9. La Morto de la Patro kaj Mia Duobla Honto

Tiam mi aĝis 16 da jaroj. Ni jam vidis supre, ke pro fistulo, la patro estis tute litokaptita. Plejparte, li estis servita de la patrino, malnova servisto de la familio, kaj mi. Mia devo estis tiu de la flegisto. Lavi lian vundon, ŝmiri la medikamenton, bandaĝi ĝin je la ĝusta tempo, trinkigi medikamenton, kaj prepari la medikamenton ĉehejme kiam ni bezonis tion fari -- tiuj ĉi estis miaj specialaj taskoj. Masaĝi liajn krurojn ĉiunokte, dormi nur je lia permeso, aŭ kiam li mem dormis: jen miaj reguloj. Mi ege amis tiun ĉi servon. Mi ne memoras, ke mi iam maltrafis ĝin. Ĉiokaze, mi altlernejadis dum tiu ĉi periodo. Tial post la manĝado, mi spezis la tempon aŭ ĉe la lernejo aŭ en la patra servo. Se li permesis min, kaj lia sano relative bonis, mi iris promenadi.

Dum tiu ĉi jaro, la edzino gravediĝis. Hodiaŭ mi povas vidi, ke en ĝi estis duobla honto. Unua honto, ke kvankam ĝi estis la periodo de mia studado, mi tamen ne povis esti memregula, kaj la dua honto, ke kvankam mi konsideris la lernejan studadon mia religio, kaj eĉ pli ol tio, religion mi kredis la adorado de la gepatroj -- kaj tio tiugrade, ke ekde la infanaĝo mi prenis la historion de Ŝravan kiel mian idealon -- tamen, sukcesis regi min la voluptamo. Tio estas, ke mi ja masaĝis la krurojn de la patro ĉiunokte, sed dum tiu tempo la menso vagadis al la litĉambro, kaj jen dum periodo pri kiu estas konsilinde forlasi la kuniĝon de la virino laŭ la leĝoj de la sanktaj, medicinaj, kaj kondutaj skriboj. Kiam mi estis liberigita de la servado, mi feliĉadis, kaj tuŝante la piedojn patrajn, mi rekte atingis la litĉambron.

La malsano de la patro pliiĝis. La indiĝenaj medicinistoj -- Vaidja-oj kaj Hakim-oj -- provis respektive siajn ŝmiraĵojn kaj bandaĝojn, ni uzis ankaŭ la hejmajn medikamentojn de la ordinara, ĉiutaga barbisto, kaj aliaj; eĉ la brita kuracisto aplikis sian inteligenton. La brita kuracisto konsilis kirurgion kiel la nuran solvon de tiu ĉi malsano. Sed iu Vaidja, kiu estis familia amiko, intervenis kaj malkonsilis kirurgion vidante la aĝon de la patro. La diversaj medikamentaj boteloj aĉetitaj malutilis kaj la kirurgio ne okazis. Li ja estis fama Vaidja. Mi pensas, ke se li permesus la kirurigion, la vundo resaniĝintus senprobleme. Iu tiuepoke fama kirurgo el Mumbajo estus farinta la kirurgion. Sed la vivofino jam proksimiĝis, kiel do trovi la ĝustan solvon? La patro revenis el Mumbajo sen la kirurgio. Li kunprenis la aĵojn aĉetitajn por la kirurgio. Li lasis la esperon vivi longe. Li malfortiĝis. Iĝis necese fari ĉion ajn surlite. Sed ĝisfine li kontraŭis tion, kaj insiste penis lasi la liton. Tiu ĉi estas la severa disciplino de la religio Vaiŝnava. La ekstera puriĝo ege necesas. Sed la okcidenta medicina sistemo instruas nin, ke la korpaj ekskrementoj, kaj la bano, ĉiuj el tiuj povas esti faritaj tute pure surlite. La malsanulo ne bezonas sin peni. Kiam ajn vi vidos, puras la lita kovrotuko. Tiele atingitan purecon mi senhezite nomus Vaiŝnavismo. Sed tiutempe, vidante la patran insiston lasi la liton por sin bani, ktp, mi primiris lin kaj propramense admiris lin.

Proksimiĝis la malhela nokto de la fino. Tiutempe, la onklo loĝis en Rajkot. Mi malklare memoras, efektive, ke li estis tie ĉi aŭdinte pri la malboniĝanta stato de la patro. Ambaŭ fratoj dividis nerompeblan amon. Tuttage la onklo sidiĝis apud la patra lito, kaj permensante nin ĉiujn dormi, li mem dormis apud la lito de la patro. Neniu komprenble divenis, ke tiu ĉi nokto estos efektive la lasta. Sed la timo kompreneble ĉiam ekzistis. Ĉirkaŭis la 10a aŭ 11a laŭhorloĝe. Mi estis masaĝantaj la krurojn. La onklo diris al mi: "Iru, nun mi sidiĝos." Mi feliĉis kaj rekte iris al la litĉambro. La kompatinda edzino kompreneble profunde dormis. Sed kiel mi permesis ŝin dormi? Mi vekis ŝin. Post 5-7 minutoj, la supre menciita servisto frapis la pordon. Mi ektimis. La koro eksaltis. La servisto diris, "Vekiĝu, la patro ege malsaniĝas." Mi jam sciis, ke li estis ege malsana, tial komprenis la specialan signifon de la "ege malsaniĝas" ĉi tie. Mi tuj elsaltis el la lito.

"Diru, ja, kio okazas?"

Venis la respondo, "Bapu -- Paĉjo -- forpasis!"

Pri kio efikis mia pentado? Mi ege hontis. Ege doloriĝis. Kuris al la ĉambro de la patro. Mi komprenis, ke se mi ne estus blindita de la voluptamo, mi ne suferus tian malkuniĝon dum la lastaj horoj, kaj mi estus masaĝanta la krurojn de la patro ĝis la fino. Nun mi devus aŭdi de la buŝo de la onklo, "Bapu forlasis nin!" La onklo, tiu adoranto de sia pli aĝa frato, akiris la honoron de la fina servo. La patro jam sciis pri sia fina horo. Li gestis, akirigis skribilaĵojn, kaj skribis: "Pretiĝu". Skribinte tion, li rompis la amuleton ligitan ĉirkaŭ sia brako kaj forĵetis ĝin, li forĵetis ankaŭ sian kolĉenon, kaj post momento forflugis la animo.

Jen la honto al kiu mi aludis en la pasinta ĉapitro -- la voluptamemo eĉ dum la servado! Ĝis hodiaŭ mi ne povis forviŝi tiun ĉi makulon nigran; mi ne povis forgesi ĝin. Kaj mi ĉiam kredis, ke kvankam mi amegis la gepatrojn, mi povis lasi ĉion ajn por ili, tamen, eĉ dum la servado mia menso ne sukcesis lasi la voluptamon. Tiu ĉi estis ne nevenkebla manko en mia servado. Pro tio mi nomis min voluptame blindita, malgraŭ la unuedzina ĵuro. Nur post multe da tempo mi povis liberiĝi de ĝi, kaj antaŭ tiu liberiĝo, mi suferis multe da animomalfacilaĵoj.

Antaŭ ol mi fermu tiun ĉi rakonton de mia duobla honto, mi plu diru, ke la filo, kiun naskis la edzino, vivis du-kvar tagoj kaj lasis nin. Kiel eblus iu ajn alia rezulto? Tiuj gepatroj aŭ infanaj paroj kiuj havas konscion, prizorgu tiun ĉi vivekzemplon. 

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo