23. La Granda Ekspozicio En 1890 okazis granda ekspozicio en Parizo. Mi jam de longe estis leganta pri la preparoj por la evento. Krome, mi havis la deziregon vidi Parizon. Mi pensis, ke mi profitos duoble, se mi iros por vidi tiun ĉi Ekspozicion. Aparte alloga estis vidi la turon Eiffel. Tiu ĉi turo konsistas nur el fero. Milfute altas. Antaŭ ĝia konstruo oni kredis, ke ne eblos starigi konstruaĵon milfutan. En la Ekspozicio troviĝis multaj aliaj vidindaĵoj. Mi legis, ke troviĝas en Parizo vegeterana manĝejo. Mi mendis ĉambron tie. Veturante malkare, mi atingis Parizon. Restis sep tagoj. Mi vidis la vidindaĵojn plejparte piede. Mi posedis mapon kaj gvidlibron de la Ekspozicio. Per tiuj mi eltrovis la vojojn al la ĉefaj vidindaĵoj. Krom la grandeco kaj diverseco de la Ekspozicio, mi memoras nenion pri ĝi. Ĉar sur la turon Eiffel mi grimpis du-tri foje, ĝin mi do memoras bone. Estis manĝejo en la unua etaĝo. Por fanfaroni, ke mi manĝis en loko tiom alta, mi malŝparis sep kaj duonan ŝilingojn. Mi ankoraŭ memoras la malnovajn preĝejojn de Parizo. Oni ne povas forgesi ilian belecon kaj la trankvilon kiun oni trovas en ili. Eĉ hodiaŭ mi ne forgesis la pentraĵojn kaj arĥitekturon de Notre Dame. Mi pensis tiam, ke tiuj kiuj elspezis centmilojn da rupioj por konstruigi tiajn ĉi ĉielajn templojn, sendube havis en la profundoj de siaj koroj, la di-amon. Mi legis multon pri la pariza modo, la vivstilo kaj la luksaĵoj tie. Ĉiustrate tiuj videblis. Sed tiuj ĉi preĝejoj aspektis tute aparte de tiu luksa vivo. Tuj post la eniro en la preĝejo, oni forgesas la ĥaoson eksteran. Ŝanĝiĝas la konduto de homoj. Ili iĝas pli afablaj. Ne okazas bruo tie. Iu kutime estas preĝanta antaŭ la statuo de la Virgulino Maria. Ĉio ĉi ne estas iluzio, ĝi estas esprimo de la koro -- jen la efiko kion ĝi havis sur mi tiam, kaj ek de tiu tempo mi eĉ pli konvinkiĝis pri ĝi. La adorantoj kiuj surgenue preĝis al la statuo de la Virgulino, ne preĝis al marmora ŝtono, sed al siaj imagaj povoj en ĝi. Farante tion ili tute ne malgrandigis la grandecon de la dio; male, ili grandigis ĝin. Tiel mi pensis tiam -- memoro kiun mi eĉ hodiaŭ nebule havas. Necesas diri ion pri la turo Eiffel. Mi ne scias kiel oni hodiaŭ uzas la turon. Vizitante la Ekspozicion, mi kompreneble legadis legaĵojn rilate al ĝi. En tiuj, mi legis kaj laŭdon kaj mallaŭdon de la turo. Laŭmemore, la ĉefa mallaŭdanto estis Tolstoj. Li skribis, ke la turo Eiffel estas signo de la stulteco de la homaro, ne la rezulto de ĝia scio. En sia verko, li diris, ke inter la diversaj ebriigaĵoj en la mondo, eble la plej malbona estas la tabako. La aŭdacon por fifaradoj, kiun eĉ ne la alkoholaĵo donas, la tabako donas. Freneziĝas la drinkanto, sed sur la menso de la fumanto ŝmiriĝas la fumo, kaj li sekve ekkonstruas ĉielajn kastelojn. Tolstoj argumentis, ke la turo Eiffel estis la rezulto de unu el tiaj ĉi pasioj. La turo Eiffel estas tute sen belo. Oni ne povas diri, ke pro ĝi pli kreskis la allogeco de la Ekspozicio. Estis nova afero, granda afero, do miloj grimpis sur ĝin. Tiu turo estis ludilo por la Ekspozicio. Ju pli longe ni estas distreblaj, des pli longe ni estas infanoj -- tion ĉi bone pruvas la turo. Jen eble la utileco de la turo. |