En Mumbajo komenciĝis unuflanke mia jurstudado, kaj duaflanke daŭris miaj dietaj eksperimentoj, kaj en tiuj iĝis parto amiko Virchand Gandhi. Je la tria flanko, la frato serĉadis procesojn por mi.
Malrapide iris la jurstudado. Mi simple ne sukcesis lerni la civilan proceduran kodon. Pli glate iris la studado de la atestaĵa akto. Virchand Gandhi estis studanta por iĝi notario. Tial li havis multon por diri pri la advokatoj. "La klereco de Pherozeshah Mehta kuŝas en lia profunda scio de la juro. Li parkere konas la Atestaĵan Akton. Li scias ĉiun proceson sub sekcio 32. La klereco de Badruddin Tyabji estas tiom impona, ke eĉ juĝistoj rigardas lin kun timo. Lia povo argumentadi estas eksterordinara."
Ju pli mi aŭdis pri tiuj ĉi granduloj des pli grandiĝis mia timo.
Li diris, "tute ne estas konsiderata surprizo vegeti 5-7 jarojn kiel advokaton. Tial mi decidis iĝi notario. Post tri jaroj, se vi sukcesos gajni sufiĉe da mono por kovri viajn elspezojn, oni devus deklari, ke vi jam progresis multe."
Plialtiĝis la elspezoj ĉiumonate. Ekstere meti ŝildon advokatan, ene studadi por iĝi advokato! Mia cerbo tute ne sukcesis kongruigi la du aferojn. Tial la jurstudado okazis malatentige. Mi jam diris, ke mi ekinteresiĝis pri la atestaĵa akto. Mi legis la Hindu Law de Mayne kun granda intereso, sed ne akiris la kuraĝon fari proceson. Al kiu diri mian malĝojon? Mia situacio similis al tiu de nova bofilino kiu iris al la bopatra hejmo!
Intertempe mi akiris proceson de iu Mamibai. Mi devis iri al la Kortumo de Malgrandaj Kaŭzoj. Oni diris al mi, ke mi devos pagi procentaĵon al la fivarbisto. Mi tute rifuzis.
Sed eĉ la fama kriminala advokato S-ro Iu..., kiu gajnas 3-4 mil rupiojn ĉiumonate, eĉ li pagas la procentaĵon."
Kial mi rivalu kun li? Sufiĉus por mi se mi gajnus 300 rupiojn ĉiumonate. La patro ne gajnis pli ol tio."
Sed jam pasis tiu epoko. Grandas la elspezoj en Mumbajo. Vi devas esti pli komerca."
Mi estis obstina. Mi tute ne donis procentaĵon, tamen akiris la proceson de Mamibai. Estis facila proceso. Mia pago estis 30 rupioj. Mi taksis ĝin unutaga afero....
Tiu estis mia debuto en la Kortumo de Malgrandaj Kaŭzoj. Mi aperis flanke de la defendanto, kaj do devis pridemandadi la atestantojn de la plendinto. Mi staris, sed la koro sinkiĝis ĝis la botoj. Mi havis kapturniĝon, kaj sentis, ke ankaŭ turniĝas la tuta kortumo. Mi tute ne povis pensi kion demandi. La juĝisto sendube ridis, kaj la advokatoj ĝuis la spektaklon. Mi sidis, kaj diris al la agento, ke mi ne povos fari la proceson. Oni dungis s-ron Patel por 51 rupioj. Por li, kompreneble, la proceso estis infanludo.
Mi forkuris de la kortumo ne sciante ĉu aŭ ne mia kliento gajnis sian proceson. Mi hontis, kaj decidis ne plu fari procesojn ĝis kiam mi havos la kuraĝon fari ilin. Efektive, mi ne denove eniris la Kortumon ĝis mi iris al Sud-Afriko. Estis neniu virto en mia decido. Mi simple faris virton el neceso. Neniu estus tiel stulta doni sian proceson al mi, nur ke mi malgajnu ĝin!
Sed estis plia proceso por mi en Mumbajo. Mi devis verki memorandon. En mia naskiĝurbo Porbandar, oni forprenis la terpecon de malriĉa islamano. Li venis al mi ĉar mi estis konata filo de konata patro. Lia proceso ŝajnis malforta, sed mi konsentis verki memorandon por li, kondiĉe, ke li pagu la koston de la presado. Mi verkis ĝin, kaj laŭtlegis ĝin al amikoj. Ili aprobis ĝin, kaj tio iomgrade kuraĝigis min, ke mi estis kvalifikita verki memorandojn, kio mi ja estis.
Mia laboro florus, se mi estus verkanta memorandojn senpage. Sed tio ne metus la panon sur la tablon. Tial mi ekpensis labori kiel instruisto. Mia kono de la angla lingvo estis sufiĉe bona, kaj mi ja ŝategus instrui la anglan al abiturientiĝantoj en iu lernejo. Tiel mi povus kovri almenaŭ parton de miaj elspezoj. Mi vidis reklamon en la tagĵurnaloj: "Anglalingva instruisto bezonata por instrui unu horon ĉiutage. Salajro: 75 rupioj." Estas reklamo de fama altlernejo. Mi iris tie kun memfido, sed kiam la estro eltrovis, ke mi ne estis bakalaŭro, pardonpetante li malakceptis min.
'Sed mi sukcesis en la Londona Abiturienta Ekzameno kun la latina kiel mia dua lingvo.'
'Prave, sed ni bezonas bakalaŭron.'
Nenio farebla tie. Mi malesperiĝis. Ankaŭ ĝeniĝis la frato. Ni ambaŭ konkludis, ke estas senutile resti pli longe en Mumbajo. Mi loĝadu en Raĝkot, kie la frato, advokato, povus doni al mi iom da laboro verki peticiojn kaj memorandojn. Kaj ĉar jam troviĝis hejmo en Raĝkot, la fermado de tiu en Mumbajo signifus grandan ŝparon. Al mi plaĉis la sugesto. Mia eta afero tiel fermiĝis post sesmonata restado en Mumbajo.
Mi ĉeestis la Altan Kortumon ĉiutage en Mumbajo, sed mi ne povas diri, ke mi lernis ion ajn tie. Mi ne posedis sufiĉe da kono por lerni multon. Ofte, mi ne povis kompreni la procesojn kaj dormetis. Estis aliaj, kiuj estis kunuloj en tio, kaj tiel, malgrandiĝis la pezo de mia honto. Post iom da tempo, mi eĉ perdis tiun senton de honto, kaj opiniis, ke estis laŭmode ekdormeti en la Alta Kortumo.
Se ankaŭ la nuna generacio havas siajn senlaborajn advokatojn en Mumbajo, mi donus al ili iom da praktikaj konsiloj pri la loĝado tie. Kvankam mi loĝadis en Girgaum, mi preskaŭ neniam prenis kaleŝon aŭ tramon. Mi faris regulon piedmarŝi ĝis la Altan Kortumon. Plene 45 minutojn mi marŝis, kaj kompreneble ankaŭ ĉiam revenis hejmen piede. Mi povis facile toleri la varmecon de la suno. Tiu ĉi marŝado al kaj de la Kortumo sparigis sufiĉe da mono, kaj kiam multaj amikoj en Mumbajo malsaniĝis, mi ne memoras, ke mi malsaniĝis eĉ unufoje. Eĉ kiam mi ekgajnis monon, mi daŭrigis la praktikon marŝi al kaj de la oficejo, kaj eĉ nun rikoltas la bonajn efikojn de tiu praktiko.