Antaŭ ol verki plu pri la kristanaj kontaktoj, mi devas registri aliajn spertojn de la sama periodo.
Sheth Tyeb Haji Khan Muhammad havis en Pretorio la saman pozicion kiun ĝuis Dada Abdulla en Natalo. Estis neniu publika agado kiun oni povus fari sen li. Mi konatiĝis kun li jam dum la unua semajno kaj diris al li pri mia intenco kontakti ĉiun baratanon en Pretorio. Mi esprimis deziron studi la kondiĉojn de la baratanoj tie, kaj petis lian helpon en mia laboro. Li tuj konsentis helpi min.
Mia unua paŝo estis kunvoki kunvenon de ĉiuj baratanoj en Pretorio kaj prezenti al ili bildon pri ilia kondiĉo en Transvalo. La kunveno okazis en la hejmo de Sheth Haji Muhammad Haji Joosab, al kiu mi posedis enkondukleteron. Ĝi estis ĉefe ĉeestata de Meman-aj komercistoj, kvankam estis ankaŭ manpleno da hinduoj. La hindua popolnombro en Pretorio estis, efektive, tre malgranda.
Oni povas diri, ke mia prelego en tiu ĉi kunveno estis la unua publika parolado de mia vivo. Mi iris sufiĉe preparata pri mia temo, kiu estis la observado de vero en la komerco. Mi ĉiam aŭdis la komercistojn diri, ke neeblas la vero en la komerco. Mi ne pensis tiel tiam, nek pensas tiel nun. Eĉ hodiaŭ estas komercistaj amikoj kiuj asertas, ke la vero ne povas koheri kun la komerco. La komerco, ili diras, estas tre praktika afero, kaj la vero afero de la religio; kaj ili argumentas, ke praktikaj aferoj estas tute aliaj ol la religiaj. La pura vero, ili kredas, estas tute neebla en la komerco; oni povas paroli vere nur ĝis oportuna grado. Mi forte kontraŭis tiun pozicion en mia parolado, kaj vekigis en la komercistoj senton pri ilia devo, kiu estis duobla. Ilia respondeco esti veroplenaj estis des pli granda en fremda lando, ĉar la konduto de kelkaj baratanoj estis la mezurilo de milionoj de la samlandanoj.
Mi jam trovis, ke la kutimoj de nia popolo estis nehigienaj kompare al la angloj ĉirkaŭ ili, kaj altiris ilian atenton al tiu ĉi fakto. Mi emfazis la neceson forgesi ĉiujn distingojn, kiel ekzemple hinduoj, islamanoj, parsioj, kristanoj, guĝaratanoj, tamiloj, panĝabanoj, sindhanoj, kaĉanoj, surtanoj, ktp.
Mi sugestis, konklude, la formiĝo de asocio por reprezenti al la koncernaj aŭtoritatoj la malfacilaĵojn de la barataj loĝantoj, kaj proponis dediĉi al ĝi tiom da tempo kaj servo kiom eblas.
Mi vidis, ke mi faris konsiderindan impreson sur la kunveno.
Post mia prelego estis diskuto. Kelkaj proponis liveri faktojn al mi. Mi sentis min kuraĝigita. Mi vidis, ke tre malmultaj el mia aŭskultantaro scipovis la anglan. Ĉar mi kredis, ke scio de la angla estus utila en tiu lando, mi konsilis al tiuj kiuj havis la tempon lerni la anglan. Mi diris al ili, ke eblis lerni lingvon plenaĝule, kaj citis ekzemplojn de homoj kiuj faris tion. Mi ankaŭ proponis instrui klason, se oni komencis tion, aŭ persone instrui unuopulojn dezirantaj lerni la lingvon.
Ne komenciĝis klasoj, sed tri junuloj esprimis pretecon laŭoportune, kaj sub la kondiĉo, ke mi iru al ilia loko por instrui ilin. El tiuj, du estis islamanoj -- unu barbiro kaj alia sekretario -- kaj la tria estis hinduo, posedanto de eta vendejo. Mi konsentis al iliaj kondiĉoj. Mi ne havis dubojn pri mia kapablo instrui. Miaj lernantoj eble laciĝos, sed ne mi. Foje okazis, ke mi iris al iliaj lokoj sed trovis, ke ili estas profesie okupitaj. Sed mi ne perdis paciencon. Neniu el la tri deziris profundan studadon de la angla, sed oni povas diri, ke post ĉirkaŭ ok monatoj du sufiĉe progresis. Du lernis sufiĉe por librotenadi kaj verki ordinarajn komercleterojn. La ambicio de la barbiro limis ĝis akirado de sufiĉa angla por trakti siajn klientojn. Rezulte de siaj studoj, du el la lernantoj kapablis gajni sufiĉan enspezon.
Min kontentis pro la rezultoj de la kunveno. Laŭmemore, oni decidis fari tiajn ĉi kunvenojn unufoje ĉiusemajne, aŭ eble, ĉiumonate. Ili estis faritaj pli-malpli regule, kaj dum ili, estis libera interŝanĝo de ideoj. La rezulto estis, ke estis en Pretorio neniu baratano kiun mi ne konis, aŭ pri kies situacio mi ne konatiĝis. Tio igis min miavice konatiĝi kun la Brita Agento en Pretorio, s-ro Jacobus de Wet. Li havis simpation pro la baratanoj, sed tre malmulte da influo. Tamen, li konsentis helpi min kiel eble plej, kaj invitis min renkonti lin kiam ajn mi deziris.
Mi nun korespondis kun la trajnsistemaj aŭtoritatoj kaj diris al ili, ke eĉ sub iliaj propraj reguloj, la malfacilaĵoj sub kiuj baratanoj veturadis ne estis pravigeblaj. Mi ricevis respondon, ke baratanoj kiuj estis dece vestitaj povis akiri biletojn de la unua kaj dua klasoj. Tio tute ne estis kontentiga, ĉar la decido pri 'dece vestita' nun restis ĉe la estro de la stacidomo.
La Brita Agento montris al mi kelkajn dokumentojn kiuj traktis baratajn aferojn. Jam ankaŭ Tyeb Sheth donis al mi similajn dokumentojn. Mi lernis el tiuj kiom kruele oni forpelis baratanojn el la gubernio Orange Free State.
Mallonge, mia restado en Pretorio ebligis al mi profunde studi la socian, ekonomian kaj politikan kondiĉojn de la baratanoj en Transvalo kaj Orange Free State. Mi tute ne sciis, ke tiu ĉi studo estus ege valora por mi en la estontenco. Mi planis reveni al hejmen dum la jarfino, aŭ eĉ pli frue, se la proceso finiĝus antaŭ la jarfino.
Sed la Dio decidis alie.