18. Kolorbarema advokataro [Noto 1]

La simbolo de kortumo de justico estas pesilo tenita ekvilibre de nepartisana kaj blinda sed saĝa virino. Fortuno intence igis ŝin blinda por ke ŝi ne juĝu homon per lia ekstera formo sed per lia ena valoro. Sed la Jura Societo de Natalo provis persvadi la Superan Kortumon agi kontraŭe al tiu ĉi principo kaj malpravigi ĝian simbolon.

Mi petis permeson iĝi advokato de la Supera Kortumo. Mi havis permesilon de la Mumbaja Altkortumo. Mi devis deponi la britan atestilon kun la Mumbaja Altkortumo kiam mi registriĝis tie. Necesas aldoni du atestilojn de karaktero al la aliĝilo, kaj pensante, ke ili havus pli da pezo se ili estus donitaj de eŭropanoj, mi akiris ilin de du bone konataj eŭropaj komercistoj kiujn mi konis pere de Sheth Abdulla. La aliĝilo devis esti prezentita pere de membro de la advokataro, kaj la kutimo estis, ke Prokuroro prezentis tiajn ĉi petojn sen honorario. S-ro Escombe, kiu kiel ni jam vidis estis la jura konsilanto al la firmao Dada Abdulla, estis la Prokuroro. Mi vizitis lin, kaj li volonte konsentis prezenti mian aliĝpeton.

La Jura Societo nun malagrable surprizis min, sendante al mi avizon, oponante mian peton aliĝi. Unu el ĝiaj kontaŭargumentoj estis, ke mi ne alkroĉis la originalan britan atestilon kun mia aliĝilo. Sed la ĉefa kontraŭargumento estis, ke kiam oni verkis la regulojn pri aliĝado de advokatoj oni ne povis antaŭvidi la eblecon, ke neblankulo povas aliĝi. Natalo ŝuldis sian kreskon al eŭropa entrepreno. Kaj do se oni permesus neblankulojn aliĝi al la advokataro, ili eble iom post iom plinombriĝos ol la eŭropanoj, kaj la jura protektilo estos detruita.

La Jura Societo dungis konatan advokaton por subteni la opozicion. Ĉar ankaŭ li estis ligita al la firmao Dada Abdulla, li invitis min pere de Sheth Abdulla viziti lin. Li parolis al mi sufiĉe malkaŝe, kaj enketis pri miaj vivoprotokolo, kiun mi donis. Li diris:

'Mi havas nenion kontraŭ vi. Mi nur timis, ke vi estas ia kolonio-naskita aventuristo. Kaj la fakto, ke kun via aliĝilo ne estis la originala atestilo apogis mian suspekton. Okazis, ke homoj uzis diplomojn kiuj ne apartenis al ili. La atestiloj pri la karaktero kiujn vi submetis de la eŭropaj komercistoj havas nenian valoron por mi. Kion ili scias pri vi? Kio povus esti la grado de ilia konateco kun vi?'

'Sed,' mi diris, 'ĉiuj ĉi tie estas al mi nekonatuloj. Eĉ Sheth Abdulla ekkonis min ĉi tie.'

'Sed ĉu vi ne diras, ke li apartenas al la sama loko kiel vi? Se via patro estis la Ĉefministro tie, Sheth Abdulla devas koni vian familion. Se vi povas doni atestilon de li, mi havus absolute nenian kontraŭargumenton. Tiam mi volonte komunikus al la Jura Societo mian neeblecon oponi vian aliĝpeton.

Ĉi tiu parolado kolerigis min, sed mi detenis min. 'Se mi alkroĉintus atestilon de Dada Abdulla,' mi diris al mi, 'oni malakceptus ĝin kaj ili petintus atestilojn de eŭropanoj. Kaj kiel rilatas mia aliĝpeto iĝi advokato al mia naskiĝo kaj vivoprotokolo? Kiel oni povas uzi kontraŭ mi la cirkonstancojn de mia naskiĝo ĉu humila ĉu kontraŭebla?' Sed mi detenis min, kaj kviete respondis:

'Kvankam mi ne konsentas, ke la Jura Societo rajtas bezoni tiujn ĉi detalojn, mi tamen pretas doni la atestilon kiun vi deziras.'

La atestilo de Sheth Abdulla estis verkita kaj submetita al la advokato de la Jura Societo. Li diris, ke li estis kontenta. Sed ne la Jura Societo. Ĝi opoziciis mian aliĝpeton antaŭ la Supera Kortumo, kiu forigis la opozicion eĉ sen voki s-ron Escombe por respondo. La Ĉefjuĝisto pli-malpli diris:

'La kontraŭargumento, ke la aliĝpetanto ne alkroĉis la originalan atestilon ne havas meriton. Se li faris falsan atestilon, oni povus procesi kontraŭ li, kaj lia nomo povus esti forstrekita de la listo se oni trovus lin kulpa. La juro ne distingas inter blankuloj kaj neblankuloj. La Kortumo do ne havas rajton bari s-ron Gandhi iĝi membro de la advokataro. Ni permesas lian aliĝpeton. S-ro Gandhi, vi povas nun fari la ĵuron.

Mi ekstaris, ke faris la ĵuron antaŭ la Registristo. Tuj poste, la Ĉefjuĝisto adresis min, dirante:

'Vi devas nun forpreni vian turbanon, s-ro Gandhi. Vi devas submeti vin al la reguloj de la Kortumo pri la vestaĵoj de praktikantaj advokatoj.'

Mi vidis miajn limojn. La turbano kiun mi insistis surmeti en la Distrikta Kortumo mi forprenis obee al la ordono de la Supera Kortumo. Ne estas tiel, ke se mi rezistintus la ordonon, mia rezisto estus nepravigebla. Sed mi volis rezervi mian forton por pli grandaj bataloj. Mi ne elĉerpu mian lertecon kiel batalanto per insisto reteni la turbanon. Ĝi valoris al pli gravaj kaŭzoj.

Al Sheth Abdulla kaj aliaj amikoj ne plaĉis mia submeto (aŭ ĉu ĝi estis malforto?). Ili sentis, ke mi devis insisti pri mia rajto surmeti la turbanon dum mi argumentis en la Kortumo. Mi provis rezoni kun ili. Mi provis pravigi la veron de la maksimo, 'Kiam en Romio faru kiel la romianoj.' 'Estus prave,' mi diris, 'rifuzi obei, se en Barato brita oficiro aŭ juĝisto ordonis vin forpreni vian turbanon; sed kiel funkciulo de la Kortumo, ne estus bone por mi ignori kutimon de la Kortumo en la provinco de Natalo.'

Mi iomete pacigis la amikojn per tiuj ĉi kaj similaj argumentoj, sed mi ne kredas, ke mi ilin tute konvinkis, en tiu ĉi instanco, de la aplikebleco de la principo rigardi aferon de malsama vidpunkto sub malsamaj cirkonstancoj. Sed tra mia tuta vivo ĝuste la insisto pri la vero lernigis min aprezi la belo de kompromiso. Mi vidis, poste en la vivo, ke tiu ĉi spirito estis esenca parto de la satjagraho. La rezulto ofte danĝerigis mian vivon kaj malplaĉis al amikoj. Sed la vero estas malmola kiel ŝtono kaj mola kiel floro.

La opozicio de la Jura Societo donis al mi plian reklamon en Sudafriko. Plej parto el la tagĵurnaloj kondamnis la opozicion kaj akuzis la Juran Societon pri ĵaluzo. Tiu reklamo iugrade simpligis mian laboron.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo