4. Edzeco [Noto 1]

En la tempo de mia edziĝo akireblis malgrandaj broŝuretoj kiuj kostis po pajso aŭ eĉ malpli -- mi ne memoras nun. Tiuj libretoj diskutis edziĝamon, monŝparemon, infanedziĝon, ktp. Kelkajn el ili mi renkontis kaj tralegis. Mi jam alkutimiĝis forgesi tion kion mi ne ŝatis kaj praktiki la ŝatitan. Mi legis, ke edzo havas devon praktiki unuedzinecon. Tiu konsilo ege plaĉis min. Mi iukaze ŝatis la veron, do neniel povis trompi la edzinon. Mi komprenis, ke oni ne havu rilatojn kun iu alia virino. Krome, en tia  juneco troviĝas malmulte da oportunoj rompi la veton pri unuedzineco.

Sed tiuj bonpensoj havis malbonan efikon. Se mi devus observi unuedzinecon, la edzino devas observi unuedzecon. Pro tiu penso mi iĝis ĵaluza edzo. De "devas observi" mi venis al "devigas observi". Kaj se mi devigus observi unuedzecon, mi devas zorge rimarki ŝin. Mi havas nenian kaŭzon suspekti la fidecon de la edzino. Sed kial la ĵaluzo serĉus kaŭzon? Mi ĉiam devis scii kien iras la edzino. Tial sen mia permeso ŝi tute ne povas iri ien ajn. Tiu ĉi iĝis radiko por dolorigaj kvereloj inter ni. Ne iri ien ajn sen la permeso ja estas speco de prizono. Sed Kasturbai ne povis toleri tian malliberecon. Kien ajn ŝi volis, ŝi ja iris sen mia permeso. Ju pli mi premis ŝin, des pli ŝi tutlibere sin kondutis, kaj des pli mi ĉagreniĝis. Pro tio la ĉeso de la kunparolado inter ni infanoj iĝis kutima afero. Mi taksas senkulpa la liberecon kion montris Kasturbai. Kial knabino kiu tute ne havas kulpon povus toleri premon pri vizito al la templo aŭ al siaj amikinoj? Se mi alpremas ŝin, kial ŝi ne rajtas alpremi min? Nur nun mi komprenas ĉion ĉi. Tiam mi devis pruvi mian edzecon.

Sed la leganto ne pensu ke tiu nia hejmvivo estis tute sendolĉa. Mia krueleco fontis el la amo. Mi volis fari idealan virinon el la edzino. Mi volis ke ŝi estu pura, restu pura, lernu tion kion mi lernas, legu tion kion mi legas, kaj ke nia vivoj estu kunplektitaj.

Ĉu aŭ ne Kasturbai havis tiun ĉi senton, mi ne scias. Ŝi estis analfabeta. Ŝi estis laŭnature honesta, sendependa, laborema, kaj iukaze kun mi, neparolema. Ŝi ne malfeliĉis pri sia nescio. Dum la infaneco, ŝi neniam sciigis al mi la senton, ke estus bone se ankaŭ ŝi studadus same kiel mi. Pro tio mi kredas ke mia sento estis unuflanka. Mia sensama vivo dependas de nur unu virino, kaj mi volis reciprokecon. Eĉ tie kie la amo estas unuflanka, plejparte ne troviĝas la malfeliĉo. Mi devas diri ke mi   estis sensamege allogita de la edzino. Eĉ ĉe la lernejo mi ofte pensis pri ŝi. Jen la noktiĝo, kaj jen nia renkontiĝo, mi revadis. Netolereblis la foriĝo. Per mia sensenca babilaĉo, mi tenis ŝin veka. Mi kredas ke se mi ne posedis devosenton kune kun tiu sensameco, mi malsaniĝintus kaj eĉ mortus, aŭ vivus kiel pezulon sur la tero. 'Ekde morgaŭ oni devas droni sin en la ĉiutagaj devoj, oni ne trompu iun ajn' -- tiaj pensoj savis min de multaj malfacilaĵoj.

Mi jam skribis ke Kasturbai estis analfabeta. Mi ege ŝatis instrui ŝin. Sed kiel permesus la lernigadon la volupto? Unue mi devigis min lernigi ŝin. Kaj eĉ tio povus esti farita nur dum la nokta soleco. Kiam ĉeestis la plejaĝuloj, oni eĉ ne povis ekrigadi la edzinon. Kiel do kunparoli? En tiu tempo troviĝis en Kathiawad la senutila kaj barbara kutimo de la vualado de virinoj; eĉ hodiaŭ ĝi estas disvastigata. Pro tio la cirkonstancoj ne favoris mian lernigadon. Krome, mi devas konfesi ke en mia vivo, ĉiuj miaj provoj pri instruado, preskaŭ senefikis. Kiam mi vekiĝis de la sensama sonĝo, mi jam ensaltis en la ĉiutagan rutinan vivon. Tial mi ne kapablis doni multe da tempo. Lernigado per instruisto ankaŭ montriĝis senefika. Jen la kialoj ke hodiaŭ Kasturbai apenaŭ kapablas skribi leteron, kaj legi simplan guĝaratan. Mi kredas, ke se mia amo ne estus malpurigita de la sensamo, hodiaŭ ŝi estus klera virino. Mi venkus ŝian malemon studi, ĉar mi scias ke nenio neeblas por la pura amo.

Mi jam diris unu kialon kiel mi povis savi min malgraŭ mia sensama vivo kun la edzino. Jen alia kialo. Post miloj da spertoj mi atingis la konkludon ke tiu kies celo estas vera, tiun la dio mem savas. Se la hindua socio enhavas malutilan kutimon kiel infanedziĝon, ĝi ankaŭ enhavas kutimon kiu donas iom da libereco. La gepatroj ne permesas al la infangeedzoj resti kune tre longe. La infanedzino elspezas pli ol duonon de sia tempo ĉe siaj gepatroj. Tio okazis ankaŭ ĉe ni; tio signifas ke ekde la 13a jaro ĝis la 18a, sume ni ne restis pli ol 3 jarojn kune. Post 6-8 monatoj da kunvivado, la gepatroj vokadis. Tiam ege ĝenis tiu voko, sed ĝuste pro tio ni ambaŭ saviĝis. Plue, en mia 18a jaro, mi iris fremdlanden, pro kio okazis saniga disiĝo. Eĉ post mia reveno ni eble restis nur 6 monatojn kune, ĉar mi veturadis inter Rajkot kaj Mumbai. En tiu tempo venis la voko de Sud-Afriko. Kaj je tiu tempo mi jam konsciiĝis.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo