, tiom kiom mi bezonas. Bonvolu konsenti resti, kaj ĉio estos en ordo.'

La adiaŭa festo tiel iĝis labor-komitato. Mi sugestis, ke ni finu la vespermanĝon, ktp, kaj iru hejmen. Mi ellaboris en mia kapo skizon de la kampanjo. Mi konfirmis la nomojn de tiuj kiuj estis en la listo de voĉdonantoj, kaj decidis resti por unu monato.

Tiel la Dio starigis la fundamenton de mia vivo en Sudafriko kaj semis la semon de la batalo de nacia memrespekto.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo