18. Singardemo -- Mia Ŝildo
En la vegetara klubo mi ja estis elektita al la komitato, kaj mi jes ĉeestis ĉiun kunsidon, sed la lango tute ne moviĝis por paroli pri io ajn. D-ro Oldfield diradis al mi, "Vi ja parolas multon kun mi, sed tute ne malfermas la buŝon en la komitataj kunsidoj. Vi devus esti nomata 'vir-abelo'." Mi ja komprenis la ŝercon. La abeloj ĉiam laboremas, sed la vir-abelo sufiĉe bone manĝadas, kaj tute ne laboras. Estis tre strange, ke kvankam ĉiuj aliaj esprimis siajn opiniojn en la komitataj kunsidoj, tamen mi restis tute muta. Ne gravus, se mi ne emus paroli, sed kion diri? Mi trovis, ke ĉiu membro estis pli scioplena ol mi. Krome, se mi sentis neceson paroli pri iu temo, kaj kuraĝigis ekparoli, la temo ŝanĝiĝis.
Tio ĉi daŭris jam longe. Intertempe leviĝis granda temo en la komitato. Ne partopreni en tio ŝajnis al mi maljusta. Voĉdoni mute estus, mi pensis, malvira. La kunsidestro estis s-ro Hills [hilz], la posedanto de Thames Iron Works [temz ajren ŭerkz]. Li estis strikta moralisto. Oni povas diri, ke la klubo funkciis danke al lia financa subteno. Multaj membroj ja brilis pro lia apogo. Ĉeestis tiun ĉi komitaton ankaŭ d-ro Ellinson [elinsn]. Tiutempe furoris movado por la koncipoprevento. D-ro Allinson apogis tiujn metodojn, kaj propogandis pri tio inter la laboristoj. S-ro Hills trovis tiujn ĉi metodojn moralodetruigaj. Laŭ li, vegetarana klubo ne celas plibonigi nur la dieton, sed ankaŭ la moralon. Tial li pensis, ke homoj kiel s-ro Allinson, kiu havis sociomalbonigajn ideojn, ne devus havi lokon en la klubo. Tial venis la propono forigi s-ron Allinson el la komitato. Mi interesiĝis pri la afero. Mi trovis teruraj la pensojn de d-ro Allinson rilate al la koncipoprevento. Mi konsideris la kontraŭon de s-ro Hills pure morala. Mi respektis lin multe. Mi ankaŭ respektis lian malavarecon. Sed mi vidis nejustecon en la propono forigi homon el vegetarana klubo pro pure moralaj konsideroj. Mi pensis, ke en vegetarana klubo, la pensoj de s-ro Hills pri la rilatoj inter viroj kaj virinoj estis lia propra afero. Ili neniel rilatis al la principoj de la klubo. La klubo nur celis disvastigi vegetarismon; ne aliajn principojn. Tial mi pensis, ke eĉ tiu kiu malrespektis aliajn principojn povis havi lokon en la vegetarana klubo.
Aliaj membroj en la komitato ankaŭ havis la saman penson. Sed mi entuziasmiĝis esprimi mian propran opinion. Kiel do esprimi ĝin iĝis granda demando. Mi ne kuraĝis paroli, tial mi decidis skribi miajn pensojn kaj submeti ilin tiel al la kunsidestro. Mi kunportis mian eseeton. Mi eĉ ne kuraĝis ĝin laŭtlegi. La kunsidestro petis iun laŭtlegi ĝin. La partio de d-ro Oldfield malvenkis. Tiel, en tiu ĉi mia unua batalo, mi estis en la malvenkita flanko. Sed ĉar mi estis konvinkita, ke tio estas la ĝusta flanko, mi restis tute ĝoja. Mi malklare memoras, ke post tio mi demisiis de la komitato.
Mia singardemo restis kun mi ĝis la fino en Britujo. Eĉ se mi iris por renkonti iun, se troviĝis grupo da kvin-sep homoj, mi tuj mutiĝis.
Ni foje vizitis Ventnor-on. Ankaŭ Mazmudar kunestis. Ni loĝis ĉe vegeterana hejmo tie. La aŭtoro de La etiko de dieto ankaŭ loĝis en tiu ĉi havenurbo. Ni renkontis lin. Oni organizis kunsidon por propagandi vegetarismon. Ni ambaŭ estis invititaj paroli tie. Ni ambaŭ akceptis la inviton. Mi jam eltrovis, ke oni akceptus laŭtlegon de eseo. Mi vidis, ke por esprimi sin koncize kaj temlime, multaj homoj laŭtegadis skribaĵojn. Mi verkis mian paroladon. Mi ne kuraĝis paroladi. Kiam mi stariĝis, mi ne kapablis legadi. La okuloj malheliĝis kaj ektremis la manoj kaj piedoj. Mia parolado estis apenaŭ unupaĝa. Mazmudar laŭtlegis ĝin. La parolado de Mazmudar okazis bone. La aŭskultintoj bonvenigis lian paroladon per aplaŭdoj. Mi estis sinĝena, kaj malfeliĉis pro mia nekapablo.
Mia lasta provo en Britujo pri publika parolado okazis dum mia foriro de tiu lando. Antaŭ mia foriro de Britujo, mi invitis miajn vegeteranajn amikojn al la restoracio Hoburn por kunmanĝado. Mi pensis, ke oni kompreneble akirus vegetaran manĝadon en vegetara restoracio, sed estus bone enkonduki vegetarismon en restoracio kiu preparas viandmanĝaĵojn. Pensante tiel, mi faris specialajn aranĝojn kun la administranto de la restoracio. Tiu ĉi nova eksperimento ege plaĉis al la vegeteranoj. Sed por mi tio ja fiaskis. Manĝado ja estas por ĝuado, tamen en Okcidento, ĝi evoluiĝis en arton. Por la evento okazas speciala ornamaĵo kaj almontraĵoj. Muziko estas ludata kaj paroladoj fartaj. Eĉ ĉi tiu malgranda manĝado enhavis tiun ĉi pompon. La horo alvenis de mia parolado. Mi stariĝis. Mi preparis mian paroladon post longa pensado. Mi verkis nur kelkajn frazojn, sed ne sukcesis paŝi preter la unua frazo. Legante pri Addison, mi legis pri lia singardemo. Onidire, sian unuan paroladon en la brita parlamento li komencis per 'mi konceptas, ke', 'mi konceptas, ke', 'mi konceptas, ke,' kaj ne progresis plu. Nu, en la angla, 'koncepti' ankaŭ signifas 'koncipiĝi'. Tial, kiam Addison ne progresis plu, ŝercemulo en la parlamento deklaris, 'Tiu ĉi sinjoro jam konceptiĝis trifoje, sed naskis nenion!' Mi jam antaŭpensis tiun ĉi rakonteton, kaj intencis prelegeti amuze. Tial mi komencis mian prelegon per tiu ĉi rakonteto, sed la veturilo enŝlimiĝis tie. Ĉion kion mi planis diri, mi tute forgesis, kaj en la provo fari amuzan kaj denssignifan prelegon, mi mem iĝis ridobjekto. Finfine, 'Sinjoroj vi akceptis mian inviton, pro tio mi ŝuldas al vi,' -- dirante tion, mi devis sidiĝi!
Mi povas diri, ke mi povis forigi tiun ĉi singardemon nur post kiam mi alvenis en Sud-Afriko. Ke ĝi estis absolute forigita, oni ne povas diri tion eĉ hodiaŭ. Mi devas pensi antaŭ ol ke mi parolu. Mi hezitas paroli al novaj grupoj. Se eblas eviti paroladon, mi tutcerte evitas ĝin. Kaj eĉ hodiaŭ ne estas, ke mi povas sidiĝi inter amikoj kaj facile babili, aŭ eĉ emi paroli. Pro tiu ĉi mia singardemo, okazis ja fiaskoj, sed mi ne malgajnis ion ajn; male, mi nun vidas, ke mi ja profitis pro tio. La hezito ne paroli unue estis doloriga por mi, nun ĝi iĝas komfortiga. Unu granda bono estis, ke mi lernis uzi vortojn ŝpareme. Mi jam alkutimiĝis regi miajn pensojn. Mi povas doni la atestilon al mi mem, ke sen antaŭpensado apenaŭ vorto eliras aŭ de mia buŝo aŭ de mia plumo. Mi ne memoras, ke mi devis bedaŭri ion ajn kion mi prelegis aŭ skribis. Mi eskapis multajn malfacilaĵojn, kaj mi gajnis pro ŝparado multe da tempo.
Sperto ankaŭ instruis min, ke konsilindas la silento al ĉiu adoranto de la vero. Vole-nevole, homoj troigas aferojn, aŭ kaŝas aŭ alimaniere esprimas dirindaĵojn. Por eviti tiajn ĉi malfacilaĵojn, nepras esti malmultparolanto. Tiu kiu malmulte parolas, sen antaŭpripensado ne tion farus; ĉiun sian vorton li pesus. Ofte homoj insistemas paroli. "Ankaŭ mi volas paroli", kiu kunsidestro ne ricevis tian ĉi noteton? Kaj poste ne sufiĉus la tempo donita al li. Li postulas pli da tempo por paroli, kaj finfine pli parolas eĉ sen la permeso. Malofte okazas, ke la mondo profitas pro la parolado de tiuj ĉi homoj. Sed klare videblas la perdo de tiom da tempo. Tial, kvankam mi komence doloriĝis pro mia singardemo, tamen, memorante tion hodiaŭ, mi ĝojas. Tiu ĉi singardemo estis mia ŝildo. Pro tio mi maturiĝis. Mi gajnis ĝian helpon en mia adoro de la vero.