14. Mia Plaĉo

D-ro Mehta venis lunde al la hotelo Victoria por renkonti min. Tie li akiris nian novan adreson; pro tio li venis al la nova loko. Pro mia stulteco mi estis infektita de la favo sur la ŝipo. Oni devis bani sin surŝipe en sala akvo. Tio ne donis sapŝaŭmon. Sed mi taksis civilze uzi sapon. Pro tio anstataŭ puriĝi, la korpo nigriĝis. Faviĝis. Mi montris ĝin al kuracisto. Li donis bruligan medikamenton -- acetan acidon. Tiu medikamento plorigis min. D-ro Mehta vidis mian ĉambron kaj la ceteran, kaj skuis sian kapon: "Tiu ĉi loko ne utilas. Veninte al tiu ĉi lando, estus pli grave sperti la vivkutimojn ĉi tie, ol studi. Por fari tion, necesas loĝi kun iu familio. Sed nun mi pensas, ke unue vi bezonas iom da eduko, tial loĝu ĉe la hejmo de ____. Mi prenos vin tie."

Mi dankeme akceptis lian konsilon. Mi atingis la hejmon de la amiko. Nenio mankis en lia bonveno kaj servo. Li traktis min kiel se mi estus lia propra frato, instruis min pri britaj kutimoj; mi povas diri, ke li alkutimigis min paroli iomete la anglan.

La demando pri mia manĝado iĝis ege ĝena. Sensala, senspica manĝado tute ne gustis al mi. Sed kion do preparu la dommastrino por mi? Matenmanĝe oni preparis avenkaĉon. La ventro pleniĝis per tio. Sed posttagmeze kaj vespere mi ĉiam restis malsata. La amiko ĉiutage klopodis persvadi min manĝi viandon. Mi memoris la voton kaj silentadis. Mi ne kapablis respondi al liaj argumentoj. Posttagmezojn mi travivis nur per pano, marmelado kaj spinacoj. Kaj same dum la vesperoj. Mi rimarkis, ke la kutimo estas ke oni prenu nur du-tri pecojn da pano. Mi ĝeniĝis peti pliajn. Mia kutimo estis manĝi tutplene. Ege malsatadis kaj bezonis multe da manĝado. Posttagmeze aŭ vespere ne akireblis lakto. Vidante mian aspekton, iutage la amiko iritiĝis: "Se vi ja estus mia frato, mi tutcerte sendus vin reen. Nesciante la situacion ĉitiean, kio valoras voton donitan al nealfabeta patrino? Oni eĉ ne povas nomi ĝin voto. Mi diras al vi, ke la juro ne taksus ĝin voto. Alkroĉiĝi al tia voto devus esti konsiderata superstiĉo. Kaj kaptita en tia superstiĉo, vi ne povos porti ion ajn de tiu ĉi lando al la via. Vi diras, ke vi ja manĝis viandon. Ĝi eĉ plaĉis al vi. Kie ne estis bezonata, vi manĝis ĝin, kaj kie ja estas akre bezonata, vi forlasas ĝin. Kia strangaĵo!"

Mi restis senmova.

Ĉiutage okazis tia argumentado. Mi havis ĉe mi nur unu mantron por kontraŭi lin. Ju pli la amiko min konsilis, des pli pligrandiĝis mia firma volo. Ĉiutage mi petis la dion protekti min, kaj mi estis protektita. Mi ne sciis, kiu estis la dio. Sed la respekto instruita de Rambha ja efikis.

Iutage la amiko eklegis volumon de Bentham [Noto 1]. Li legis la ĉapitron pri utilismo. Mi timis. La lingvaĵo estis altnivela. Mi komprenis malfacile. Li diskutis la tekston. Mi respondis:

"Mi pardonpetas vin. Mi ne povas kompreni tiajn subtilajn aferojn. Mi konsentas, ke oni devas manĝi viandon, sed mi ne povas rompi la ligojn de mia voto. Mi ne povas oferti ian argumenton por ĝi. Mi kredas, ke mi neniam povas venki vin en argumentado. Sed konsideru min aŭ stultulo aŭ obstinulo kaj lasu min en tiu ĉi afero. Mi komprenas vian amon. Vian celon mi komprenas. Mi konsideras vin mia ĉefa bondeziranto. Mi ankaŭ vidas, ke vi doloriĝas, ĝuste pro tio vi klopodas persvadi min tiel. Sed mi estas senpova. Mia voto ne povas rompiĝi."

La amiko fikse rigardis min. Li fermis la libron. "Sufiĉas, mi ne plu argumentos," li diris, kaj silentiĝis. Mi ĝojis. Poste li ĉesis argumentadi. Sed li daŭris zorgi pri mia bonfarto. Li fumadis, drinkadis. Sed li neniam diris al mi, ke ankaŭ mi faru eĉ unu el tiuj agoj. Male, li neis ilin. Lia zorgo estis, ke pro la manko de la viando, mi malfortiĝos kaj ne povos loĝi en Anglujo sen sanproblemoj.

Tiel mi pasis unu monaton en lernoservo. La amiko loĝis en Riĉmond, tial mi povis iri al Londono nur unu aŭ dufoje dum la semajno. D-ro Mehta kaj kamarado Dalpatram Shukla decidis, ke nun mi devas loĝi kun iu familio. Kamarado Shukla eltrovis en West Kensington la hejmon de Anglo-Indian [Noto 2], kaj loĝigis min tie. La dommastrino estis vidvino. Mi parolis al ŝi pri mia kontraŭvianda voto. La maljunulino surprenis la respondecon prizorgi min. Mi ekloĝis tie.

Ankaŭ tie mi devis resti malsata ĉiutage. Mi jam mendis dolĉaĵojn ktp elhejme, sed ili ankoraŭ ne alvenis. Ĉio ŝajnis pale sengusta. La maljunulino ĉiam demandis; sed kion ŝi povus fari? Plue, mi ankoraŭ estis sinĝena. La maljunulino havis du filinojn. Ili donis iomete pli da panpecoj. Sed kiel tiuj kompatindulinoj povas scii, ke nur per la tuta pano mi plensatiĝus?

Sed nun mi ekakriĝis. Mia studado ankoraŭ ne komencis. Malfacile mi povis legi tagĵurnalojn. Tio estis la influo de kamarado Ŝukl. Mi neniam legis tagĵurnalojn en Barato. Sed pro la ekzercado de ofta legado, mi ekinteresiĝis pri ili. Daily News, Daily Telegraph, kaj Pall Mall Gazette --  miaj okuloj kuris sur tiuj tagĵurnaloj. Sed komence, mi pasigis apenaŭ unu horon sur ili.

Mi ekpromenadis. Mi bezonis eltrovi manĝejon vegetaran. Ankaŭ la dommastrino diris al mi, ke troveblas tiaj manĝejoj en Londono. Ĉiutage mi marŝis 10-12 mejlojn. Mi eniradis ordinaran manĝejon kaj manĝis panon ĝis plenigo de la ventro. Sed tio ne plaĉis al mi. Vagante tiel, iutage mi atingis straton Farringdon kaj legis tie la nomon 'Vegetara Restoracio'. Mi ĝojis same kiel ĝojas infano akirinte ŝatindaĵon. Antaŭ ol mi eniris tutĝoje, mi vidis la librojn elmontritajn por vendado en la fenestro apud la pordo. Inter tiuj mi rimarkis la libron de Salt, Peto por Vegetarismo. Mi aĉetis ĝin por unu ŝilingo kaj sidiĝis por manĝi. Por la unua fojo post mia alveno al Anglujo, mi manĝis plenventre. La dio forviŝis mian malsaton.

Mi tralegis la libron de Salt. Ĝi stampis min. Ekde la tago kiam mi legis tiun ĉi libron, mi volonte, t.e. pensoplene, ekkredis vegetarismon. La voto donita al la patrino ekdonis apartan plezuron al mi. Kaj ĝuste kiel mi ĝis nun pensis, ke estus bone se ĉiuj iĝus viandmanĝantoj, kaj kiel mi forlasis viandmanĝadon, antaŭe por sekurigi la veron, kaj poste nur pro la voto, kaj pensis, ke iam en la estonteco, mi mem, propravole manĝos viandon, kaj do feliĉe asimiliĝos en la viandmanĝantaro, same kiel ĉio ĉi, mi nun volegis resti vegetarano, kaj igi ĉiujn vegetaranoj.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo