Notoj al Parto 1

Enkonduko

tial mi donis al tiu eseo la unuan titolon de "Eksperimentoj kun la Vero" -- Ial, la angla traduko inversas la ordon de la titolo, kontraŭ tiu ĉi eksplicita deklaro de Gandhi, kaj elektis Aŭtobiografion aŭ La Rakonton pri Miaj Eksperimentoj kun la Vero. Jen ŝanĝo ne nur de la ordo de la titoloj, sed ankaŭ de la titolo mem!

Surdas -- La hindia traduko (same kiel la guĝarata originalo?) ne donas la nomon de la poeto; nur la angla traduko faras tion. Evidente, Gandhi kaj Trivedi (la tradukinto al la hindia) kredis, ke la verso estas sufiĉe vaste konata de la parolantoj de tiuj du lingvoj. Estus interese vidi la solvon en aliaj lingvoj barataj.

26a de la Novembro, 1925 -- La hindia traduko donas la daton laŭ la kalendaro hindua, t.e., Margaŝirŝ Ŝukla 11, 1982.

Naskiĝo

Bania -- La hindia traduko (kaj nek Gandhi mem en sia originalo?) ne donas tiun detaleton. La angla, jes.

Edzeco

Noto 1: Edzeco -- La angla traduko titolas la ĉapitro, "Ludi Edzece" ("Playing the Husband"). Ŝajne, la tradukinto elektis tiun ĉi titolon pro la jena frazo en la antaŭa ĉapitro: "Du naivaj infanoj tute nesciante ĵetis sin en la vivmaron." Sed tiu ĉi ĉapitro traktas dolorige seriozajn, plenkreskulajn aferojn -- tute ne ludemajn -- kaj tial ŝajnas pli taŭga la esencoserĉanta titolo de la hindia, "Patitva" ("Edzeco").

Finfine Atingis Anglujon

Noto 1: salutis min varme -- La angla traduko daŭras jene: "Vidante miajn vestaĵojn, li ridetis." De kie do prenis la angla tradukinto tiun detaleton, se ĝi ne troviĝas en la originalo? Eble jen ekzemplo de "revizio de Gandhi mem" pri kio la angla tradukinto parolis en siaj antaŭvortoj.

Noto 2: tuj haltigis min -- La angla traduko diras al ni, ke "D-ro Mehta rigardis min iomete kolere, kaj haltigis min".

Mia Plaĉo

Noto 1: Volumo de Bentham: La angla traduko informas nin, ke temas pri la libro Teorio de Utileco de Bentham.

Noto 2: Anglo-Indian -- Brito dum la koloniisma periodo kiu igis Baraton sia hejmo. Ankaŭ la posteulo de tia homo nomiĝas 'anglo-indian'.

Enkonduko al la Religioj

Noto 1: La angla traduko tamen komencas tiun ĉi ĉapitron per "Fine je la dua jaro de mia resto en Anglujo, mi ekkonatiĝis du teozofoj...." Jen la tipo de la malsimileco inter la hindia kaj angla tradukoj, kiu igas min pensi pri la "zorga reviziado", kiun raportas la angla tradukinto (Mahadev Desai) en sia Antaŭparolo de la Tradukinto (1940). Ĉu Gandhi mem reviziis la tempon de la renkontiĝo inter si kaj la teozofoj inter la guĝarata/hindia versioj kaj la angla? Mi fidus pli je la angla traduko se ĝi ne estas preninta tiajn 'liberojn' kiajn mi menciis supre pri la titolo de la libro, aŭ tiu de Noto 3 sube en tiu ĉi ĉapitro.

Noto 2: Tiun ĉi verson de la Gito mi tradukis de la piednota hindiigo en la originalo. Mi kontrolu la esperantiigon de Francisco Valdomiro Lorenz (Rio de Janerio, 1975). Ĉu ekzistas ankaŭ aliaj tradukoj?

Noto 3: Sed deklaras la angla traduko "Ankaŭ ĉeestis kelkajn pastrojn por honori lin." Kial ŝanĝi la 'multajn' de la originalo al 'kelkajn'?

Ramo: La forto de la malfortaj

La titolo estas refreno de fama himno de Surdas, "Li estas la helpo de la senhelpaj, la forto de la malfortaj."

Narajan Hemĉandr

Narajan HEMĈANDR (1855-1904), verkis la unuan aŭtobiografion en la guĝarata. Li ankaŭ estas konata tradukinto de bengalaj literaturaĵoj en la guĝaratan.

Maharŝi Debendranath TAGOR (1817-1905), patro de la fama Rabindranath TAGOR, estis unu el la pioniroj de la reforma movado de Hinduismo nomata Brahmo Samaĝ.

Advokato, jes, sed kion poste?

La nomoj de tiuj anglaj verkistoj estas redonitaj, kompreneble, en la devanagara skribo en la hindia fontteksto. En tiu ĉi alineo, mi transskribas parenteze la devanagaran prononcon post la nomoj (kopiitaj de la angla tradukado) por doni 'gusteton' de la hindia prononcado de tiuj ĉi nomoj. Foje, tamen, la esperanta alfabeto ne kaptas la pli vastan gamon da devanagaraj sonoj (ekzemple, ĉe la 'd' de Goodeve [gudiv] kiu estas, kaj en la angla kaj la hindia, postdenta plozivo, ne denta, kiel oni dirus en Esperanto).

Mia dilemo

La hindia traduko uzas la esprimojn hindu ŝastr kaj islami kanun, kie ŝastr kaj kanun pli-malpli sinonime respondas respektive al sanskritdevena kaj arabadevena vortoj. Jen ebleco de paraleleco inter la hindia kaj urdua kiun ekspluatas la hindia tradukinto. Eĉ la telugua traduko ne nuancas tiel, malgraŭ la disponebleco de la vortoj. Kio pri la guĝarata? Mi kontrolu....

Dadabhai NAOROJI [naoroĝi] 1825-1917. Epitete, "La Grandulo de Barato", unu el la estraro de la sendependeca movado de la lando. Lia libro pri la ekonomia ekspluatado de Barato, Malriĉeco kaj Ne-Brita Rego en Barato (1901) havis grandan influon.

Rajĉandbhai

La angla traduko metas la frazon "Mi maltrankvilege atendis la renkonton kun la patrino" ĉe la komenco de tiu ĉi alineo (pri la morto de la patrino), anstataŭ en la komenco de la antaŭa alineo (kiel faras la hindia traduko, kaj eble ankaŭ la guĝarata originalo). Tiu ĉi rearanĝeto, laŭ mi, plibonigas la rakontfluon de la teksto. Jen, eble, plia efiko de tiu "avantaĝo de la revizio de Gandhi-ji" kiun mencias la antaŭvortoj de la angla tradukinto.

Alia interesaĵo: Ankaŭ la telugua tradukaĵo rearanĝas la tekston same kiel la angla. Tio indikas al mi, ke la telugua tradukinto (VEMURI Radhakriŝnamurti) uzis la anglan version kiel sian baztekston, nek la originalan guĝaratan, nek eĉ la hindian tradukon! En Barato, verkoj de famuloj (kiel Gandhi aŭ R Tagor) cirkulas en pluraj lingvoj. Sed, oftege, nek la  eldonejoj nek la tradukantoj indikas la fontlingvon de siaj tradukoj. Tiel, teluguaj tradukoj de la verkoj de Tagor ofte estas tradukitaj ne el la originala bengala sed el la hindia (aŭ eĉ angla) tradukoj.

Mondeniro

Tiel estas, "Tia ĉi bramano mi estas." La hindia tradukinto uzas kamparan variaĵon de bramano, kiun mi redonis per 'bamano'. La angla tradukinto ne provis redoni tiun ĉi lingvaĵon. Nek faris tion la telugua tradukinto. Plia indiko, ke la fontoteksto de la telugua traduko estis la angla traduko.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo