2. Mondeniro La plej aĝa frato havis grandajn esperojn por mi. Li estis avida pri la mono, la famo, kaj altranga posteno. Lia koro estis reĝa. Lia malavaro venigis lin ĝis la limo de la nenecesa monmalŝparo. Tial kaj pro sia naiveco, li facilege amikiĝis. Pro la helpo de tiu ĉi amikaro, li planis akiri procesojn por mi. Li ankaŭ supozis, ke mi gajnos multe da mono, tial li jam altigis la hejman elspezon. Li faris ĉion farendan por prepari la kampon de mia praktiko. Intertempe daŭris la kverelo en mia kasto. Ili dividiĝis en du grupoj. Unu tuj akceptis min en la kaston. La alia obstine rifuzis. Por feliĉigi la grupon kiu akceptis min, antaŭ ol ni iris al Raĝkot, la frato prenis min al Nasik, kaj tie mi banis min en la sankta rivero. En Raĝkot, ni aranĝis kastan kunmanĝadon. Mi tute ne interesiĝis pri tiu ĉi afero. La frato ja amis min. Kaj mia estimo por li estis same alta. Tial, konsiderante lian deziron ordono, mi maŝine plenumis lian volon. La problemo pri la kasto tiel solviĝis. En la grupon kiu bojkotis min, mi neniam provis reeniri, nek sentis malamon al iuj el la gvidantoj de la kasto. Inter ili ankaŭ troviĝis tiuj kiuj tute malŝatis min. Mi traktis ilin ĝentile. Mi tute respektis la bojkotrilatajn leĝojn de la kasto. En la hejmo de la bopatroj aŭ tiu de la fratino, mi eĉ ne trinkis la akvon. Eĉ se ili estis pretaj doni la akvon al mi kaŝe, mi ne konsentis fari kaŝe kion mi ne povus fari malkaŝe. La rezulto de tiu ĉi mia konduto estis, ke la kastanoj neniam ĝenis min. Eĉ hodiaŭ unu sekcio de la kasto konsideras min ekskomunikita. Tamen, mi ricevis respekton kaj afablon de ili.Ili eĉ helpis min en mia kariero, sen ia atendo, ke mi faru ion por la kasto. Mi kredas, ke tiu ĉi dolĉa frukto estas la rezulto de mia nerezisto. Se mi estus baraktanta por reaniĝi en la kasto, provanta krei pliajn grupojn, mokanta kaj provokanta la kastanojn, ili certe kontraŭus min kaj anstataŭ resti neŭtrala kaj senmakula post mia reveno de Anglujo, mi estus trovinta min en la reton de agitado kaj nur iĝus kreskanto de la malvero. La rilato kun la edzino ankoraŭ ne estis tia kia mi deziris. Eĉ forirante al Anglujo mi ne sukcesis forigi mian ĵaluzon. En ĉiu afero mi restis same kritikema kaj suspektema. Tial mi ne povis realigi miajn revojn. La edzino ja devas scii legi kaj skribi. Mi volis mem instrui ŝin, sed mia amoravido tute malpermesis la taskon, kaj mi direktis al la edzino la koleron de tiu mia malforto. Unufoje mi eĉ forsendis ŝin al la boparencoj, kaj konsentis reakcepti ŝin nur post ega ĝenigo. Poste mi ekkonstatis, ke temas pri pura stulteco mia. Ankaŭ la edukon de la infanoj mi volis plibonigi. Estis la filoj de la plej aĝa frato, kaj ankaŭ mi lasis filon kiu nun kvarjariĝis. Mi volis ekzercadi ilin, plifortigi iliajn korpojn, kaj kreskigi ilin kun mi. En tiu ĉi projekto mi havis la subtenon de la frato. Mi eĉ sukcesis iomete en tiu ĉi