15. Religia fermento

Estas tempo denove paroli pri miaj spertoj kun kristanaj amikoj.

S-ro Baker ekĝenis pri mia estonteco. Li prenis min al la Kunveno en Wellington. Ĉiujn kelkajn jarojn, protestantoj organizas tiajn ĉi Kunvenojn por religia klerigado, aŭ alivorte, mem-purigado. Oni povas nomi tiun ĉi religia restarigo aŭ revigligo. La Kunveno en Wellington estis tiatipa. La prezidanto estis la fama religulo de la loko, la Pastro Andrew Murray. S-ro Baker esperis, ke la religia etoso en la Kunveno, kaj la entuziasmo kaj sincereco de la ĉeestantoj nepre kristanigus min.

Sed lia fina espero estis la efikeco de preĝo. Li havis firman fidon je la preĝado. Li estis konvinkita, ke la Dio ne povas ne aŭdi preĝon se ĝi estis fervore farita. Li citadis ekzemplojn de homoj kiel George Muller de Bristolo, kiu dependis entute de la preĝado eĉ por siaj ĉiutagaj bezonoj. Mi aŭskultis lian paroladon pri la efikeco de preĝado kun senantaŭjuĝa atento, kaj certigis lin, ke neniu malhelpus min iĝi kristano, se mi sentis la vokon. Mi tute ne hezitis doni al li tiun certigon, ĉar jam de longe mi instruis min sekvi la enan voĉon. Mi feliĉis submeti min al ĝi. Agi kontraŭ ĝi estus malfacile kaj dolorige al mi.

Ni do iris al Wellington. Ne estis facile por S-ro Baker havi 'koloran homon' kiel kunulo. Li devis plurfoje suferi malfacilaĵojn nur pro mi. Ni devis halti survoje ĉar unu el la tagoj estis dimanĉo, kaj s-ro Baker lia grupo ne vojaĝis dimanĉe. Kvankam la hotelestro ĉe la stacidomo konsentis akcepti min post multe da argumentado, tamen li absolute rifuzis permesi min en la restoracion. Sed s-ro Baker ne akceptis venkon tiom facile. Li argumentis forte pri la rajtoj de gastoj en hotelo. Sed mi povis vidi lian malfacilaĵon. Ankaŭ en Wellington mi loĝis kun s-ro Baker. Malgraŭ liaj penoj kaŝi siajn malgrandajn ĝenojn, mi povis vidi ilin.

Ĉi tiu Kunveno estis arigo de piaj kristanoj. Mi ege feliĉis pri ilia fido. Mi renkontis Pastron Murray. Mi vidis, ke multaj preĝis por mi. Kelkaj el iliaj himnoj plaĉis al mi. Ili estis tre dolĉaj.

La Kunveno daŭris tri tagojn. Mi povis kompreni kaj aprezi la piecon de tiuj kiuj ĉeestis ĝin. Sed mi vidis nenian kialon ŝanĝi mian kredon -- mian religion. Estis neeble al mi kredi, ke mi iros al la ĉielo aŭ atingos la savon nur per kristaniĝo. Kiam mi malkaŝe diris tion al kelkaj el la bonaj kristanaj amikoj, ili estis ŝokitaj. Sed tiel statis la afero.

Miaj malfacilaĵoj kuŝis eĉ pli profunde. Mi ne povis kredi, ke Jesuo estis la nura enkarniĝinta filo de la Dio, kaj nur tiu kiu kredis je li havus senmortan vivon. Se la Dio povus havi filojn, ni ĉiuj estis liaj filoj. Se Jesuo estis kiel la Dio, aŭ estis la Dio mem, tiam ĉiuj homoj estis kiel la Dio kaj povus estis la Dio mem. Mia racio ne estis preta kredi laŭlitere, ke per sia morto kaj sango Jesuo elaĉetis la pekojn de la mondo. Povas esti, ke tio enhavis ian metaforan veron. Denove, laŭ la kristanismo, nur homoj posedis animojn, kaj ne la aliaj estaĵoj por kiuj la morto signifis tutan estingon; mi kredis male. Mi povis akcepti Jesuon kiel martiron, kiel enkarniĝon de la ofero, kaj dia instruisto, sed ne kiel la plej perfekta homo kiu iam ajn naskiĝis. Lia morto sur la kruco estis granda leciono al la mondo, sed ke estis ia mistera aŭ mirakla virto en ĝi, tion mia koro ne povis akcepti. La piaj vivoj de kristanoj ne donis ion ajn al mi kion la vivoj de homoj de aliaj kredoj ne donis al mi. Mi vidis en aliaj vivoj ĝuste la samajn transformiĝojn pri kiuj mi aŭdis inter la kristanoj. Filozofe estis nenio eksterordinara en kristanaj principoj. De la vidpunkto de la ofero, ŝajnis al mi, ke la hinduoj ege superis la kristanojn. Estis por mi neeble taksi la kristanismon kiel perfektan religion aŭ la plej grandan el la religioj.

Mi dividis tiun ĉi mensan fermentadon kun miaj kristanaj amikoj kiam ajn estis ŝanco, sed iliaj respondoj ne kontentigis min.

Tiel, se mi ne povis akcepti la kristanismon kiel perfektan, aŭ la plej grandan religion, mi ankaŭ ne estis konvinkita, ke la hinduismo estis ia tia. Frape videblis la hinduaj mankoj. Se la netuŝebleco povis esti parto de la hinduismo, ĝi povus nur esti ia putrida parto aŭ elkreskaĵo. Mi ne povis kompreni la ekzistokialon de la pluraj sektoj kaj kastoj. Kion signifas diri, ke la Vedoj estas inspiritaj vortoj de la Dio? Se ili estas inspiritaj, kial ne ankaŭ la Biblio kaj la Korano?

Dum la kristanaj amikoj klopodis konverti min, tion ankaŭ provis la islamanaj amikoj. Abdulla Sheth daŭre persvadis min studi la islamon, kaj li kompreneble ĉiam parolis pri ĝia beleco.

Mi esprimis miajn malfacilaĵojn en letero al Rajĉandbhai. Mi ankaŭ korespondadis kun aliaj religiaj aŭtoritatoj en Barato kaj ricevis respondojn de ili. La letero de Rajĉandbhai iom trankviligis min. Li petis min esti pacienca kaj studi la hinduismon pli profunde. Unu el liaj frazoj estis pli-malpli jena: 'Vidante la aferon senpasie, mi estas konvinkita, ke neniu alia religio havas la subtilan kaj profundan penson de la hinduismo, ĝian vizion pri la animo, aŭ ĝian korsenton.'

Mi aĉetis la tradukaĵon de Sales de la Korano kaj eklegis ĝin. Mi ankaŭ akiris aliajn librojn pri la islamo. Mi korespondadis kun kristanaj amikoj en Anglujo. Unu el ili enkondukis min al Edward Matiland kun kiu mi ekkorespondis. Li sendis al mi The Perfect Way, libro kiun li verkis kun Anna Kingsford. La libro dementis la aktualan kristanan kredon. Li ankaŭ sendis al mi alian libron, The New Interpretation of the Bible. Mi ŝatis ambaŭ. Ili ŝajne subtenis la hinduismon. The Kingdom of God is Within You de Tolstoy superverŝis min. Ĝi multe impresis min. Kompare al la libera pensado, profunda moralo, kaj la vereco de tiu ĉi libro, paliĝis en sensignifo ĉiuj libroj donitaj al mi de s-ro Coates.

Miaj studoj tiel portis min en direkton neantaŭviditan de miaj kristanaj amikoj. Mia korespondado kun Edward Maitland etis sufiĉe longa, kaj tio kun Rajĉandbhai daŭris ĝis lia morto. Mi legis kelkajn el la libroj kiujn li sendis al mi. Tiuj ĉi inkluzivis Panchikaran, Maniratnamala, Mumukshu Prakaran de la Yogavasistha, Shaddarshana Samuchaya de Haribhadra Suri, kaj aliajn.

Kvankam mi sekvis vojon kiun miaj kristanaj amikoj ne intencis por mi, mi restas ĉiam ŝulda al ili pro la religia serĉado kiun ili vekis en mi. Mi ĉiam amos la memoron de ilia kontakto. Dum la venontaj jaroj mi ĝuis pli da, ne malpli da, tiaj dolĉaj kaj sanktaj kontaktoj.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo