Tiu jara restado en Pretorio estis tre valora sperto en mia vivo. Estis ĉi tie, ke mi havis ŝancojn lerni pri la publika servo kaj akiri iom de mia kapablo fari tion. Ĉi tie la religia spirito en mi iĝis vivanta forto, kaj ankaŭ ĉi tie mi akiris veran scion pri la jura praktiko. Ĉi tie mi lernis aferojn kiujn lernas juna advokato kun siaj pli spertaj kolegoj, kaj ĉi tie mi ankaŭ gajnis la memfidon, ke mi finfine ne malsukcesos kiel advokato. Same estis ĉi tie, ke mi lernis la sekreton de sukceso esti advokato.
La proceso de Dada Abdulla ne estis bagatela. Ĝia valoro estis 40 000 pundoj. Ĝi kreskis el komercaj negocoj, kaj do plenis je kontaj detaloj. Parto de la pretendo estis bazita sur ŝuldatestoj, kaj parto sur la specifa plenumigo de la ŝuldatestoj. La defendo estis, ke oni akiris fraŭde la ŝuldatestojn kaj la monsumo taksita ne estis sufiĉa. Estis pluraj punktoj de fakto kaj de juro en tiu ĉi kompleksa proceso.
Ambaŭ partioj dungis la plej bonajn advokatojn kaj konsilantojn. Tial mi havis bonan ŝancon studi ilian laboron. Oni donis al mi la taskon prepari la proceson flanke de la plendanto, kaj kribri la faktojn subtenantajn lin. Estis eduko vidi kiom la advokato akceptis kaj kiom li malakceptis de tio kion mi preparis, kaj ankaŭ vidi kiom da utilo havis la konsilanto por la raporto preparita de la advokato. Mi vidis, ke tiu ĉi preparado por la proceso donos al mi sufiĉan ideon pri miaj kapabloj kompreni kaj kohere arigi la atestaĵojn.
Mi tre forte fokusiĝis sur tiu proceso. Mi dronigis min en ĝiaj detaloj. Mi legis ĉiujn dokumentojn kiuj rilatis al la negocoj. Mia kliento estis homo tre kapabla kaj havis plenan fidon je mi, kaj tio igis mian laboron facila. Mi sufiĉe zorge studadis la librotenadon. Mia kapablo traduki pliboniĝis pro la fakto, ke mi devis traduki la korespondadon, kiu estis plejparte en la guĝarata.
Kvankam, kiel mi diris antaŭe, mi havis grandan intereson pri religia komuneco kaj en publikaj agadoj kaj ĉiam mi dediĉis kelke de mia tempo al ili, ili ne estis tiam mia ĉefa intereso. La preparado de la proceso estis mia ĉefa intereso. Legante la juron kaj konsultante la antaŭajn procesojn, mi akiris tiom da kompreno de la faktoj de la proceso kiom eble la partioj mem ne posedis, des pli ĉar mi havis ĉemane la dokumentojn de ambaŭ partioj.
Mi memoris la konsilon de la bedaŭrata s-ro Pincott -- la faktoj estas tri-kvarono de la leĝo. Poste, tio estis plene pravigita de tiu fama advokato de Sud-Afriko, la bedaŭrata s-ro Leonard. En iu proceso kiun mi prizorgis, mi vidis, ke, kvankam la justeco estis ĉe la flanko de mia kliento, la leĝo ŝajne estis kontraŭ li. Malesperiĝante, mi iris al s-ro Leonard por helpo. Ankaŭ li sentis, ke la faktoj de la proceso estas tre fortaj. Li kriis, 'Gandhi, jen tio kion mi lernis: se ni prizorgos la faktojn de proceso, la juro prizorgos sin. Ni plonĝu pli profunde ene de la faktoj de la proceso.' Per tiuj vortoj li petis min studi la proceson pli profunde kaj vidi lin poste. Reesplorante la faktojn, mi vidis ilin de tute nova vidpunkto, kaj mi ankaŭ trafis malnovan sud-afrikan proceson kiu temis pri tiu punkto. Mi feliĉis kaj iris al s-ro Leornard kaj diris ĉion al li. 'Bone,' li diris, 'ni venkos la proceson. Ni nur devas zorgi pri la juĝisto kiu traktos ĝin.'
Kiam mi ekpreparis la proceson de Dada Abdulla, mi ne plene komprenis la gravegecon de faktoj. La faktoj estas la vero, kaj kiam ni restas ĉe la vero, la leĝo nature nin helpos. La faktoj en la proceso de Dada Abdulla ja estis fortaj, kaj la leĝo devintus esti liaflanka. Sed mi ankaŭ vidis, ke la procesado, se oni ĝin daŭrigas, senmonigus la plendanton kaj la defendanton, kiuj estis parencoj kaj samurbanoj. Neniu scias kiom longe la afero daŭros. Se oni farus tiun batalon en la kortumo, ĝi povas daŭri senfine kaj sen avantaĝo por ajna partio. Ambaŭ do deziris tujan finon de la proceso, se eble.
Mi iris al Tyeb Sheth kaj petis kaj konsilis lin peti la arbitracion. Mi sugestis al li, ke se oni povus trovi arbitracianton kiun fidis ambaŭ partioj, la proceso rapide finiĝus. La pagoj de la advokatoj tiom rapide kreskis, ke ili sufiĉis vori ĉiujn rimedojn de la klientoj, malgraŭ la fakto ke ili estis grandaj komercistoj. La proceso okupis tiom da atento, ke ili ne havis tempon por iu ajn alia laboro. Dume, daŭre kreskis la reciproka malbonsento. Mi tute tediĝis pri mia profesio. La advokatoj ambaŭflanke kompreneble devis prezenti juropunktojn avantaĝe de siaj klientoj. Mi ankaŭ vidis por la unua fojo, ke la venkanta partio neniam gajnas ĉiujn kostojn elspezitajn. Sub la reguloj pri la Kortumaj Honorarioj, jam estis fiksita skalo permesita inter partioj, kaj la veraj honorarioj inter advokato kaj kliento estis multe pli altaj. Tion mi ne povis toleri. Mi sentis, ke estis mia devo amikiĝi kun ambaŭ partioj kaj kunigi ilin. Mi celis konvinki ilin kiel eble plej al kompromiso. Finfine konsentis Tyeb Sheth. Oni trovis arbitracianton, oni argumentis la proceson antaŭ li, kaj venkis Dada Abdulla.
Sed tio ne kontentigis min. Se mia kliento postulus tujan pagon, estus neeble al Tyeb Sheth pagi la tutan sumon, kaj estis neskribita regulo inter la Meman-oj de Porbandar loĝantaj tie, ke la morto estas preferata al la bankroto. Estus tute neeble por Tyeb Sheth pagi la tutan sumon de ĉ. 37 000 pundoj plus kostoj. Li ne volis pagi eĉ cendon malpli ol tiu sumo, kaj li ne volis esti deklarata bankrota. Estis nur unu elirvojo, Dada Abdulla devis permesi lin pagi en partopagoj. Li volonte konsentis, kaj permesis al Tyeb Sheth partopagojn dum tre longa tempodaŭro. Estis pli malfacile por mi akiri tiun ĉi konsenton pri la partopago ol tiu pri la arbitracio. Sed ambaŭ estis feliĉaj pri la rezulto, kaj ambaŭ kreskis en la publika estimo. Mi lernis ekkoni la bonajn flankojn de la homa naturo, kaj eniri la korojn de homoj. Mi konstatis, ke la vera funkcio de advokato estas kunigi partiojn kiuj estis disigitaj. La leciono estis tiom neforviŝeble stampita en mi, ke granda parto de mia tempo dum la dudek jaroj de mia praktiko kiel advokato estis okupita per privataj kompromisoj de centoj da procesoj. Mi perdis pro tio nenion -- eĉ ne la monon, certe ne mian animon.