3. Infanedziĝo
Mi ŝatus ne skribi tiun ĉi ĉapitron. Sed mi scias ke mi devos engluti multajn tiajn dozojn amarajn dum tiu ĉi rakontado. Kaj mi ne povas fari alie, se mi pretendas esti adoranto de la vero. La menso doloras kroniki ke mi edziĝis je la aĝo de dek tri. Hodiaŭ mi vidas ĉirkaŭ mi gejunulojn dek du aŭ dek tri jarajn. Kiam mi vidas ilin kaj pensas pri mia edziĝo, mi emas kompati min mem kaj gratuli tiujn ĉi gejunulojn pro ilia eskapo de mia sorto. Mi ne povas eltrovi ian moralan argumenton apogante mian edziĝon je la dek tria aĝo.
La leganto ne eraru, ke mi parolas pri la fianĉiĝo. En Kathiawad troviĝas du apartaj ritoj, la fianĉiĝo kaj la geedziĝo. La fianĉiĝo estas prepara promeso flanke de la gepatroj de la knabo kaj la knabino ligi ilin en geedziĝo. La gefianĉiĝo estas rompebla. Se la fianĉo mortas dum la fianĉiĝo, la fianĉino ne iĝas vidvino. La gefianĉoj ne havas ajnajn rilatojn. Ili eĉ ne scias pri la afero. Mi estis fianĉiĝinta tri foje. Kiam okazis tiuj ĉi tri fianĉiĝoj, mi tute ne scias. Oni diris ke du fianĉinoj mortis unu post la alia. Tiel mi scias ke mi estis fianĉita tri foje. Mi havas malprecizan memoron ke mia tria fianĉiĝo okazis en mia sepa jaro. Sed mi ne memoras ke mi estis informita pri ĝi. Kaj nun mi skribas pri mia edziĝo, pri kio mi havas la plej klaran memoron.
La legantoj jam scias ke ni estis tri fratoj. La plej aĝa inter ili estis jam edziĝinta. La dua estis du aŭ tri jarojn pli aĝa ol mi. La plejaĝuloj decidis fari tri edziĝojn samtempe. Tiu de la dua frato, de la juna filo de mia onklo, kaj la mian. Ne temis pri nia bonfarto, des malpli pri niaj deziroj. Temis nur pri la oportuneco kaj ekonomio de la plejaĝuloj.
Inter la hinduoj, la geedziĝo ne estas simpla afero. La gepatroj de la gefianĉoj ruiniĝas dum edziĝo, ili malŝparas sian monon, sian tempon. La pretigado komenciĝas antaŭ monatoj. Vestoj estas faritaj, ornamoj estas faritaj, buĝetoj por la vespermanĝoj estas preparitaj, oni konkurencas pri la diverseco de la pladoj. Virinoj, ĉu aŭ ne ili posedas bonan voĉon, kantadas ĝis la voĉo malglatiĝas, eĉ ĝis malsaniĝo, kaj maltrankviligas la najbarojn. Tiuj lastaj, siavice, kviete toleras la bruon, amasegon, restaĵojn de la festenoj, kaj la tutan aĉan malpurecon, ĉar ili scias ke venos la tempo en kiu ankaŭ ili kondutos sin sammaniere.
Kiel bone, pensis la plejaĝuloj, forfini la tutan ĝenon kaj ĉagrenon je unu fojo. Eĉ se malpli koste, la edziĝo povas esti farita pompe, ĉar se oni farus tri edziĝojn samtempe, oni povas elspezi monon libere kaj manmalferme. La patro kaj la onklo estis maljunuloj. Ni estis iliaj lastaj filoj. Tial ili eble volis ankaŭ ĝui tiun lastan plej bonan okazon de siaj vivoj. Pro tio, kaj aliaj tiaj konsideroj, oni decidis fari tiujn tri edziĝoj samtempe, kaj kiel mi jam diris, la preparoj komenciĝis plurajn monatojn antaŭe.
Nur tiuj ĉi preparoj avertis nin fratojn pri la venontaj edziĝoj. Mi ne kredas ke ĝi signifis ion al mi pli ol la okazo surmeti bonajn vestaĵojn, tamburado, ĉeval-rajdado dum la edziĝ-procesioj, riĉaj vespermanĝoj kaj stranga knabino kun kiu mi povas ludi. La karna deziro venis poste. Kiel ĝi venis -- mi ja povas rakonti tion, sed la leganto ne kurioziĝu tiel. Mi proponas vualigi mian honton per kurteno. Mi venos al la menciindaĵoj. Sed tiu ĉi afero rilatas ege fore al tiu centro kiun mi metis antaŭ mi dum tiu ĉi rakontado.
Ni fratoj ambaŭ estis prenitaj de Rajkot al Porbandar. Tie estis faritaj la ritoj de la ŝmirado de niaj tutaj korpoj per kurkuma pasto -- amuzaj detaloj, tamen apudmetindaj.
La patro estis Diwan, sed tamen servisto ja, kaj des pli ĉar li estis favorita de la reĝo, Thakore Saheb. Tiu lasta ne permesis lin foriri ĝis la fina momento. Kaj finfine li lasis la patron nur du tagojn antaŭ la edziĝo. Li tamen aranĝis specialajn diliĝencojn. Sed..! Sed la dioj pensis alie. Porbandar estas 120 mejlojn for de Rajkot, kvin-taga vojaĝo per bovĉaro. La patro faris la distancon en tri, sed la diliĝenco ŝancelis dum la tria stacio, kaj li estis grave vundita. Li alvenis mane kaj dorse bandaĝita. Kaj lia kaj nia intereso pri la venonta evento estis duon-detruita. Tamen, la ceremonioj ja estis kompletitaj. Kiel maltrafi la bonaŭgurajn datojn de la geedziĝo? Tamen, mi jam forgesis la malĝojon pri la vundoj de la patro dum la infanaj amuzaĵoj de la geedziĝo.
Mi ja amegis la gepatrojn, sed same amis la sensamajn pasiojn, ĉu ne? Ĉi tie, la sensamo ne temas nur pri la sensoj; ĝi signifas la tutan voluptan sperton. Mi ankoraŭ bezonis lerni ke ĉiuj feliĉo kaj plezuro devas esti oferitaj en sindonema servo al la gepatroj. Kaj do, kvazaŭ puno por mia deziro por sensaj plezuroj, okazis io, kio ĝis hodiaŭ ĝenas min.
Rezigno pri l'aĵoj sen rezigno pri l'deziroj,
Ne elteneblas malgraŭ milo da provoj
Kiam ajn mi kantas aŭ aŭdas tiun ĉi kanton de Nishkulanand, tiun ĉi amaran, aĉan eventon mi memoras kaj min hontigas.
La patro vizaĝis kuraĝe, malgraŭ siaj vundoj, kaj partoprenis plene en la geedziĝo. Eĉ hodiaŭ mi povas ekzakte memori la lokojn kie sidiĝis la patro kiel ni plenumis la diversajn devojn de la ceremonio. Mi eĉ ne sonĝis ke venos la tago kiam mi severe kritikos la patron pro mia edzigo dum la infanaĝo. Ĉio tiam ŝajnis tute taŭga kaj ŝatiga. Mi volis edziĝi, kaj ĉion kion faris la patro mi taksis ĝusta. Tial la detaloj de tiuj eventoj estas freŝaj en mia memoro.
Ni sidiĝis sur la edziĝ-podio, ĉirkaŭpiedis la sanktan fajron, metis la dolĉan Kansar-on en la buŝo de unu la alian, kaj ekde tiam la novedziĝintoj ekkunvivis. Ho, tiu unua nokto! Du naivaj infanoj tute nesciante ĵetis sin en la vivmaron. La edzino de mia frato jam antaŭinstruis min pri mia konduto dum la unua nokto. Mi ne scias kiu trejnis mian edzinon. Mi neniam demandis ŝin pri tio, nek emas nun fari tion. La leganto estu certa ke ni estis tro nervaj alfronti unu la alian. Ni certe estis tre sinĝenaj. Kiel mi parolu al ŝi, kaj kion mi diru? Kiel efikus la antaŭinstruadon? Sed ĉu antaŭlernigado vere necesus en tiuj ĉi aferoj? Mi kredas ke kie fortas la tuta kulturo (kiu inkluzivas la antaŭan naskiĝon) tie superfluas ĉia antaŭinstruado. Ni ekkonis unu la alian, kaj ekparolis libere kune. Ni estis la sama aĝo. Sed mi jam ekvestis min per la aŭtoritato de la edzo.