10. Religiaj Ekvidoj

Ekde mia sesa aŭ sepa jaro ĝis la dek sesa jaro mi studadis, sed nenie en la lernejo mi ricevis religian instruadon. Oni eĉ diru, ke de la instruistoj mi ne ricevis tion kion mi devus facile ricevi de ili. Tamen, ekzistis la medio. Ĉi tie oni komprenu la religion amplekse. Religio, t.e. memkonscio, memscio. Mi naskiĝis en la tradicio viŝnua, kaj do plurokaze vizitis la templon. Sed mi ne povis adorami ĝin. Mi ne ŝatis la luksan, mondan povon de la templo. Aŭdante pri la nemoralaĵoj en la templo, mi deprimiĝis. Mi ricevis nenion de ĝi.

Sed tio kion mi ne ricevis de la templo, mi jes akiris de mia vartistino, Rambha. Rambha estis malnova servistino en nia familio. Eĉ hodiaŭ mi memoras ŝian amon. Mi diris antaŭe, ke mi timis pri fantomoj kaj spiritoj. Rambha klarigis al mi, ke la solvo estas la ĉantado de la nomo de Ramo. Eĉ pli ol la Ramonomo mi fidis Rambha-on, tial dum la infanaĝo, por kontraŭi la timon de fantomoj kaj spiritoj, mi komencis ĉantadi la Ramonomon. Tiu ĉi ĉantado ne daŭris longe. Sed la semo semita dum la infanaĝo ne detruiĝis. Hodiaŭ la Ramonomo, por mi, estas nemalhavebla povo. Mi kredas, ke ĉe la fonto de tio estas la semo semita de Rambha-bai.

Dum la sama periodo, la filo de mia onklo, kiu estis adoranto de la epopeo Ramajano, aranĝis ke ni du fratoj estu instruataj en la ĉanto de Ramosavo. Ni parkeris ĝin kaj faris regulon ĉanti ĝin post la bano. Ĝis kiam ni estis en Porbandar, la disciplino daŭris. Ĝi ne povis postvivi la medion en Rajkot. Ankaŭ pri tiu ĉi tasko mi ne havis multe da fido. Parte pro la estimo al la pliaĝa frato, kaj parte pro la fiero pri klara prononcado de la Ramosavo, la ĉantado daŭris.

Sed tio kio havis grandan efikon sur mia menso estis la studado de la Ramajano. Dum la malgranda parto de la patra malsano kiu okazis en Porbandar, la patro aŭskultadis la Ramajanon ĉiunokte en la templo de Ramo. La aŭskultiganto estis pastro kiu nomiĝis Lagha Maharaĝ de Bileŝvar. Li estis profunda adoranto de sinjoro Ramo. Oni diris pri li, ke kiam li havis la lepron, anstataŭ ĝia kuracado, li prenis la lianofoliojn de la statuo de Ŝivao de Bileŝvar, kaj ligante ilin ĉirkaŭ la korpoparto kiu estis afliktita de la lepro, li ekĉantadis la Ramonomon. Finfine, la lepro estis ĝisradike detruita. Ĉu aŭ ne tio veris, ni aŭskultintoj ja kredis ĝin vera. Ankaŭ veras, ke kiam Lagha Maharaĝ komencis sian rakonton, lia korpo estis tute sana. Lagha Maharaĝ havis dolĉan voĉon. Li kantadis la distikojn kaj kvaropajn versojn kaj eksplikadis ilin. Li mem ektrancis pro ĝia beleco, kaj trancigis la aŭskultantojn. Mi eble aĝis dek tri jarojn tiam, kaj memoras, ke mi ĝuis la legaĵon intense. Tiu ĉi Ramajan-aŭskultado estis la bazo de mia granda amo por la Ramajano. Hodiaŭ mi taksas la Ramajanon la plej grava teksto de la adorvojo Bhakti.

Post kelkaj monatoj ni alvenis al Raĝkot. Tie ne okazis la Ramajan-legaĵoj. Oni ja legadis la Bhagvadgiton je la Ekadashi, la 11-an tago de la luna monato. Mi fojfoje sidiĝis por aŭskulti tion. Sed s-ro Bhatt ne sukcesis inspiri tian intensan ĝuon. Hodiaŭ mi povas vidi, ke la Bhagvadgito estas tia teksto kiu ja povas inspiri religian adoradon. Mi legis ĝin en la guĝarata, ege ĝuoplene. Sed kiam mi aŭdis kelkajn de la originalaj sanskritaj versoj redonitaj de Bharat Bhushan Madan Mohan Malviya] (kiu ĉantis ilin post mia 21-taga fasto), mi konstatis, ke se mi, same kiel li, aŭdintus la Bhagvadgiton el la buŝo de iu Bhagvadgitoa-adoranto dum mia infanaĝo, mi estus amanto de ĝi, jam de tiu aĝo. Mi oftege spertas la fakton, ke la alkutimiĝoj bon-malbonaj akiritaj dum la infanaĝo havas profundajn radikojn. Tial ĝenas min, ke dum tiu aĝo mi ne profitis de la aŭskultado de tiom da elstaraj tekstoj religiaj.

En Raĝkot, tute neplanite, oni intruis min trakti ĉiujn tradiciojn same. Mi lernis respekti ĉiun tradicion de Hinduismo ĉar la gepatroj iris al la temploj de la viŝnua kaj la ŝivaa tradicioj kaj ankaŭ al la Ram-templo. Ili kunprenis nin fratojn, aŭ sendis nin.

Krome, ofte vizitis la patron iuj el la instruistoj ĝainismaj. La patro eĉ donis almozojn al ili. Ili parolis kun la patro pri aferoj religiaj kaj praktikaj. La patro ankaŭ havis amikojn islamanajn, kaj parsiajn. Ili ĉiuj parolis pri siaj propraj religioj, kaj la patro aŭskultis ilin respektoplene, ofte eĉ ĝuoplene. Estante la flegisto, mi ofte ĉeestis tiajn konversaciojn. La tuta efiko de tiu ĉi medio estas, ke mi sentis saman senton pri ĉiuj religioj.

La Kristanismo estis escepto. Mi iel malŝatis ĝin. En tiu tempo, kristanoj staradis ĉe la altlerneja angulo kaj prelegadis. Ili mallaŭdis la hinduajn diojn, kaj la sekvantojn de Hinduismo. Mi trovis tion ĉi netolerebla. Nur unu-du foje mi aŭskultis la prelegon. Mi neniam deziris stari tie refoje. En tiu tempo oni aŭdis pri fama Hinduo kiu iĝis Kristano. La onidiro en la vilaĝo estis, ke dum li estis instruita en Kristanismo, oni manĝigis lin bov-viandon, kaj drinkigis lin alkoholaĵon. Oni ŝanĝigis ankaŭ lian vestaĵon kaj iĝante kristanon, tiu homo komencis vesti sin per jako kaj pantolono, kaj brita ĉapelo. Min ege dolorigis tiaj diraĵoj. Kiel nomi tiun religion, pro kiu oni devas manĝi bov-viandon, drinki alkoholaĵon, kaj ŝanĝi vestojn? Tiel argumentadis mia menso. Ni ankaŭ aŭdis, ke tiu amiko kiu iĝis Kristano, komencis mallaŭdi la tradician religion de siaj gepatroj, la tradiciajn rit-kutimojn, kaj la landon mem. Pro ĉio ĉi, mi ekmalŝatis Kristanismon.

Tiel, kvankam mi sentis samamon al aliaj religioj, tamen oni ne povis diri, ke mi profunde fidis je la dio. Dum tiu tempo en la patra libraro, mi renkontis tradukon de la Manusmriti -- La leĝoj de Manu. En ĝi mi legis pri la kreo de la mondo, ktp. Tio ne vekis respekton, sed male, vekis iom da ateismo. Mi fidis je la inteligento de la filo de mia dua onklo, kiu ankoraŭ vivas. Mi metis miajn dubojn antaŭ li, sed li ne povis respondi al ili. Li replikis: "Ĉe matureco, vi mem povos respondi al tiaj demandoj. Knaboj ne rajtas starigi tiajn demandojn." Mi silentiĝis. La menso ne gajnis trankvilon. Mi trovis refuton de la nunaj kutimoj en la detalaj priskriboj de la Manusmriti, kaj ankaŭ en aliaj diskutoj. Ankaŭ pri tiu ĉi dubo mi ricevis pli malpli la saman respondon. Mi konsolis mian menson, dirante, "iun tagon, mi ekkonsciiĝos, mi legos plie kaj komprenos la aferojn." Tiutempe, legante la Manusmriti, mi tute ne povis lerni pri ahimso. Mi jam priskribis mian viandmanĝadon. Ĝi trovis apogon en Manusmriti. Mi ankaŭ kredis, ke oni devas mortigi serpentojn, cimojn, k.c. Mi memoras, ke tiutempe mi detruis multe da cimoj, pensante ke temas pri la Darmo.

Sed unu afero ekradikiĝis en la menso -- tiu ĉi mondo estas bazita sur la moralo. Kaj la esenco de moralo estas en la vero. Oni nepre elserĉu la veron. Tagon post tago kreskis ĉe mi la grandeco de la vero. Pli kaj pli klariĝis la difino de la vero, kaj eĉ hodiaŭ daŭras tiu klariĝado.

Plue, iu morala verso trovis firman lokon en mia koro. La respondo al malbono estas ne malbono, sed nur bono, tiu ĉi iĝis mia vivprincipo. Ĝi komencis regi min. Mi iĝis amanto de la ideo, ke oni deziru kaj faru bonon al malbon-faranto. Mi plurfoje eksperimentis kun tiu ideo. Jen la mirinda verso:

Al tiu kiu trinkigas akvon, donu bonan manĝaĵon;
Antaŭ tiu kiu klinas sian kapon, adorsterniĝu.
Por tiu kiu elspezas paison, redonu orvalore;
Por tiu kiu savas vin, pretiĝu forlasi la vivon.
Al tiu kiu faras bonon, repagu dekoble: tutkore, parole, plenage;
Sed plej signifas tiu kiu per bonfaro respondas al malbono.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo