11. Preparo Iri Fremdlanden

En 1887, mi sukcesis en la abiturientan ekzamenon. La malriĉeco de la lando kaj la familio Gandhi estis tiel, ke se troviĝas du ekzamencentroj kiel Mumbajo kaj Ahmedabad, la anoj de la urbeto Kathiawad preferis la pli proksiman kaj malkaran Ahmedabad. Tion mi ja faris. Unuafoje do mi vojaĝis sole de Raĝkot al Ahmedabad.

La plejaĝuloj deziris, ke post la sukceso en la ekzameno mi devus plustudadi en kolegio. Troviĝis kolegio kaj en Mumbajo kaj en Bhavnagar. Bhavnagar estis pli malkara, do la decido estis aliĝi la kolegio Ŝamaldas en Bhavnagar. Mi komprenis nenion en la kolegio. Ĉio ŝajnis malfacile. Mi nek ĝuis la lekciojn de la instruistojn, nek ilin komprenis. En tiu afero, la kulpo ne estis tiu de la instruistoj; kulpis mia malfortiĝo. Tiutempe, fakte, la instruistoj de la kolegio Ŝamaldas estis taksataj unuarangaj. Mi finis la unuan sesion kaj venis al la hejmo.

Mavĝi Dave estis malnova amiko kaj konsilanto de la familio, klera, kaj mondsperta bramano. Li daŭrigis rilatojn kun ni eĉ post la forpaso de la patro. Li vizitis nin dum tiu ĉi ferio. Parolante kun la patrino kaj la plej aĝa frato, li demandis pri mia studado. Kiam li aŭdis, ke mi estas en la kolegio Ŝamaldas, li diris: "La tempoj jam ŝanĝiĝis. Se iu el vi fratoj volas heredi la postenon de via patro, Kaba Gandhi, vi ne sukcesos fari tion sen edukado. Tiu ĉi knabo ankoraŭ studadas; tial oni devas portigi de li la ŝarĝon de la familia posteno. Li prenos 4-5 jarojn iĝi licenciulo, sed eĉ post tio li gajnos 50-60 rupian laboron, ne la ĉefministrecon. Kaj se vi faros lin advokato post tio, same kiel mi faris al mia plej aĝa filo, tio prenos kelkajn jarojn plu. Kaj tiam troviĝos multe pli da advokatoj jam pretaj por la ĉefministreco. Vi devas sendi lin eksterlanden, al Anglujo. Kevalram (la filo de Mavĝi Dave) diras, ke la studado tie estas facila. Li revenos post tri jaroj da studado. Kaj la kosto ne estos pli ol 4-5 mil rupioj. Rigardu la advokatojn ĵusalvenintajn, kiel lukse ili vivas! Se ili volas, ili povas akiri la ĉefministrecon eĉ hodiaŭ. Mi ja konsilas, ke jam ĉijare vi sendu Mohandas al Anglujo. Troviĝas en Anglujo multe da amikoj de mia Kevalram; se nome de ili, li donos enkonduk-leteron, tiam estos nenia malfacilaĵo por Mohandas tie."

Ĝoŝiĝi (ni ja vokis Mavĝi Dave-on per tiu nomo) rigardis min kaj demandis kvazaŭ li havas nenian dubon pri la akcepto de sia konsilo:

"Do. Ĉu vi ŝatus iri fremdlanden, aŭ ĉu vi volas studadi ĉi tie?" Li diris tion kion mi ŝatus aŭdi. Mi jam timis pri la malfacilaĵoj de la kolegio. Mi diris, "estus bonege sendi min al Anglujo. Mi ne kredas, ke mi sukcesos multe en la kolegio. Sed ĉu oni ne povas sendi min por studi medicinon?"

La frato intervenis: "Tio ne plaĉis al la patro. Diskutante vin, li diradis, ke ĉar ni estas vaiŝnaj, ni ne faru laboron kiu ŝir-rompe traktas karnostojn. La patro volas igi vin advokato."

Ĝoŝiĝi konsentis:

"Same kiel Gandhiĝi, ankaŭ mi ne ŝatas la profesion de kuracistoj. Nia sanktaj skriboj ne mallaŭdas tiun ĉi profesion. Sed se vi iĝos kuracisto, vi ne povas iĝi ĉefministro. Mi ja deziras por vi la ĉefministrecon aŭ ion eĉ pli alta. Nur tiel povas vi prizorgi vian grandan familion. La tempo ja ŝanĝiĝas tag-al-tage, kaj iĝas pli malfacila. Tial estus intelegenta iĝi advokato."

Turnante sin al la patrino, li diris: "Mi nun iras. Bonvolu pripensi mian sugeston. Kiam mi revenos, mi esperos aŭdi pri la irpreparoj. Diru al mi pri iaj malfacilaĵoj."

Ĝoŝiĝi foriris, kaj mi ekkonstruis aerkastelojn.

La plej aĝa frato ekpensadis. De kie akiri la monon? Kaj ĉu taŭgas sendi junulon kiel mi, tiom for!

La patrino malkontentiĝis. Al ŝi tute ne plaĉis la ideo malkuniĝi de mi. Sed ŝia unua reago estis la jena: "En nia familio la plej aĝa nun restas via onklo. Tial oni devas lian konsilon unue akiri. Se li donos permeson, tiam ni devas pensi plu."

Alian penson frapis la frato: "La ŝtato de Porbandar estas la nia. Ĝia administranto estas S-ro Leli [angle: Lely]. Li taksas nian familion alta. Precipe la onklon li ŝatas. Eblas, ke flanke de la ŝtato, li helpos vin iome."

Ĉio tio plaĉis al mi. Mi preparis iri al Porbandar. Ne troviĝis trajnoj tiam. La vojo estis bovĉara. Oni atingis post 5 tagoj. Mi jam menciis, ke mi estis timulo. Sed ĉifoje forkuris mia timo. La deziro iri al Anglujo influis min. Mi luis bovĉaron ĝis la urbeto Dhoraĝi. Post Dhoraĝi, pensante atingi unu tagon pli frue, mi luis kamelon. Ankaŭ estis por mi unuafoje vojaĝi per kamelo.

Mi atingis Porbandar-on. Mi korpsterne salutis la onklon. Mi rakontis al li la tuton. Pensante, li respondis:

"Mi ne certas ĉu aŭ ne oni povas konservi la darmon en Anglujo. De ĉio kion mi aŭdas, mi dubas pri tio. Kiam mi renkontas la grandajn advokatojn, mi trovas nenian diferencon inter ilia vivstiloj kaj tiuj de la blankaj sinjoroj. Ili havas nenian tabuojn pri manĝado. La cigaredo neniam lasas iliajn buŝojn. Nudas la vestaĵoj. Ĉio ĉi ne taŭgos al nia familio. Sed mi ne volas esti baro en via kuraĝaj paŝoj. Mi mem vojaĝos pilgrime post kelkaj tagoj. Mi ja vivos nur kelke da jaroj. Sidante ĉe la marbordo de la morto, kiel mi donu permeson al vi iri al Anglujo -- transiri la maro? Sed mi ne estu baro. La vera permeso estus tiu de via patrino. Se ŝi permesos vin, iru tutfeliĉe. Nur diru, ke mi ne haltos vin. Miaj benoj jam estas ĉe vi."

Mi diris: "Mi ja ne povas esperi pli ol tio ĉi de vi. Nun mi devas konsentigi la patrinon. Sed vi ja skribos enkonduk-leteron por S-ro Leli, ĉu ne?"

La onklo diris: "Kiel mi povas doni tion al vi? Sed la sinjoro estas bona homo, vi skribu do. Enkonduku la familion. Li certe donos tempon por renkonti vin, kaj se vi plaĉos al li, certe vin helpos."

Mi ne scias kial la onklo ne verkis tiun enkonduk-leteron por tiu sinjoro. Mi nebule memoras, ke li hezitis helpi tiel rekte en kontraŭ-darma afero kiel la transmarado.

Mi verkis leteron al S-ro Leli. Li vokis min al sia grandega hejmo. Li renkontis min kiel mi grimpis la ŝtuparon, kaj dirante la jenon foriris supren: "Iĝu licenciulo, renkontu min poste. Nenia helpo eblas nun." Mi preparis sin multe, iris parkerante multajn frazojn. Kliniĝante mi salutis vin ambaŭmane. Sed ĉio mia peno estis tute vana!

Mia rigardo iris al la ornamaĵoj de la edzino. La plej aĝan fraton mi ege altestimis. Lia afableco estis senlima. Lia amo estis same de la patra.

Mi lasis Porbandar-on. Veninte al Raĝkot mi rakontis la tuton. Mi prenis la konsilon de Ĝoŝiĝi. Li sugestis, ke oni eĉ prunteprenu monon por sendi min. Mi proponis la vendadon de la ornamaĵoj de la edzino. Oni ne gajnus pli ol 2-3 mil da rupioj per tio. La frato surprenis la pezon aranĝi la monon kiel ajn.

Kiel konsentus la patrino? Ŝi lanĉis enketon ĉiomanieran. Iu diris, ke venante al Anglujo, junuloj malboniĝas; iu diris, ke ili iĝas viandmanĝantoj; iu diras, ke tie oni nepre devas havi alkoholaĵon. La patrino diris ĉion ĉi al mi. Mi diris, "Sed ĉu vi kredos min? Mi ne trompos vin. Mi vote diras al vi, ke mi ne tuŝos tiujn tri aĵojn. Se vere ekzistus tia danĝero, kial permesus Ĝoŝiĝi min iri?"

La patrino diris, "Mi fidas je vi. Sed kio okazos en alia lando? Mi tute ne povas pensi pri tio. Mi demandos al Beĉarĝi Svami."

Beĉarĝi Svami estis ĝaina saduo de la kasto Modh Bania. Same kiel Ĝoŝiĝi, ankaŭ li estis nia konsilanto. Li helpis nin. Li diris: "Mi prenos voton de tiu ĉi knabo pri tiuj ĉi aferoj. Poste ne danĝeros lasi lin foriri." Li igis min voti, kaj mi votis eviti viandmanĝon, alkoholaĵon, kaj virinojn. La patrino donis sian permeson.

Oni aranĝis kunsidon en la altlernejo. Junulo el Raĝkot iros al Anglujo -- jen mirindaĵo. Mi kunportis ion skribitan. Mi laŭtlegis ĝin per malfacilo. Mi nur memoras, ke la kapo turniĝis, kaj la korpo tremis.

Akirinte la benojn de la plejaĝuloj, mi ekiris al Mumbajo. Estis mia unuafoja vojaĝo al Mumbajo. La plejaĝa frato akompanis min.

Sed cento da baroj troviĝas en bona faro. Mi ne sukcesis lasi la mumbajan havenon baldaŭ.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo