Ja estis mia kulpo iri al tiu oficialulo. Sed lia nepacienco kaj aroganteco estis tute eksterproporcia al mia eraro. Ĝi ne meritis elĵetigon. Mi apenaŭ forprenis kvin minutojn de lia tempo. Sed li simple ne povis elteni mian paroladon. Li povintus ĝentile peti min foriri, sed la povo jam ebriigis lin tro. Poste mi eksciis, ke pacienco ne estis unu el la virtoj de tiu oficialulo. Li kutime insultis vizitantojn. La plej malgranda malplaĉaĵo povis ĝeni la mastron.
Nun mia laboro kompreneble estos plejparte en lia kortumo. Estis preter mia kapablo pacigi lin. Mi ne volis akiri lian bonvolon. Efektive, nun ke mi jam minacis procesi kontraŭ li, al mi ne plaĉis resti silenta.
Intertempe, mi eksciis iom pri la politikaj intrigoj de la lando. Ĉar Kathiawad estis aro de malgrandaj ŝtatoj, ĝi kompreneble abundis je politikistoj. Aĉaj intrigoj inter ŝtatoj, kaj povaj intrigoj inter oficistoj estis ĉiutagaj aferoj. La princoj ĉiam dependis de aliaj, kaj volonte kredis je la vortoj de flatantoj. Oni devis peti komplezon de eĉ la subulo de la mastro, kaj la sariŝtedar, la registristo kaj oficejestro de la mastro, estis pli ol la mastro mem, ĉar li estis la okuloj, oreloj kaj la interprestisto por la mastro. Lia volo estis la leĝo, kaj onidire, lia enspezo estis pli ol tiu de la mastro. Tiu lasta eble estis troigo, sed li certe vivis preter sia salajro.
Tiu ĉi medio ŝajnis al mi venena, kaj kiel resti netuŝita de ĝi estis ĉiam por mi problemo.
Mi estis tute malĝoja kaj la frato klare tion vidis. Ni ambaŭ sentis, ke se mi povus gajni postenon, mi liberiĝus de tiu ĉi medio de intrigo. Sed sen intrigo akiri ministrecon aŭ postenon kiel juĝiston estis tute neeble. Kaj la kverelo kun la mastro baris la vojon al la laboro kiel advokato.
Mi devis iri al Porbandar por akiri kelkajn pliajn povojn por la juna Princo. Mi ankaŭ devis vidi la Administranton pri la peza imposto, kiun la popoloj Mer devis pagi. La oficialulo, kvankam li estis Baratano, estis eĉ pli aroganta ol la mastro. Kapabla homo, sed la terkultivistoj profitis nenion je lia kapablo. Mi sukcesis akiri kelkajn pliajn povojn por la Princo, sed apenaŭ ian helpon por la Mer. Ŝajnis al mi, ke oni eĉ ne zorge ekzamenis lian peticion.
Do, eĉ en tiu ĉi misio, mi estis relative nesukcesa. Mi kredis, ke la klientoj ne akiris la justecon, sed mi ne havis la rimedojn akiri ĝin. Maksimume, mi povus peticii al la Politika Agento aŭ al la Guberniestro, kiu nuligus la peticion per 'Ni ne povas eniri la aferon.' Se entute ekzistus ia regularo pri la afero, tio estus almenaŭ io, sed ĉi tie, la volo de la mastro estis la leĝo.
Mi frustriĝis.
Intertempe, venis al la frato jena propono de Meman-a firmao de Porbandar: 'Ni havas komercon en Sud-Afriko. Temas pri granda firmao, kaj ni nuntempe havas proceson en la kortumo, kies valoro estas 40.000 pundoj. Jam longe daŭris la proceso. Ni dungis la plej bonajn advokatojn. Se vi sendos vian fraton tie, tio estos utila al ni kaj ankaŭ al li. Li povus doni pli bonan konsilon ol ni al nia advokataro. Kaj li havus la avantaĝon vidi novan parton de la mondo, kaj fari novajn ekkonatiĝojn.'
La frato diskutis la proponon kun mi. Ne estis al mi klara, ĉu mi devos simple konsili la advokataron aŭ aperi en la kortumo. Sed mi estis tentita.
La frato enkondukis min al la bedaŭrata Seth Abdul Karim Jhaveri, partnero de la firmao Dada Abdullah, la firmao priparolita. 'Ne estos malfacila tasko,' la Seth certigis al mi. 'Ni havas grandajn Eŭropanojn kiel niajn amikojn, kiujn vi ekkonos. Vi povas esti utila al ni en nia vendejo. Multe de nia korespondado estas en la angla lingvo, kaj vi povas helpi nin ankaŭ pri tio. Vi kompreneble estos nia gasto, kaj do tute ne havos ian ajn elspezon.'
'Kiom longe vi bezonos miajn servojn?' mi demandis. 'Kaj kio estos la pago?'
'Ne pli ol unu jaro. Ni pagos al vi unuanklasan revenbileton kaj sumon de 105 pundoj, entute.'
Oni ne povis nomi tiun ĉi advokateco. Mi estus dungito de la firmao. Sed iel ajn mi volis lasi Baraton. Estis ankaŭ la alloga ŝanco vidi novan landon, kaj havi novajn spertojn. Plue, mi povus sendi 105 pundojn al la frato kaj helpi lin en la elspezoj de la hejmo. Mi akceptis la proponon senmarĉande, kaj pretiĝis iri al Sud-Afriko.