afero. Al mi ege plaĉis esti kun la infanoj, kaj la kutimo ŝercadi kun ili restas ĉe mi. Jam de tiam mi konvinkiĝis, ke mi povas bone prizorgi la edukadon de infanoj. Estis klare, ke ankaŭ niaj manĝkutimoj bezonis plibonigadon. La teo kaj la kafo jam trovis lokon en la hejmo. La plej aĝa frato kredis, ke antaŭ ol ke mi revenu de Britujo, kelke da 'britaj' aferoj devas unue eniri la hejmon. Tial, ĉinaj porcelanaĵoj, la teo, kaj ceteraj -- aferoj kiuj antaŭe estis uzataj nur kiel medikamento kaj por 'civilizaj' gastoj -- estis ekuzataj por ĉiuj. En tiu ĉi atmosfero, mi enkondukis miajn 'plibonigaĵojn'. La avenkaĉo venis en la hejmon; anstataŭ la teo kaj kafo, oni ekuzis la kakaon. Sed tiuj ĉi ŝanĝoj estis nur supraĵaj -- al la teo kaj kafo aldoniĝis la kakao. La ŝuoj kaj ŝtrumpetoj jam eniris la hejmon. Per la palto kaj la pantalono mi purigis la hejmon! Tiel plialtiĝis la elspezoj. Novaj aĵoj ĉiutage. Ni sukcesis ligi ĉe nia pordo blankan elefanton.Sed kiel gajni la monon? Se mi tuj eklaborus en Raĝkot, oni ridegus. Mi sciis malmulton eĉ malpli ol advokato kiu sukcesis en la ekzameno en Raĝkot, kaj jen plue mia pretendo demandi honorarion dekoblan! Kiu stulta kliento donus laboron al mi? Kaj eĉ se mi trovus tian stultulon, ĉu mi aldonu al mia nescio arogantecon kaj trompadon, kaj tiel pligrandigu mian ŝuldon al la mondo? La amikoj konsilis, ke mi iru por kelke da tempo al Mumbajo por gajni sperton en la altkortumo, kaj studi la juron baratan. Kaj se eblas, fari proceson. Mi ekiris al Mumbajo. Tie mi ekloĝis. Dungis kuiristo. Li estis pli-malpli same nekompetenta kiel mi. Bramano. Mi neniam traktis lin kiel serviston. Tiu ĉi bramano banis sin sed ne purigis sin. Malpura dhotio, malpura sanktafadeno. Li havis preskaŭ nenian rilaton kun la sanktaj libroj. Sed de kie akiri pli bonan kuiriston? "Do, Raviŝankar (tiel li nomiĝis), vi ne kapablas kuiri, sed kio pri la religiaj devoj?" "Kion diri, mia frato, la plugilo estas mia religia devo, kaj la ŝpato mia fuŝa adorado. Tia ĉi bamano mia Ramo ja estas [Noto 1]. Se iu tia kia vi plutenus min, mi restos, alikaze ja restas la terkultivado." Mi komprenis. Mi devas iĝi la instruisto de Raviŝankar. La tempon mi abunde havis. Duonon kuiris Raviŝankar; duonon mi. Mi komencis la dietajn eksperimentojn vegetarismajn pri kiuj mi lernis en Anglujo. Aĉetis kuirfornon. Mi mem tute ne kredis je la baroj pri interkasta kunmanĝado. Ankaŭ Raviŝankar ne tion kontraŭis. Tial ni senprobleme amikiĝis. La nura kondiĉo -- aŭ problemo, nomu ĝin laŭvole -- estis, ke Raviŝankar votis ne rompi la ligon inter si kaj la malpuro, kaj zorge konservi la kuirejon nepura! Sed mi ne povis resti en Mumbajo pli ol tri-kvar monatoj ĉar daŭre kreskis la elspezoj kaj tute ne estis ia ajn enspezo. Tiel mi eniris la mondon. Ekĉagrenis min la advokateco. Multe da pavado, malpli da kapablo. Mi estis premegita pro la respondecoj. |