Aŭtobiografio: Unua Parto

1. Naskiĝo

La Gandhioj apartenas al la kasto Bania kaj ŝajne origine estis spicistoj. Sed por tri generacioj, ekde mia avo, ili estis Ĉefministroj en diversaj ŝtatoj de Kathiawad [kat-tia-wad]. Onidire, Uttamchand [ut-tam-ĉand] Gandhi, alinome Ota Gandhi, mia avo, estis homo de principoj. Ŝtataj intrigoj devigis lin lasi Porbandar-on, kie li estis la Diwan [divan], kaj serĉi rifuĝon en la ŝtato Junagadh [ĝunagar]. Tie li salutis la Nawab-on maldekstramane. Iu, rimarkante la ŝajnan malĝentilecon, demandis al li klarigon, kiu estis donita jene: 'La dekstra mano estas jam promesita al Porbandar.'

Ota Gandhi edziĝis dua foje, perdinte la unuan edzinon. Li havis kvar filojn de sia unua edzino kaj du de sia dua edzino. Mi ne pensas ke en mia infanaĝo mi iam ajn sentis aŭ sciis ke tiuj ĉi filoj de Ota Gandhi ne estis ĉiuj de la sama patrino. La kvina el tiuj ses fratoj estis Karamchand [karam-ĉand] Gandhi, alinome Kaba Gandhi, kaj la sesa estis Tulsidas Gandhi. Ambaŭ fratoj estis Ĉefministroj en Porbandar, unu post la alia. Kaba Gandhi estis mia patro. Post sia divanado de Porbandar, li membriĝis la korto Rajasthanik [raĝast-hanik]. Li estis por kelke da tempo Ĉefministro en Rajkot [raĝkot] kaj poste en Vankaner. Li estis pensiulo de la korto de Rajkot kiam li mortis.

Kaba Gandhi edziĝis kvarfoje, perdinte sian edzinon ĉiufoje al la morto. Li havis du filinojn de siaj unua kaj dua edziĝoj. Lia lasta edzino, Putlibai, naskis filinon kaj kvar filojn -- mi estis la plej juna.

Mia patro estis amanto de sia klano, verama, brava, kaj malavara, sed kolera. Iugrade li ankaŭ estis voluptulo. Li edziĝis la kvara foje kiam li estis pli ol 40-jara. Sed li estis senkoruptebla kaj gajnis reputacion pri strikta senpartieco kaj en la familio kaj ekstere. Lia lojaleco al la ŝtato estis bone konata. Iufoje Asistanta Politika Agento parolis insulte pri la estro, la Rajkot Thakore Saheb, kaj li kontraŭis la insulton. La Agento koleris kaj postulis ke Kaba Gandhi demandu pardonpeton. Tion li rifuzis fari, kaj estis tial enkarcerigita por kelkaj horoj. Sed kiam la Agento vidis ke Kaba Gandhi obstinis, li ordonis ke li estu liberigita.

Mia patro neniam ambiciis pri riĉeco kaj lasis por ni fratoj tre malmulte da posedaĵoj.

La eduko de la patro estis nur sperta. Tion kion ni hodiaŭ nomas edukon de la kvina klaso, li eble akiris edukon tiunivelan. Li sciis nenion pri la historio kaj la geografio. Sed lia sperto pri praktikaj aferoj estis tiel altgrada, ke li neniam spertis malfacilecon en la solvo de la plej komplikaj demandoj aŭ en la administrado de miloj da homoj. Da la religia trejnado li havis tre malmulte, sed li havis tian kulturon religian kiun oftaj vizitoj al la temploj kaj la aŭskultado de religiaj paroladoj disponas al multaj hinduoj. Dum siaj lastaj tagoj li komencis legi la Gita-on je la instigo de bramana familia amiko, kaj li laŭt-ripetis kelkajn strofojn ĉiutage dum la adorohoroj.

Mia ĉefa impreso estas pri la sankteco de mia patrino. Ŝi estis profunde religia. Sen la ĉiutagaj preĝoj, ŝi neniam manĝis. Ĉiam ŝi iris al Haveli -- templo de la viŝnua sekto. Kiel eble plej retroiras mia memoro, mi ne povas memori ke ŝi iam maltrafis la feston Chaturmas [ĉaturmas]. Ŝi komencis la plej malfacilan voton, kaj kompletis ilin senrompe. Eĉ dum malsaniĝo ŝi ne lasis la votojn. Mi memoras ke ŝi foje observis la voton Chandrayna [ĉandrajana]. Ŝi malsaniĝis dum la votado sed ne rompis la voton. Manĝi unufoje ĉiutage dum la Chaturmas estis kutima afero por ŝi. Malkontentiĝinte pri tio, dum iu Chaturmas ŝi votis ke ŝi manĝos je ĉiu tria tago. Sekvaj du-tri tagaj fastoj estis kutima afero por ŝi. Dum iu Chaturmas ŝi votis ke ŝi ne manĝos sen vido de la suno. Ni infanoj dum tiuj tagoj staris, fikse rigardante la ĉielon, atendante anonci la aperon de la suno al nia patrino. Ĉiuj scias ke dum la pinto de la musono la suno ofte ne konsentas vidigi sian vizaĝon. Kaj mi memoras tagojn kiam, ĉe ĝia subita apero, ni kuregis kaj kriis, "ma-ma, jen la suno!"; kaj la patrino ekscite venis, sed de tiu tempo la suno jam estis malaperinta, kaj la patrino revenis, dirante, "Tio ne gravas, la manĝaĵo ne estas en la sorto hodiaŭ"; kaj ŝi revenis al siaj devoj.

Mia patrino havis fortan komunan saĝon. Ŝi estis bone informita pri ĉiuj aferoj de la ŝtato. La sinjorinoj de la korto taksis ŝian inteligenton alta. Mi estis knabo. Fojfoje, la patrino prenis min kun si al la korto. Mi ankoraŭ memoras kelkajn el la diskutojn inter ŝi kaj la vidviĝinta patrino de la Thakore Saheb.

Al tiuj ĉi gepatroj mi naskiĝis en Porbandar, alinome Sudamapuri, je la 2a de Oktobro 1869.

Mi pasis la infanaĝon en Porbandar. Mi memoras ke mi aniĝis lernejo tie. Kun iom da malfacileco mi trapasis la multiplikan tabelon. Mi nur memoras ke kune kun aliaj knaboj, mi lernis voki niajn instruistojn ĉiajn finomojn. Mi ne memoras plu. Mi tial divenas ke mia intelekto devis esti malvigla, kaj la memoro estis same kiel la nekuiritaj papad -- legumenaj fritaĵoj -- de nia insultaj infanrimo.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo