12. Ekster la Kasto
Prenante la permeson kaj la benojn de la patrino, kaj lasante kelkmonatan infanon en brakoj de la edzino, mi entuziasme atingis Mumbajon. Mi ja atingis ĝin, sed tie amikoj informis la fraton, ke en Junio kaj Julio okazas ŝtormegoj en la Hinda Oceano, kaj ĉar tiu ĉi estas mia unua marvojaĝo, mi devos ekvojaĝi post la festo Divali, t. e., en Novembro. Iu eĉ raportis pri la drono de ŝipo en ŝtormo. Timis pro tio la frato. Li rifuzis lasi min vojaĝi pro la risko, kaj lasante min ĉe la hejmo de sia amiko, li mem revenis al Raĝkot por ĉeesti sian laborejon. Li lasis monon ĉe bofrato kaj petis amikojn prizorgi min.
Iĝis malfacile plenigi la tagojn en Mumbajo. Mi nur revis pri Anglujo.
Dume okazis agito en la kasto. Oni kunsidigis la kastanojn. Neniu el la kasto Modh Bania ĝis nun iris al Anglujo. Kaj mi iras, do, oni devas postuli klarigon de mi. Mi estis ordonita ĉeesti la panĉajat, la loka kortumo. Mi iris. Mi ne scias de kie mi subite akiris la kuraĝon. Pri la ĉeesto mi sentis nek heziton, nek timon. Plue, la estro de la kasto ankaŭ estis fora parenco. La patro rilatis bone al li. Li diris al mi:
La kasto kredas, ke tiu ĉi via plano iri al Anglujo ne estas bona. Nia religio malpermesas nin transiri la maron, krome oni aŭdas, ke oni ne povas sekurigi tie la darmon. Oni devas tie manĝdrinki kun la blankaj sinjoroj."
Mi respondis, "Mi kredas, ke ne troviĝas eĉ iomete da maldarmo en la iro al Anglujo. Mi finfine nur volas studadi tie. Krome, ĉar mi jam votis je la patrino resti for de tiuj aferoj pri kiuj vi timas, mi sukcesos eviti tiujn."
La estro diris: "Sed ni diras al vi, ke oni ne povas sekurigi la darmon tie. Vi ja scias kia estis mia rilato al via patro. Vi devas fari tion kion mi diras."
Mi respondis: "Mi scias pri tiu rilato. Vi estas sama kiel la patro. Sed en tiu ĉi afero mi ne povas vin helpi. Mi ne povas ŝanĝi mian decidon iri al Anglujo. Tiuj kleraj bramanoj kiuj estis la amikoj kaj konsilantoj de la patro kredas, ke mi ne kulpos pri io ajn se mi iros al Anglujo. Mi jam akiris la permeson de la patrino kaj de la frato."
"Sed ĉu vi ne obeos la ordonon de la kasto?"
"Mi estas senpova. Mi kredas, ke la kasto ne rajtas trudi sin en tiu ĉi afero."
La estro koleris je tiu ĉi respondo. Li sakris. Mi restis senmova. La estro ordonis:
"Tiu ĉi knabo estas ekde hodiaŭ ekster la kasto. Tiu kiu helpos lin, aŭ adiaŭos lin, devos aperi antaŭ la kortumo kaj devos pagi monpunon de unu rupio kaj 25 pajsoj."
Tiu ĉi decido havis nenian efikon sur mi. Mi adiaŭis la estron. Mi devis nun pensi pri la efiko de tiu ĉi decido sur la frato. Se li timos? Bonŝance li restis firma kaj skribis al mi, ke malgraŭ la decido de la kasto, li ne malpermesos min iri al Anglujo.
Post tiu ĉi evento, mi iĝis pli senpacienca. Se oni premos la fraton ŝanĝi sian decidon? Kio okazos se aperos iu alia malfacilaĵo? Tiu afero zorgigis min la tutan tempon, kiam alvenis la novaĵo, ke sur la ŝipo ekiranta je la 4a de Septembro estos advokato el Ĝunagadh kiu iros al Anglujo por iĝi angluja advokato, t.e., Barrister. Mi renkontis la amikojn de mia frato. Ankaŭ ili konsilis, ke mi ne maltrafu la oportunon. Mankegis la tempo. Mi telegramis al la frato kaj demandis permeson iri. Li donis tion. Mi demandis monon de la bofrato. Li aludis al la decido de la kasto. Li ne volis iĝi eksterkastano. Mi iris al amiko de nia familio kaj petis lin doni al mi la bezonatan sumon, kaj poste preni la monon de la frato. Tiu ĉi amiko konsentis fari tion, ne nur tio, li eĉ kuraĝigis min. Mi dankis lin, prenis la monon, kaj aĉetis la bileton.
Mi devis pretigi ĉion por Anglujo. Iu alia amiko sperta helpis min pretiĝi. Ĉio ŝajnis stranga al mi. Mi iom ŝatis ĉion, iom tute ne. Al mi tute ne plaĉis la kravato, kiun mi tiel ŝate ĉirkaŭligadis poste. La veŝto al mi aspektis nudiga vestaĵo. Sed kompare al la deziro iri al Anglujo, tiuj ĉi malŝataĵoj estis nenioj. Dume mi ankaŭ akiris manĝaĵon.
La amikoj ankaŭ akiris por mi lokon en la sama kajuto en kiu estos Trajambakraj Maĝmudar, la advokato el Ĝunagadh. Oni ankaŭ informis lin pri mi. Li mem estis plensperta sinjoro. Mi estis tute sensperta junulo 18 jaraĝa. Maĝmudar diris al la amikoj, "Ne zorgu pri li."
Tiel, je la 4a de Septembro en 1888, mi lasis la havenon mumbajan.