13. Finfine Atingis Anglujon

Surŝipe mi tute ne suferis pro la maro. Sed ju pli pasis la tagoj, des pli mi iĝis malfeliĉa. Mi sentis sinĝenon paroli eĉ al la stevardo. Mi tute ne alkutimiĝis pri angla parolado. 

Tiel, je la 4a de Septembro en 1888, mi lasis la havenon mumbajan. Krom Maĝmudar, ĉiuj el la vojaĝantoj estis Angloj. Mi ne povis paroli kun ili. Se ili provis paroli kun mi, mi ne komprenis ilin; aŭ se mi komprenis ilin, mi ne povis elpensi respondon. Mi devis plenkonstrui ĉiun frazon antaŭ ol mi parolu ĝin. Mi ne povis manĝi per kulero kaj forko, kaj mi ne kuraĝis demandi kiu manĝaĵo ne enhavas viandon. Tial mi efektive neniam iris al la manĝotablo. Mi manĝadis en mia kajuto. Mi pretervivis per la dolĉaĵoj ktp kiun mi kunportis. Maĝmudar mem havis nenian heziton. Li amikiĝis al ĉiuj. Eĉ sur la ferdeko, li iris libere. Tuttage mi sidis en la kajuto. Fojfoje, kiam troviĝis malmulte da homoj sur la ferdeko, mi sidiĝis tie mallonge. Maĝmudar konsilis ke mi renkontu ĉiujn, libere parolu kun ĉiuj; li ankaŭ diradis al mi, ke la lango de advokato devas glati libere. Li rakontadis siajn spertojn advokatajn, dirante ke la angla ne estas nia lingvo, tial ne eviteblas eraroj en ĝi, tamen oni devas libere paroladi en ĝi. Sed mi ne povis apudmeti mian malkuraĝon.

Sentante kompaton je mi, bonkora Anglo ekkonversaciis kun mi. Li estis maljuna. Kion mi manĝas, kiu mi estas, kien mi iras, kial mi ne parolas kun iu ajn, ktp, li volis scii. Li konsilis al mi iri al la manĝotablo. Aŭdante pri mia insisto ne manĝi viandon, li ridis kaj kompate diris, "Tio bonas ĉi tie (antaŭ ol ke ni atingu la havenon Said), sed atingante la biskajan golfon, vi ŝanĝos vian penson. Tiom malvarmegas en Anglujo, ke nepras la viandmanĝado."

Mi diris, "Mi aŭdis, ke homoj ja vivas tie sen viandmanĝado."

Li diris, "Konsideru ĝin erara. Mi konas neniun el miaj konatuloj kiu ne manĝas viandon. Aŭskultu, mi drinkas alkoholaĵon, sed ne konsilas ke vi drinku. Tamen, mi pensas, ke vi ja devas manĝi viandon."

Mi diris, "Mi estas dankema al vi pro via konsilo, sed mi estas vote devigata de mia patrino ne manĝi viandon. Tial mi ne povas manĝi viandon. Se mi ne povas travivi sen ĝi, mi revenos al Barato, sed mi tute ne manĝos viandon."

La biskaja golfo venis. Ankaŭ tie mi ne sentis la neceson aŭ de viando, aŭ de alkoholaĵo. Oni diris al mi, ke mi kolektu atestilojn pri mia ne viandmanĝado. Tial mi petis atestilon de tiu ĉi brita amiko. Li volonte donis ĝin. Por kelke da tempo mi konservis ĝin kiel monon. Poste mi informiĝis, ke tiajn atestilojn oni povas eĉ viandmanĝante akiri. Tial mi perdis la fascinon pri ili. Se oni ne kredus min, kio utilus montri atestilon pri tiu afero.

Iel-tiel ni finis la vojaĝon, kaj atingis la havenon Southampton [saŭdampten]. Mi memoras, ke estis sabato. Sur la ŝipo, mi vestis min per nigraj vestaĵoj. Amikoj jam tajligis por mi blankflanelan jakon kaj pantalonon. Mi planis vesti min per tiuj dum mia elŝipiĝo, pensante ke pli taŭgus la blankaj vestaĵoj! Mi vestis min per tiu flanela kostumo kaj elŝipiĝis. Estis la lastaj tagoj de Septembro. Mi vidis nur min en tia kostumo. Miajn kestojn kaj iliajn ŝlosilojn mi jam donis al la agento de firmao Grindlays [grindlez]. Mi pensis, ke mi devas fari tion kion faras ĉiu alia, mi do donis ankaŭ la ŝlosilojn!

