5. Ĉe la Altlernejo

Mi jam skribis ke dum la tempo de mia edziĝo, mi studis ĉe la altlernejo. Tiam ni tri fratoj studis en la sama lernejo. La plej aĝa studis en la supera klaso kaj la frato kiu estis edziĝinta samtempe kiel mi studis en la posta klaso de la mia. La rezulto de la edziĝo estis ke ni du fratoj perdis unu jaron. Por mia frato la rezulto estis eĉ pli malbone. Post la edziĝo li simple ne povis studi plu. Nur la dio scias kiom da junuloj devas suferi tiajn malbonajn efikojn de la edziĝo! Nur en la hindua socio povas oni studadi kaj edziĝi samtempe.

Mia studado daŭris. Ĉe la altlernejo, mi ne estis taksata inter la malinteligentuloj. Mi ĉiam sukcesis kapti la korojn de la instruistoj. Ĉiujare atestiloj estis senditaj de la lernejo al la gepatroj pri la progreso kaj konduto de la lernanto. En tiuj neniam troviĝis noto pri ia malbono en mia konduto aŭ studado. Post la dua klaso mi gajnis premiojn, kaj en la kvina kaj sesa klasoj, mi eĉ gajnis stipendion de respektive kvar kaj dek rupioj ĉiumonate. En tiu ĉi afero pli grave rolis la sorto ol mia inteligento. Tiuj ĉi stipendioj ne estis por ĉiuj, sed nur por la plej bona lernanto el la regiono Saŭrath. En klaso de 40-50 lernantoj, kiom da povus esti el Saŭrath en tiu tempo?

Mi mem kredas ke mi neniam fieris pri mia inteligento. Je la gajno de premio aŭ stipendio mi miris. Sed pri mia konduto mi ege zorgis. Se la konduto iel makuliĝis, mi eĉ ploris. Se pro io farita de mi, la instruistoj devis riproĉi min, aŭ se la instruistoj pensis ke mi devas esti riproĉata, tio iĝis tute netolerebla por mi. Mi memoras ke foje mi estis punbatita. Mi ne sentis doloron pro la batado, sed pro la fakto ke oni konsideris min puninda. Mi multe ploris. Tio okazis en mia unua aŭ dua klaso. Alia okazaĵo apartenas al mia sepa klaso. Tiam estris la lernejo Dorabji [dorabĝi] Edulji [edulĝi] Gimi. Li amis la lernantojn ĉar li igis nin sekvi la regulojn, ĝuste plenumis kaj plenumigis taskojn, kaj instruis nin bonege. Por la lernantoj de la altaj klasoj, li faris deviga la ekzercadon kaj kriketon. Mi ne ŝatis ilin. Antaŭ ili iĝis devigaj mi ja neniam ludis kriketon aŭ futbalon, nek ekzercadis. Kvankam, mi ne konsciis tion, tamen, mia sinĝeneco estis la nura kialo. Nun mi vidas ke tia malŝato estis mia eraro. Tiam mi malĝuste kredis ke la eduko havas nenian rilaton kun ekzercado. Poste mi komprenis ke en la edukado, ekzercado, t.e., la fizika eduko, devas havi la saman gravecon kiel la mensan edukon.

Tamen, mi devas diri ke mi ne difektiĝis pro la neekzercado. La kialo estas ke mi legis en libroj la konsilon ke oni devas marŝi en malfermaj spacoj. Tiun konsilon mi ŝatis. Tial ekde la tempo de mia altlernejo mem, kaj ĝis nun, mi alkutimiĝis al la piedpromenado. Eĉ la vagado estas ekzercado ĉu ne, kaj pro tio bone malmoliĝis la korpo.

La dua kialo por la malŝato estas ke mi ege volis servi la patron. Tuj post ni liberiĝis de la lernejo, mi rekte iris hejmen, kaj tie, ekservis la patron. La deviga ekzercado iĝis obstaklo al tiu servo. Mi petis ke mi estu liberigita de ekzercado pro la patra servo. Sed kial s-ro Gimi liberigu min? Iusabate, mi devis iri por la ekzercado vespere je la kvara. Mi ne posedis horloĝon. Nuboj kovris la ĉielon, kaj mi do ne povis diveni la horon. Mi estis trompita de la nuboj. Kiam mi venis por la ekzercado, ĉiuj estis jam foririntaj. Dum la posta tago, kiam S-ro Gimi vidis la registron mi ne estis en tiu listo. Oni demandis la kialon de mi. Mi respondis ĝustvere. Li ne konsideris ĝin vera kaj monpunis min. Mi devis pagi unu aŭ du ana-oj (mi ne nun memoras la ĝustan sumon). Mi estis mensoganto! Tio ege ĉagrenis min. Kiel pruvi ke mi ne estas mensoganto? Mi ne trovis vojon. Mi silentiĝis. Ploris. Mi komprenis ke tiu kiu diras la veron, kaj faras la ĝustan laboron, tamen ne restu senkonscia. Dum mia lernanta vivo, tio estis la unua kaj lasta okazo de tia eraro. Mi nebule memoras ke mi finfine povis liberigi de tiu monpuno.

Tamen, finfine mi sukcesis min liberigi de la ekzercado. La patro skribis leteron al la lernejestro dirante ke post la lernejaj horoj, li volis uzi min por sia servado. Tial mi liberiĝis.

Anstataŭ ekzercado, mi promenadis, tial mi eble ni suferis la konsekvencojn de mia malemo ekzercadi. Sed en alia kampo, pro eraro, mi ja suferas la konsekvencojn, eĉ ĝis hodiaŭ. Mi ne scias kiel mi erare konkludis ke ne bezonas belan manskribon. Kaj mi kredis tiel eĉ ĝis mi iris fremdlanden. Poste, kaj precipe en Sud Afriko, kiam ĉe advokatoj, kaj ĉe junuloj kiuj naskiĝis en Sud Afriko, kaj estis edukitaj tie, mi vidis perle perfektajn literojn, mi hontis kaj pentis. Mi spertis ke aĉa manskribo devas esti konsiderata kiel pruvo de nekompletita eduko. Poste mi provis plibonigi la manskirbon, sed kiel ligi kolon al jam bakita poto? Tion kion mi neglektis, mi ĝis hodiaŭ ne povis fari. Ĉiu junulo kaj gejunulo lernu de mia ekzemplo, kaj komprenu ke belan manskribon estas necesa parto de la eduko. Por lerni bonan manskribon, necesas lerni la desegnon. Mi eĉ opinias ke geknaboj devas lerni desegnadon antaŭe. Same kiel infano vidas birdojn, aĵojn, ktp, kaj memoras ilin, kaj facile rekonas ilin, same, oni ankaŭ lernu rekoni alfabetojn, kaj kiam oni jam lernas la desegnadon, kaj desegnas bildojn ktp, nur tiam oni lernu kiel skribi literojn. Jen literoj presite belaj.

Priskribindas du alia okazaĵoj de tiu tempo de studado. Instruisto proponis ke mi regajnu la studjaron kiun mi perdis pro la edziĝo. Tiutempe laborema lernanto estis permesita fari tion. Pro tio mi restis ses monatoj en la tria klaso, kaj post la ekzamenoj antaŭ la somera ferio mi aniĝis la kvara klaso. Ekde tiu klaso, iom da instruado estis farita en la angla. Mi komprenadis nenion. Ankaŭ la geometrio komencis de la kvara klaso. Mi jam estis malforta en tio, kaj do tute ne komprenis ĝin. La instruisto pri geometrio instruis nin sufiĉe bone, sed mi simple ne povis kompreni ion ajn. Ofte mi senesperiĝis. Fojfoje mi pensis ke mi lasu la ideon fari du klasojn en unu jaro, kaj revenu al la tria klaso. Sed mi perdus la vizaĝon se mi farus tion, kaj ankaŭ tiu instruisto perdus la vizaĝon kiu fidis pri mia laboremo kaj proponis ke mi estu metita en supera klaso. Timante pri tio, mi forlasis la ideon reveni suben. Klopodante kiam mi atingis la dek trian propozicion de Eŭklido, mi subite mi konstatis ke la geometrio efektive estas la plej simpla afero. Tie kie oni devas uzi la rezonon rekte kaj simple, kio malfacilas tie? Post tio la geometrio ĉiam restis simpla kaj interesoplena afero por mi.

Kontraste al la geometrio, la sanskrita ĝenis min plie. Nenio en la geometrio devis esti parkerigita, sed laŭ mi ĉio en la sanskrita devis esti parkerigita. Ankaŭ la sanskritan ni komencis en la kvara klaso. Mi estis venkita en la sesa klaso. La sanskrita instruisto estis ege severa homo. Li volis instrui multon al la lernantoj. Troviĝis ia konkurenco inter la sanskrita klaso kaj la persa klaso. La mulao kiu instruis la persan estis afabla homo. La lernantoj sentis ke la persa ege facilas, kaj la persa instruisto estas bonanima homo. Li kontentiĝis pri tiom kiom la lernantoj laboris. Ankaŭ min tentis la babilo pri facileco, kaj iutage mi iris en la persan klason. La sanskrita instruisto doloriĝis. Li vokis min kaj diris, "komprenu ja kies filon vi estas. Ĉu vi ne lernos do la lingvon de via religio? Diru al mi viajn malfacilaĵojn. Mi ja volis instrui al ĉiuj lernantoj bonan sanskritan. Poste vi gustumos ĝugutojn en tiu lingvo. Vi ne devas malvenki tiel. Venu denove al mia klaso." Mi hontis. Mi ne povis nei la amon de la instruisto. Hodiaŭ mia animo ŝuldas multon al s-ro Kriŝnaŝankar Pandja. Ĉar se mi ne lernis eĉ tiom da sanskrita kiom mi lernis, mi ne ĝuus tiom da spirita literaturo en la sanskrita kiom mi ja hodiaŭ ĝuas. Mi fakte bedaŭras ke mi ne lernis pli da sanskrita. Ĉar poste mi komprenis ke neniu knabo hindua devas resti sen bona lernado de la sanskrita.

Nun mi kredas ke en la altlerneja studprogramo barata, krom la gepatra lingvo, la nacia lingvo -- la hindia, la sanskrita, la persa, la araba, kaj la angla devas havi lokon. Neniu timu pri tiu ĉi nombro da lingvoj. Se la lingvoj estas instruitaj laŭmetode, kaj se ni ne estas ŝarĝita per la tasko lerni kaj pripensi ĉion en la angla, tiam tiu supera lingvo-listo ne nur ne estus pezaĵo, sed efektive estus ĝuinda afero. Kaj homo kiu lernas unu lingvon science, trovos la lernadon de la dua facila. Efektive la hindia, guĝarata, kaj sanskrita povas esti konsiderata unu lingvo. Same konsideru la persan kaj araban la sama. Kvankam la persa similas al la sanskrita, kaj la araba parencas al la hebrea, tamen ambaŭ evoluis post la kresko de Islamo, tial ambaŭ estas intime parencaj. Mi ne taksis la urduan kiel apartan lingvon, ĉar ĝia gramatiko samas al la hindia. Kaj ĝiaj vortoj ja estas persaj kaj arabaj. Altnivela scio de la urdua necesigas la scion de la araban kaj la persan, kaj por la altnivela scio de la guĝarata, hindia, bengala, maratha, nepras la scio de la sanskrita.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo