Estus netaŭge ĉi tie plene priskribi la kondiĉojn de la baratanoj en Transvalo kaj Orange Free State. Mi sugestus al tiuj kiuj volas havi plenan ideon turni sin al mia History of Satyagraha in South Africa. Necesas, tamen ĉi tie doni mallongan skizon.
En Orange Free State, la baratanoj estis senigitaj je ĉiuj siaj rajtoj per aparta leĝo de 1888 aŭ eĉ pli frue. Se ili elektis loĝi tie, ili povis fari tion nur kiel kelnerojn en hoteloj aŭ por fari ian tian humilan profesion. La komercistoj estis forpelitaj post malgranda rekompenso. Ili faris reprezentadojn kaj peticiojn, sed vane.
Tre strikta leĝo venis en Transvalo en 1885. Oni ete amendis ĝin en 1886, kaj sekve de tiu amendita leĝo, ĉiuj baratanoj devas pagi balotimposton de tri pundoj por eniro en Transvalon. Ili ne rajtis posedi terpecon krom se en lokoj apartigitaj por ili, kaj en praktiko eĉ tio ne estis celita al posedeco. Ili ne havis koncesion. Ĉio tio estis laŭ la aparta leĝo por azianoj, al kiuj aplikiĝis ankaŭ la leĝoj por la nigruloj. Laŭ tiuj leĝoj, baratanoj ne rajtis marŝi sur publikaj trotuaroj, kaj sen permesilo ne rajtis esti eksterdome post la 9a ptm. La apliko de tiu lasta regulo estis iom elasta. Al tiuj kiuj estis 'araboj', tiu leĝo ne aplikiĝis. Tiu escepto nature dependis de la volo de la polico.
Mi devis sperti la efikon de ambaŭ tiuj reguloj. Mi ofte promenadis nokte kun s-ro Coates, kaj ni malofte atingis la hejmon antaŭ la 10a ptm. Kio se la polico arestus min? S-ro Coates estis pli ĝenita pri tio ol mi. Li devis doni permesilojn al siaj nigrulaj servistoj. Sed kiel li povis doni ĝin al mi? Nur posedanto povis doni permesilon al sia servisto. Se mi volis ĝin, kaj eĉ se s-ro Coates pretis doni ĝin al mi, li ne povis tion fari, ĉar tio estus fraŭdo.
Do, s-ro Coates aŭ iu lia amiko akompanis min al la Ŝtata Advokato, d-ro Krause. Troviĝis, ke ni estis advokatoj el la sama brita societo. Li ne povis digesti la regulon, ke mi devis havi permesilon por esti eksterdome post la 9a ptm. Li esprimis sian simpation. Anstataŭ aranĝi permesilon, li donis al mi leteron kiu rajtigis min esti surstrate kiam ajn, sen polica ĝeno. Mi ĉiam kunportis tiun ĉi leteron kiam ajn mi iris eksterdome. Estis nura ŝanco, ke mi neniam devis ĝin uzi.
D-ro Krause invitis min al sia hejmo, kaj oni povas diri, ke ni amikiĝis. Mi foje lin vizitis, kaj estis pere de li, ke mi estis enkondukita al lia pli fama frato, kiu estis la Publika Persekutisto en Johanesburgo. Dum la brita-bura milito li estis akuzita fare de militkortumo de konspiro murdi britan oficiron, kaj kondamnita al sep jaroj en malliberejo. La juĝsistemo ankaŭ nuligis lian rajton advokati. Post la fino de la malamikaĵoj, li estis liberigita, kaj reakceptita de la kortumo en Transvalo kaj do rajtis rekomenci advokati.
Tiuj ĉi ligoj estis utilaj al mi poste en mia publika vivo, kaj simpligis multon de mia laboro.
La konsekvencoj de la regulo pri la uzado de la trotuaro estis por mi sufiĉe seriozaj. Mi ĉiam promenadis tra la strato President Street al malferma terpeco. La domo de Prezidanto Kruger estis en tiu ĉi strato -- tre modesta, senornama konstruaĵo, sen ĝardeno, kaj ne distingebla de aliaj domoj en la najbareco. La domoj de multaj el la milionuloj en Pretorio estis multe pli fanfaronaj, kaj ĉirkaŭitaj de ĝardenoj. La simpleco de Prezidanto Kruger ja estis proverba. Nur la ĉeesto de policanoj antaŭ la domo indikis, ke ĝi apartenis al iu gravulo. Preskaŭ ĉiam mi iris laŭ tiu trotuaro sen iu ajn problemo.
Nu, ŝanĝiĝis fojfoje la deĵoranto. Iufoje, unu el tiuj, tute sen averto, eĉ ne postulante, ke mi lasu la trotuaron, puŝis min kaj piedbatis min sur la straton. Mi konsterniĝis. Antaŭ ol mi povis demandi al li pri sia konduto, s-ro Coates kiu hazarde preterpasis nin ĉevalrajde salutis min kaj diris:
'Gandhi, mi vidis ĉion. Mi volonte estos via atestanto en la kortumo se vi procesos kontraŭ tiu ĉi viro. Mi vere bedaŭras, ke vi estis tiel atakita.'
'Vi ne bedaŭru,' mi diris. 'Kion scias tiu ĉi kompatindulo? Ĉiuj neblankuloj samas por li. Li sendube traktas nigrulojn same kiel li traktis min. Mi jam faris regulon, ke mi ne iros al la kortumo kun iu ajn plendo persona. Tial mi ne intencas procesi kontraŭ li.'
'Do tia vi ja estas,' diris s-ro Coates, 'sed ja repripensu. Ni devas instrui lecionon al tiaj ĉi homoj.' Li poste parolis al la policano kaj admonis lin. Mi ne povis sekvi ilian konversacion, ĉar ĝi estis en la nederlanda -- la policano estis buro. Sed li petis mian pardonon, tute senbezone. Mi jam pardonis lin.
Sed mi neniam denove iris tra tiu strato. Estus aliaj homoj, kaj nesciante pri la okazaĵo, ili kondutus same. Kial senbezone inviti plian piedbaton? Mi do elektis alian vojon.
La okazaĵo profundigis mian senton pri la barataj loĝantoj. Mi diskutis kun ili la eblecon fari test-proceson, se necese, post renkontiĝo kun la Brita Agento pri tiaj ĉi reguloj.
Tiel mi intime studis la malfacilajn kondiĉojn de la barataj loĝantoj, ne nur per legado kaj aŭskultado, sed per persona sperto. Mi vidis, ke Sud-Afriko ne estis lando por memrespektema baratano, kaj mi pli kaj pli pensadis pri kiel plibonigi la situacion.
Sed mia ĉefa devo aktuala estis prizorgi la proceson de Dada Abdulla.