Mi posedis kvar enkonduk-leterojn: al d-ro P. J. Mehta, s-ro Dalpatram Shukla, Princo Ranjitsinhji, kaj Dadabhai Naoroji. De Southampton, mi sendis telegramon al d-ro Mehta. Iu en la ŝipo konsilis, ke mi loĝu ĉe la hotelo Victoria. Tial Mazmudar kaj mi atingis tiun hotelon. Mi sentis min ege embarasita pro mia blanka vestaĵo. Plue, atinginte la hotelon ni eltrovis, ke pro la fakto ke la sekva tao estis dimanĉo, nia pakaĵo ne venos de Grindlays ĝis lundo. Tio ĝenis min.

D-ro Mehta venis ĉirkaŭ la 7a aŭ la 8a. Li salutis min varme. [Noto 1] Ne pensante, mi prenis lian peltan ĉapelon kaj mankaresis ĝin kontraŭ la fibroaranĝo. La fibroj vertikaliĝis. D-ro Mehta tuj haltigis min [Noto 2]. Sed la eraro jam okazis. La nura sekvo de lia haltigo povus esti, ke ne okazos denove tia eraro.

Jen la komenco de mia eduko pri la kutimoj eŭropaj. Ridante, d-ro Mehta klarigadis multajn aferojn al mi. Ne tuŝu alies posedaĵojn; oni ĉi tie ne povas starigi tiajn demandojn kiajn oni povas starigi al iu en Barato post konatiĝo; ne konversaciu laŭte; malkiel la kutimo en Barato, ĉi tie ne necesas alparoli Anglojn per "sinjoro"; "sinjoro" estas uzata de servistino al sia majstro aŭ al altranga funkciulo. Poste li diskutis pri la kosto de la loĝado en hotelo, kaj konsilis, ke mi bezonos loĝi ĉe ies hejmo. Ni lasis tiun pripensadon ĝis lundo. Post multaj konsiloj, d-ro Mehta lasis min.

En la hotelo ni ambaŭ sentis nin enkaptitaj. Plue la hotelo estis kara. En Malto enŝipiĝis sinjoro el la barata regiono Sindh. Mazmudar bone amikiĝis kun li. Tiu ĉi pasaĝero konis Londonon bonege. Li surprenis la respondecon lui du ĉambrojn por ni. Ni konsentis, kaj lunde, tuj post kiam ni akiris niajn pakaĵojn, ni pagis la fakturon, kaj eniris la ĉambrojn trovita de tiu sinjoro el Sindh.

Mi memoras, ke mia parto de la hotela fakturo estis ĉirkaŭ tri pundoj. Vidinte tion, mi miregis. Eĉ paginte tri pundojn, mi restis malsata. Neniun el la manĝaĵoj de la hotelo mi ŝatis. Mi provis ion, sed ne ŝatis ĝin; provis alian, kaj ankaŭ tiun ĉi ne ŝatis -- sed mi devis pagi por ambaŭ kompreneble. Ĝuste, mi ankoraŭ travivis per la nutraĵo kiun mi kunportis el Mumbajo.

Ankaŭ en tiu ĉi nova ĉambro, mi ege malfeliĉis. Mi ofte memoris mian landon. La patrina amo hantis min. Ĉiunokte mi ekploradis. Pro tiom da memoroj pri la hejmo, kiel do mi povis dormi? Krome, mi ne povis dividediskuti tiun ĉi malfeliĉon kun iu ajn; cetere, al kio utilus tia diskutado? Mi mem ne komprenis kio min trankviligus. Strangaj la homoj ĉi tie, stranga ilia vivmaniero, eĉ la hejmoj strangaj, kaj la loĝmaniero en tiuj hejmoj strangaj! Mi ankaŭ ege malmulte sciis pri la diro kaj faro kiuj rompus la kutimojn kaj etiketojn tie ĉi. Krome la limoj ĉirkaŭ mia manĝaĵo; kaj tute sengustaj ŝajnis la manĝindaĵoj. Tial mi sentis min kiel arekonukson inter tranĉiloj. Mi ne ŝatis resti en Anglujo kaj mi ne povis reveni hejmen. Atinginte Anglujon mi jam decidis loĝi tie tri jarojn.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo