En la posta tago, je la unua, mi iris al la preĝada kunveno de s-ro Baker. Tie mi estis prezentita al s-ino Harris, s-ino Gabb, s-ro Coates kaj aliaj. Ĉiuj genuiĝis por preĝi; ankaŭ mi. La preĝoj estis petoj al la Dio por diversaj aferoj, laŭ la deziroj de ĉiu homo. Tiel okazis la kutimaj preĝoj por paca vivo, aŭ ke la Dio malfermigu la pordojn de la koro.
Oni nun aldonis preĝon por mia bonfarto: 'Sinjoro, montru la vojon al nia nova frato kiu ekloĝas inter ni. Donu al li, Sinjoro, la pacon kiun Vi donis al ni. La Sinjoro Jesuo kiu savis nin savu ankaŭ lin. Ni petas ĉion ĉi en la nomo de Jesuo.' Ne estis kantado de himnoj aŭ alia muziko dum tiuj ĉi kunvenoj. Post la petado de io aparta ĉiutage, ni disiĝis, ĉiu irante al sia tagmanĝo, ĉar ja temis pri la tagmanĝhoro. Ni eluzis maksimume kvin minutojn por la preĝado.
S-inoj Harris kaj Gabb estis maljunaj fraŭlinoj. S-ro Coates estis Kvakero. La du virinoj loĝis kune, kaj ili diris al mi, ke mi estas ĉiam bonvena al ilia hejmo por la teo je la 16a horo ĉiudimanĉe.
Kiam ni renkontiĝis dimanĉe, mi donadis al s-ro Coates mian religian taglibron por la semajno, kaj diskutis kun li la librojn kiujn mi legis. La sinjorinoj rakontis siajn dolĉajn spertojn kaj parolis pri la paco kiun ili trovis.
S-ro Coates estis forta kaj honesta junulo. Ni promenadis kune, kaj li ankaŭ prenis min al aliaj kristanaj amikoj.
Kiam ni amikiĝis, li donis al mi librojn kiujn li mem elektis, ĝis mia breto plenpleniĝis per ili. Li ŝarĝis min per libroj, se tiel diri. Kun fido je li, mi konsentis legi ĉiujn tiujn librojn, kaj dum mia legado ni ilin diskutis.
Multajn tiajn librojn mi legis dum 1893. Mi ne plu memoras ĉiujn titolojn, sed ili inkluzivis la librojn Commentary de d-ro Parker de City Temple, Many Infallible Proofs de Pearson kaj Analogy de Butler. Partojn de tiuj mi tute ne komprenis. Kelkaj aferoj en ili plaĉis al mi, kelkaj ne. Many Infallible Proofs (Multaj neeraremaj pruvoj) estis pruvoj subtenantaj la religion de la Biblio, laŭ la kompreno de la aŭtoro. La libro havis nenian efikon sur mi. La Komentario de Parker estis morale stimuliga, sed ne povus helpi iun kiu ne kredis je la tiamaj kristanaj kredoj. La Analogio de Butler ŝajnis al mi tre profunda kaj malfacila libro, kiun oni devas legi kvar-kvin fojojn por bone kompreni ĝin. Ŝajnis al mi, ke la celo de la libro estas konverti ateistojn al teismo. La argumentoj en la libro pri la ekzisto de la Dio estis por mi nenecesaj, ĉar mi jam preterpasis la stadion de nekredeco; sed ne tuŝis min la argumentoj kiuj volis pruvi, ke Jesuo estas la nura enkarniĝo de la Dio, kaj la Peranto inter la Dio kaj homo.
Sed s-ro Coates ne estis tia homo kiu facile akceptis malsukceson. Li jam ŝatis min multe. Li vidis ĉirkaŭ mia kolo la vaiŝnava ĉeno de baziliaj bidoj. Li taksis ĝin superstiĉo, kaj ĝenis lin vidi ĝin. 'Ne taŭgas al vi tiu superstiĉo. Permesu al mi rompi la kolĉenon.'
'Kompreneble ne. Estas sankta donaco de mia patrino.'
'Sed, ĉu vi kredas je ĝi?'
'Nu, ĝian misteran signifon mi ne scias. Mi ne kredas, ke mi iel difektiĝus se mi ne ĝin surmetus. Sed mi ne povas, sen sufiĉa kialo, formeti kolĉenon kiun ŝi metis ĉirkaŭ mia kolo kun amo kaj konvinko, ke ĝi helpos mian bonfarton. Kiam, laŭtempe, ĝi eluziĝos kaj rompiĝos, mi ne havos emon akiri novan. Sed tiun ĉi kolĉenon oni ne rompu.'
S-ro Coates ne povis aprezi mian argumenton ĉar li tute ne estimis mian religion. Li antaŭvidis savi min de la abismo de la nescio. Li volis konvinki min, ke sendepende de ĉu aŭ ne estis ia vero en aliaj religioj, la savo estis neebla krom se mi akceptu la Kristanismon, kiu reprezentas la veron, kaj ke miaj pekoj ne estis forlavitaj krom per la porpeto de Jesuo, kaj ke senutilas ĉiuj bonfaroj.
Same kiel li enkondukis min al pluraj libroj, li enkondukis min al multaj amikoj kiujn li taksis fortaj kristanoj. Unu el tiuj ĉi enkondukoj estis al familio kiu apartenis al la kristana sekto Plymouth Brethren.
Multaj el la kontaktoj pri kiuj respondecis s-ro Coates estis bonaj. Plejparte ili ŝajnis al mi diotimantaj. Sed dum mia kontakto kun tiu ĉi familio, unu el la anoj de Plymouth Brethren alfrontis min per argumento kiun mi ne atendis:
'Vi ne povos kompreni la belecon de nia religio. De tio kion vi diras, ŝajnas ke ĉiumomente de via vivo vi daŭre pensadas pri viaj pekoj, ĉiam riparante ilin kaj pentofarante pro ili. Kiel povas tiu ĉi senĉesa ciklo doni la vi la liberon? Vi neniam povas havi pacon. Vi konsentas, ke ni ĉiuj estas pekuloj. Nun vidu la perfektecon de nia kredo. Niaj klopodoj pri pliboniĝo kaj pentoferado estas senutilaj. Kaj tamen la liberon ni deziras. Kiel ni povas porti la pezon de la peko? Ni nur povas ĵeti ĝin sur Jesuon. Li estas la sola senpeka Filo de la Dio. Estas Lia diraĵo, ke tiuj kiuj kredas je Li havos la senmortecon. En tio kuŝas la senfinan korfavoron. Kaj dum ni kredas je la pentofarado de Jesuo, niaj propraj pekoj ne katenas nin. Peki ni devas. Neeblas vivi en la mondo senpeke. Kaj tial Jesuo suferis kaj pentofaris pro ĉiuj pekoj de la homaro. Nur tiu kiu akceptas Lian grandan liberigon povas havi eternan pacon. Pensu pri kia vivo de sentrankvilo estas la via, kaj kian promeson de paco ni havas.'
Tiu argumento tute malsukcesis konvinki min. Mi humile respondis:
Se tiu ĉi estas la kristanismo agnoskita de ĉiuj kristanoj, mi ne povas akcepti ĝin. Mi ne serĉas liberigon de la rezultoj de pekado. Mi volas esti liberigita de la peko mem, aŭ pli precize, de la penso de la peko mem. Ĝis kiam mi atingos tiun celon, mi kontentas esti sentrankvila.
Pri tio replikis la Plymouth-Frato: 'Mi certigas vin, ke via klopodo estas senfrukta. Pensu denove pri tio kion mi diris.'
Kaj ĝuste tio kion li diris okazis. Li konscie faris pekojn, kaj montris al mi, ke pensante pri ili, li ne estis maltrankvila.
Sed jam antaŭ mi renkontis tiujn ĉi amikojn, mi sciis, ke ne ĉiuj kristanoj kredis je tiu teorio pri la pentofaro. S-ro Coates mem timis je la Dio. Lia koro estis pura, kaj li kredis je la ebleco de sinpurigado. Ankaŭ la du sinjorinoj kundividis tiun ĉi kredon. Kelkaj el la libroj kiujn mi legis estis plenaj je preĝoj. Tial, kvankam s-ro Coates ege maltrankviliĝis pro tiu lastatempa sperto mia, mi povis trankviligi lin kaj diri al li, ke la mistordita kredo de Plymouth-Frato ne povis meti en mi antaŭjuĝojn kontraŭ kristanismo.
Miaj malfacilaĵoj kuŝis aliloke. Ili rilatis al la Biblio kaj ĝia akceptita interpreto.