22. Narajan Hemĉandr [Noto 1]

Tiutempe vizitis Anglujon Narajan Hemĉandr. Li jam estis por mi konata verkisto. Mi renkontis lin en la hejmo de la f-ino Manning de la Nacia Barata Asocio. F-ino Manning sciis, ke mi ne povis komforte babiladi kun ĉiuj. Kiam mi vizitis ŝin, mi sidadis kun buŝo fermita. Kaj nur parolis se iu min paroligis.

Ŝi enkondukis min al Narajan Hemĉandr.

Narajan Hemĉandr ne scipovis la anglan. Lia vestaĵo estis stranga. Maltaŭgaj pantalonoj. Kaj supre, ĉifita, migdalkolora mantelo, malpura ĉirkaŭ la kolo. Li surmetis nek kravaton nek kolumon. La mantelo estas laŭ la stilo de la Parsioj, sed tute fuŝfasona. Sur la kapo, kvasta, lana ĉapelo. Li havis longan barbon.

Maldika kaj malalta. Vizaĝo plene je variolmarkoj. Ronda vizaĝo. Nazo nek longa nek mallonga. Mano daŭre karesanta la barbon. Inter tiuj modaj, bonvestitaj homoj, Narajan Hemĉandr estis stranga, eksterordinara figuro.

"Mi jam bone konas vian nomon. Eĉ legis kelkajn de viaj verkoj. Ĉu vi bonvole min vizitos?"

La voĉo de Narajan Hemĉandr estis iom profunda. Ridetante, li respondis:

"Kie vi loĝas?"

"En la strato Store."

"Ho, ni do estas najbaroj. Mi devas lerni la anglan. Ĉu vi instruos min?"

Mi respondis, "Se mi povas iel vin helpi, mi estus ĝoja. Mi tutcerte provos, kiel eble plej mi povas. Se vi volas, mi povas viziti vin je via loĝejo."

"Ne, ne, mi venos al via hejmo. Mi ankaŭ posedas lernolibron. Mi kunportos ĝin."

Ni decidis la horon. Forta amikecligo kreiĝis inter ni.

Narajan Hemĉandr tute ne sciis la gramatikon. Li verbigis "ĉevalon" kaj substativigis "kuri". Mi ja memoras multajn tian amuzajn ekzemplojn. Sed Narajan Hemĉandr tute ne senesperiĝis. Li plue ne estis imponita pro mia malriĉa scio de la gramatiko. Li simple ne estis embarasita pro sia nescio de la gramatiko.

"Malsame al vi, mi ne iris al la lernejo. Mi ne sentis la bezonon de la gramatiko por esprimi min. Diru, ĉu vi scipovas la bengalan? Mi jes ja. Mi vojaĝis tra la Bengallando. Estis mi kiu donis al la legantoj en Guĝarato la verkojn de Maharŝi Devendranath Thakur [Noto 2]. Mi volas doni al la guĝaratanoj tradukaĵojn de pluraj lingvoj. Tradukante, mi ne paŭsas la vortojn de la originalo, mi estas kontenta doni la sencon. Aliaj, post mi, povas doni pli. Sen la gramatiko, mi ankaŭ scipovas la marathan, la hindian, kaj nun ekscias la anglan. Mi nur bezonas vortstokon. Ne pensu, ke mi kontentiĝos nur kun la angla. Mi devas iri al Francujo, kaj lerni ankaŭ la francan. Mi ja scias, ke grandegas la franca literaturo. Se eblos, mi ankaŭ iros al Germanujo, kaj lernos la germanan."

Tia estis la vortfluo el Narajan Hemĉandr. Senlima estis lia deziro lerni lingvojn kaj vojaĝi.

"Vi do certe iros al Usono, ĉu ne?"

"Certe. Kiel mi povas reveni sen vizito al tiu nova mondo?"

"Sed vi ne posedas tiom da mono, ĉu ne?"

"Tute ne gravas. Mi ne bezonas la lukson kiun vi ĝuas. Kiom da mi bezonas por manĝi kaj vesti min? Sufiĉas por mi la iometo kiun mi gajnas per mia libroj, kaj la sumetoj kiujn amikoj donas al mi. Ĉie mi veturas per la tria klaso, ĉu ne? Al Usono mi iros en la ferdeko.

La simpleco de Narajn Hemĉandr estis unika. Ankaŭ similis lia pureco. Li eĉ ne estis tuŝita de aroganto. Sed pri sia lerto kiel verkisto, li havis troan memfidon.

Ĉiutage ni renkontiĝis. Kaj pense kaj kondute ni kongruis. Ambaŭ vegeteranoj. Ofte ni kune tagmanĝis. Tiu estis la tempo kiam mi vivtenis per 17 ŝilingoj, kaj kuiris mian manĝadon. Foje mi vizitis lian loĝejon, foje li la mian. Mi kuiris laŭ la angluja stilo. Sen barata manĝaĵo, li tute ne kontentiĝis. Nepre bezonis sian fabacosupon. Se mi kuirus karotsupon aŭ simile, li rigardis min kompatinde. Ie li eltrovis fazeolojn. Iutage, li kuiris fazeolan supon, kaj mi ege ĝin gustumis. Ekde tiam, nia interŝanĝado pli kreskis. Mi gustumigis al li miajn pladojn, kaj li al mi la siajn.

Tiutempe ĉiuj parolis pri kardinalo Manning. Okazis striko de la doklaboristoj. Pro la klopodoj de John Burns kaj kardinalo Manning la striko solviĝis. Mi raportis al Narajn Hemĉandr tion kion diris Disraeli pri la simpleco de kardinalo Manning.

"Mi do devas renkonti tiun ĉi bonulon."

"Li estas eminentulo. Kiel vi renkontos lin?"

"Nu, aŭskultu do. Skribu leteron miaflanke. Enkonduku min kiel verkiston, kaj diru, ke mi persone volas renkonti lin por gratuli lin pri tiu ĉi lia bonfaro. Skribu ankaŭ, ke mi ne parolas la anglan, kaj do devas venigi vin kiel dulingvulon."

Tian ĉi leteron mi do verkis. Post du-tri tagoj venis karto de kardinalo Manning. Li specifis la renduvuon.

Ni ambaŭ iris. Laŭkutime, mi vestis min per la formala vestaĵo. Sed Narajn Hemĉandr restis ĝuste tia kia li kutime estis. La sama mantelo kaj la sama pantalono. Mi moketis lin. Li bagateligis tion kion mi diris, kaj deklaris:

"Vi 'decaj' homoj ĉiuj estas timemuloj. Grandulo ne vidas la vestaĵojn de la aliaj. Li esploras la koron."

Ni eniris la palacon de kardinalo Manning. Lia domo ja estis palaco. Tuj post ni sidis, ege maldika, maljuna, alta viro eniris. Li manpremis nin. Bonvenigis Narajan Hemĉandr.

"Mi ne malŝparos vian tempon. Mi aŭdis pri vi. Mi volas esprimi ŝuldon al vi por la laboro kiun vi faris dum la striko. Mia kutimo estas salutrenkonti bonulojn tra la mondo, tial mi altrudis min al vi." Narajn Hemĉandra diris al mi, ke mi traduku tiujn ĉi frazojn.

"Mi feliĉas pro via vizito. Mi esperas, ke vi havos komfortan restadon, kaj vi ekkonatiĝos kun la homoj ĉi tie. La dio benu vin." Dirante tion ĉi stariĝis la kardinalo.

Iufoje, Narajan Hemĉandr venis al mia loĝejo vestita en la tradicia barata vestaĵo de dhoti kaj kurta. La bonkora domestrino malfermis la pordon, kaj vidante lin ektimiĝis. Ŝi venis al mi (legantoj memoru, ke mi ofte translokiĝis, kaj tiu ĉi domestrino neniam vidis Narajn Hemĉandr), kaj diris: "iu kvazaŭ-frenezulo volas renkonti vin." Mi iris al la pordo, kaj trovis Narajn Hemĉandr. Mi konsterniĝis. Sed sur lia vizaĝo troviĝis nenio krom afabla rideto.

"Ĉu la knaboj ne ĝenis vin?"

Responde, li diris: "Ili kuradis post mi. Mi tute ne ilin atentis, do ili kvietiĝis."

Post kelke da monatoj en Anglujo, Narajn Hemĉandr iris al Parizo. Tie li eklernis la francan, kaj ektradukadis francajn librojn. Mi scipovis sufiĉan francan por kontroli liajn tradukojn, li do petis min tion fari. Mi eltrovis ke tute ne temis pri tradukoj, nur pri la senctransdono.

Finfine li atingis sian celon viziti Usonon. Ege malfacile, li akiris bileton ferdekklasan aŭ triaklasan. En Usono, oni arestis lin pro lia 'nedeca vestaĵo' de la dhoti kaj kurta. Mi nebule memoras, ke poste li estis liberigita.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo