24. Advokato, jes, sed kion poste? Pri tio kion mi iris al Anglujo por fari, mi ĝis nun ne diris multon. Nun, jam estas la tempo skribi ion pri tio. Por iĝi advokato nepris du aferoj. Unu estis 'kompletigi la periodon', t.e., ĉeesti la kortumsesiojn. Okazis kvar sesioj jare. En dek du tiaj ĉi sesioj oni ĉeestu. La dua afero estis fari la jurajn ekzamenojn. Ĉeesti la sesiojn fakte signifis ĉeesti formalajn vespermanĝojn. Efektive okazis ĉirkaŭ dudek kvar bankedoj en ĉiu sesio, kaj oni devis ĉeesti ses el ili. Ne necesis manĝi dum la bankedo; sed necesis ĉeesti je difinita horo, kaj sidi ĝis la fino de la manĝado. Ĉiuj kutime manĝadis, kompreneble. La manĝado plenis je bongustaĵoj, kaj oni taksis la vinojn alte. Sed oni devis pagi. La sumo estis de du kaj duona ĝis tri kaj duona ŝilingoj; t.e., du aŭ tri rupioj. Tie oni konsideris tiun ĉi sumon malgranda, ĉar en hoteloj kostus tiom eĉ nur la alkoholaĵo. Kompare al la kosto de la manĝaĵo, por la drinkanto, pli altas la kosto de la alkoholaĵoj. En Barato ni -- se ni ne iĝos 'civilizitaj' -- povus surpriziĝi pri tio ĉi. Kiam mi unue vidis tion en Anglujo, mi estis ŝokita. Mi tute ne komprenis kiel homoj aŭdacus forĵeti tiom da mono por drinkado. Poste mi lernis kompreni! En la unuaj tagoj mi manĝis nenion en tiuj ĉi vespermanĝoj, ĉar por mi la manĝindaĵoj nur estis la pano, boligitaj terpomoj kaj brasikoj. Unue ili ne plaĉis al mi, mi do ne manĝis. Poste, kiam mi ekgustumis ilin, tiam mi kuraĝis akiri ankaŭ la aliajn. La studentoj havis unu tipon de manĝaĵoj, kaj la estraro de la kolegio alian, pli riĉan. Unu el miaj kunstudentoj estis Parsio. Ankaŭ li iĝis vegetarano. Por propagandi vegetarismon, ni du petis, ke oni donu al ni la taŭgaĵojn de la tablo de la estraro. Nia peto estis akceptata. Pro tio ni ricevis fruktojn kaj legomojn de la tablo de la estraro. Tute ne utilis al mi la alkoholaĵo. Oni disponigis du botelojn inter ĉiuj kvar homoj. Tial pluraj kvaropoj bezonis min. Mi ne drinkis, do la ceteraj tri povis malplenigi la du botelojn! Krom tio, ankaŭ okazis dum tiuj ĉi sesioj "Grandnoktoj". Tiutage krom portero kaj ŝereo, akireblas ankaŭ ĉampano. Oni taksis la ĉampanon tute alirange kompare kun la aliaj. Tial dum tiuj ĉi "Grandnoktoj" altiĝis mia valoro, kaj oni eĉ invitadis min ĉeesti la feston. Kiel evoluiĝas la advokatumado pro tio ĉi festado -- jen afero kion mi tute ne komprenis: nek tiam, nek poste. Ja estis epoko kiam nur kelkaj studentoj ĉeestis la bankedojn, kaj okazis konversacio inter ili kaj la estraro, kaj eĉ deklamado. Ili lernis multon. Ĉu bone aŭ malbone, ili lernis ian civilizitan konduton, kaj la arton paroladi. Dum mia tempo, ĉio ĉi jam estis tute neebla. La estraro sidis for, en angulo, netuŝeble. Tiu ĉi tradicio havis nenian sencon en la nuna epoko. Tamen la kutimo daŭre restis en la pasintecamanta Anglujo. La jura kurso estis facila. La advokatoj ŝerce nomiĝis 'bankedadvokatoj'. Ĉiuj sciis, ke la valoro de la ekzameno estis preskaŭ nulo. Dum miaj jaroj tie okazis du ekzamenoj: unu pri la romia kodo, kaj la alia pri la angluja leĝo. La libroj por tiu ĉi duparta ekzameno estis jam deciditaj. Sed apenaŭ iu ilin legis. Akireblis mallongaj 'notoj' pri la romia leĝo. Mi mem vidis homojn kiuj sukcesis en la ekzameno post dek kvin taga legado de tiuj notoj. La sama okazis ankaŭ ĉe la angluja leĝo. Ekzamendemandoj facilaj, ekzamenantoj malavaraj. Inter 95 ĝis 99 elcento sukcesis en la romia leĝo, kaj en la fina ekzameno, 75 elcento, aŭ eĉ pli. Malgrandis do la timo de malsukceso. Plue, la ekzameno okazis ne unufoje dum la jaro, sed kvarfoje. Tiu ĉi oportuna ekzameno ne povis esti malfacilaĵo por iu ajn. Sed mi igis ĝin malfacilaĵo. Mi decidis tralegi la originalajn librojn. Mi sentis, ke estus trompo ne legi ilin. Tial mi elspezis sufiĉe da mono por aĉeti la originalajn librojn. Mi decidis legi la romian kodon en la latina mem. Mi lernis la latinan por la angluja abiturienta ekzameno; tio pruviĝis utila ĉi tie. Tio studado ne senutilis. En Sud-Afriko, la romia-nederlanda-kodo estis konsiderata la aŭtoritato. Por kompreni tion, mi trovis la studadon de Justinian [ĝastinijn] tre utila. Mi povis kompletigi la studadon pri la angluja leĝo post naŭ monatoj da sufiĉe peza laboro ĉar mi elspezis multe da tempo legante la grandan, tamen interesan, libron de Brook [bruk] Common Law. Mi ĝuis Equity [ikviti] de Snell [snel], sed elĉerpis mian energion por kompreni ĝin. Mi ĝuis kaj gajnis scion de la legindaĵoj en ĉefaj kazoj de White [vhait] kaj Tudor [tjudar]. Mi ankaŭ ĝuis la librojn de Williams [vilijamz] kaj Edwards [edvardz] pri la posedaĵo-leĝo kaj tiu de Goodeve [gudiv] pri la persona posedaĵo. Al mi ŝajnis eĉ romaneska la libro de Williams. Dum ĝia legado, mi tute ne perdis la intereson. Revenante al Barato, kun ĝuste tiom da intereso mi legis la libron Hindu Law de Mayne [mein]. Sed mi ne parolos ĉi tie pri la leĝo en Barato. [Noto 1] Sukcesante en la ekzamenoj, mi iĝis advokato je la 10a de Junio, 1891. Kontraŭ du kaj duona ŝilingoj mi enigis mian nomon en la Alta Kortumo de Anglujo je la 11a de Junio, kaj je la 12a de Junio mi ekvojaĝis al Barato. Sed preskaŭ senlimis mia deprimo kaj timo. Mi konstatis, ke mi ja studadis la leĝon, sed mi lernis tute nenion per kiu mi povis praktiki la profesion. Sed mi bezonas apartan ĉapitron por priskribi mian staton. |