2. Infanaĝo

De Porbandar, la patro iĝis ano de la Korto Rajasthanik kaj iris al Rajkot. Tiam mi eble aĝis sepjara. Mi estis aniĝinta en la vilaĝa lernejo de Rajkot. Mi ja memoras bone tiujn tagojn. Mi eĉ memoras la nomojn kaj aliajn detalojn de la instruistoj kiuj min instruis. Same kiel en Porbandar, ankaŭ ĉi tie, preskaŭ nenio notindas pri miaj studoj. Mi apenaŭ estis eĉ mezkvalita lernejano. De tiu ĉi lernejo al la suburba lernejo, kaj de tie al la altlernejo. Mi jam atingis dek du jarojn. Mi ne memoras ke mi iam dum tiu ĉi periodo mensogis al miaj instruistoj. Nek memoras ke mi amikiĝis kun iu ĝis tiam. Mi estis tre sinĝena knabo. En la lernejo, mi okupiĝis nur pri mia laboro. Mi atingis la lernejon ĝuste kiam sonis la sonorilon, kaj kuris hejmen tuj post la fermo de la lernejo. Mi uzas la vorton "kuris" emfaze, ĉar mi ne ŝatis paroli kun iu ajn. Kaj jen la plua timo: se oni min mokus?

Okazis io notinda dum la ekzameno de la unua jaro mem ĉe la alt-lernejo. S-ro Giles, la eduka Inspektoro, venis por inspekti nin. Li donis kvin vortojn kiel literumada ekzercado. Unu el tiuj vortoj estis 'bolkruĉo'. Mi misliterumis ĝin. La instruisto signalis min per la pinto de sia boto. Sed kiel mi estu signalita? Estis preter mia kompreno ke la instruisto volas ke mi kopiu la literumon de la ardezo de mia najbaro. Mi efektive kredis ke la instruisto estis tie por malpermesi kopiadon. La rezulto estis ke ĉiuj knaboj, krom mi, literumis ĉiun vorton ĝuste. Nur mi restis stulta! La instruisto poste komprenigis al mi mian stultecon; sed tio havis nenian efikon sur mia menso. Mi neniam sukcesis lerni kopiadon de la najbara ardezo.

Tamen tiu afero tute ne malgrandigis mian estimon por la instruisto. Laŭnature mi estis blinda pri la neperfektaĵoj de miaj plejaĝuloj. Poste mi sciis pri aliaj mankoj de tiu ĉi instruisto, sed mia respekto por li restis la sama. Mi sciis ke oni devas obei la ordonojn de la plejaĝuloj; kaj ne pridemandi iliajn agojn.

Mi ĉiam memoras du aliajn eventojn de la sama periodo. Kutime mi malŝatis legi iujn librojn krom la lernejo-libroj. La ĉiutagaj lernitaĵoj devis esti parkerigitaj, netolereblis riproĉo, malĝustis trompi la instruistojn, tial mi plenumis la lecionojn. Sed la menso laciĝis, tial ofte la leciono restis malfirma en la menso. En tiaj cirkonstancoj kial mi dezirus legi plu? Sed min okulfrapis libro aĉetita de la patro. Ĝi titoliĝis Ŝravan Pitribhakti Natak (dramo pri la sindoneco de Ŝravan al siaj gepatroj). Mi legis ĝin per intensa intereso. Ĉirkaŭ la sama tempo venadis hejm-al-hejme homoj kun filmoj. Ĉe ili mi ankaŭ vidis tiun scenon pri Ŝravan, portanta per skarpoj aranĝitaj sur siaj ŝultroj, siajn gepatrojn dum pilgrimado. La libro kaj la bildo lasis profundan impreson sur mia menso. Mi arde deziris ke ankaŭ mi iĝu same kiel Ŝravan. La tortura lamento de la gepatroj pri la morto de Ŝravan ankoraŭ estas freŝa en mia memoro. La likvigan melodion mi eĉ lernis ludi je la koncertino. Mi ŝatus lerni la koncertinon, kaj la patro havigis al mi koncertinon.

Ĉirkaŭ la sama tempo, venis drama-trupo, kaj mi akiris permeson vidi dramon de ili. La dramo estis Hariŝĉandra. Mi simple ne tediĝis vidi tiun dramon. Mi deziris vidi ĝin plurfoje. Sed kiu permesus min iri tiom foje? Mensbilde mi ludis la dramon ripete. Mi sonĝis pri Hariŝĉandra. 'Kial ne ĉiuj estas veramaj, same kiel la reĝo Hariŝĉandra?' Jen la demando. Sekvi la veron kaj trapasi tiujn ĉiujn afliktojn kiujn suferis Hariŝĉandra estis la reala vero. Mi laŭlitere kredis la rakonton pri la suferoj de Hariŝĉandra. Pensante pri la rakonto kaj la dolorego de Hariŝĉandra, mi ofte ploris. Hodiaŭ mia komuna saĝo diras al mi ke Hariŝĉandra ne estas historia homo. Tamen eĉ hodiaŭ ambaŭ Hariŝĉandra kaj Ŝravana estas vivantaj por mi. Mi kredas ke se mi legus tiujn dramojn, eĉ hodiaŭ larmoj elfluos el miaj okuloj.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo