6. Tragedio - I
Mi jam menciis ke en la altlernejo mi havis nur kelke da fidindaj amikoj. Oni povas diri ke mi havis du tiajn amikojn je malsamaj tempoj. Unu el tiuj ne rilatis longe al mi, kvankam mi ne forlasis tiun amikon. Mi amikiĝis al la dua, tial la unua lasis min. Tiu dua amikiĝo estas unu el la tragedioj de mia vivo. Tiu amikeco daŭris multajn jarojn. Mia celo en tiu amikiĝo estis tiu de plibonigo. Tiu amiko unue amikigis mian duan fraton. Li estis en la klaso de la frato. Mi rimarkis ke li havas multajn mankojn. Sed mi kredis lin fidinda. Miaj patrino, plej aĝa frato, kaj edzino -- ĉiuj trovis tiun ĉi amikecon amara. Kial mi, aroganta edzo, aŭskultus la edzinan averton? Mi tute ne povis malobei la ordonojn de la patrino. Mi ĉiam obeis la grandan fraton. Sed mi pacigis ilin per jenaj vortoj: "Tiujn mankojn en mia amiko, mi jam rimarkis. Vi tute ne konas liajn bonkvalitojn. Li ne tiros min al la malĝusta vojo, ĉar miaj rialtoj kun li temas pri lia plibonigo. Mi kredas ke se li pliboniĝus, li estos ege bona homo. Mi volas ke en tiu ĉi afero vi restu sentimaj." Mi ne kredas ke tiuj miaj vortoj ilin ĝojigis, sed ili prifidis min kaj lasis min sekvi mian vojon.
Poste mi povis konstati ke mia elekto ne estis ĝusta. Eĉ pro la plibonigo, homo ne devus eniri profundajn akvojn. Oni ne povas amikigi tiun kiun oni volas plibonigi. Amikeco konsistas el advajt-eco -- malduismo. Nur malofte troviĝas tia amikeco. Amikeco taŭgas inter samkvalituloj. Amikoj tute ne povas resti sen influi unu la alian. Tial ekzistas en amikeco ege malmultaj oportunoj por plibonigo. Mi opinias ke intima amikeco malbonas, ĉar homo facile adoptas kutimaĉojn. Necesas peno por akiri bonkvalitojn. Tiu kiu volas amikigi la animon, la dion, devas resti sola, aŭ amikigi la tutan mondon. Ĉu la supera opinio indas aŭ malindas, mia provo pri denseca amikeco restis senfrukta.
En la tempo en kiu mi ekkontaktis tiun amikon, furoris en Rajkot "la pliboniga vojo". Tiu ĉi amiko informis min ke multaj hinduaj instruistoj kaŝe manĝas viandon kaj trinkas alkoholaĵon. Li ankaŭ nomis aliajn famajn familiojn de Rajkot. Ankaŭ cititaj estis la nomoj de kelkaj lernantoj de la altlernejo. Mi miris kaj bedaŭris. Kiam mi demandis pri la kialo, al mi estis donita jena argumento: "Ni ne manĝas viandon; tial ni estas malforta popolo. La Britoj regas nin ĝuste pro la fakto ke ili estas viandmanĝantoj. Vi jam scias kiom forta mi estas, kaj kiel mi povas kuri. Ankaŭ tio estas pro mia viandmanĝado. La viandmanĝanto ne vundiĝas, kaj tuj resaniĝas se tio eventuale okazas. Niaj instruistoj manĝas viandon, tiom da famaj homoj manĝas ĝin -- ĉu do senpripense? Ankaŭ vi devas manĝi viandon. Manĝu kaj vidu kiom vi fortiĝos."
Tiuj ĉi argumentoj ne estis donitaj en unu tago. Per diversaj ekzemplo-ornamoj, la argumentoj estis prezentitaj plurfoje. Mia dua frato jam detruiĝis. Li aplikis tiujn argumentojn. Kompare al la frato kaj al tiu ĉi amiko, mi ja estis maldika homo. Iliaj korpoj pli hardiĝis. Ili estas multe pli fortaj ol mi. Ili estas kuraĝoplenaj. La fizika povo de tiu ĉi amiko mirigis min. Li povis kuri laŭplaĉe. Lia rapideco bonegis. Li povis salti longege kaj altege. Li povis bone toleri batojn kaj vundojn. Fojfoje li demonstris antaŭ mi tiun ĉi sian povon. Homo ja miras, vidante tiun povon kiun li mem ne posedas. Ankaŭ mi miris. El la miro venis la deziro. Mia povo kuri kaj salti estis preskaŭ nenio. Kiel bone, se ankaŭ mi estus forta same kiel tiu ĉi amiko!
Krom tio ĉi, mi estas ege timema. Hantis min timoj pri ŝtelistoj, fantomoj, kaj serpentoj. Ĝenegis min tiuj ĉi timoj. Mi ne kuraĝis iri sola ien ajn dumnokte. Mi tute ne iris ien ajn en la malhelo. Senlampe, mi preskaŭ ne kapablis dormi. Jen aperos fantomo, de tie ĉi ŝtelisto, kaj de ie tie serpento! Tial la lampo necesis. Kaj kiel paroli pri tiuj ĉi timoj al la apude dormanta -- kaj nun iom pli matura -- edzino? Mi jam konstatis ke ŝi estis pli kuraĝa ol mi, kaj mi hontis pro tio. Ŝi tute ne timis serpentojn ktp. Ŝi tutsola iris en la malhelo. Mia amiko sciis tiujn miajn malfortaĵojn. Li diradis al mi ke li povas kapti eĉ vivantajn serpentojn per sia mano. Li neniam timis pro ŝtelisto. Kaj simple ne kredas je fantomoj. Li konvinkis min ke ĉiuj tiuj ĉi estas la efiko de viandmanĝado.
Dum tiu tempo oni kantas en la lernejoj jenajn versojn de la poeto Narmad:
Regas la angloj, subpremiĝas landanoj
Subpremiĝas landanoj , jen la korpoj malsamaj
Kvin ulnojn altas la unuaj, kaj ĉiu egalas kvin centojn.
Ĉio ĉi havis plenan efikon sur mia menso. Mi malglaciiĝis. Mi ekkredis ke viandmanĝado estas bona afero. Per tio mi iĝos forta kaj kuraĝa. Se la tuta lando manĝus viandon, la Britoj povus esti venkitaj.
La tago pro mia ekviandmanĝado estis decidita.
Ne ĉiu leganto povus kompreni la signifon de tiu ĉi decido -- tiu ĉi komenco. La gandhia familio apartenas al la viŝnua tradicio. La gepatroj estis konsiderataj tre striktaj viŝnuanoj. Ili oftis al la viŝnua templo. Kelkajn templojn oni eĉ konsideris familiaj. Krome fortas en Gujaratlando la religio Ĝainismo. Ĝia efiko videblas ĉie, en ĉiu sfero. Tial nenie en Barato aŭ en la tuta mondo oni trovas tian fortan kontraŭon al viandmanĝado kiel en Gujaratlando kaj en la viŝnuanoj kaj la ŝravakanoj -- t. e., la ĝainoj. Tiu ĉi estas mia kulturo.
Mi adoris la gepatrojn. Mi kredis ke se ili priscius pri mia viandmanĝado, tutcerte ili tuj mortos. Nekonscie mi ja estis servanto de la vero. Mi ne povas diri ke tiam mi ne sciis ke viandmanĝi estus perfidi la gepatrojn.
En tiaj cirkonstancoj mia decido viandmanĝi estis por mi ege grava.
Sed mi ja devis fari plibonigon, ĉu ne? La viandmanĝado ne temis pri ŝato. Mi ne komencis viandmanĝi kredante ke ĝi estas gustuma. Mia plano estis iĝi forta kaj kuraĝa, igi aliajn tiel, kaj tiam venki la Britojn kaj liberigi Baraton. Ĝis tiam mi ne priaŭdis la vorton Svaraĝ. En tiu entuziasmo por la plibonigo mi perdis la konscion.