8. Ŝtelo kaj Kontricio

Ankoraŭ restas nefinita la rakontado pri miaj kulpoj je kaj antaŭ la tempo de la viandmanĝado. Tiuj ĉi kulpoj datas je la tempo de mia edziĝo aŭ tuj poste.

Mi ŝatis fumi la bidi-ojn -- cigaredetojn -- kun iu mia parenco. Ni ne posedis monon. Neniu el ni kredis, ke iel utilis la fumado, aŭ ke ĝuindis la fumon. Sed ni sentis, ke troviĝas ĝuo en la fumlasado mem. Mia onklo fumadis. Vidante lin kaj la aliajn, ankaŭ ni deziris fumadi. Ni ja ne havis monon en la mano, do ni ekŝtelis la stumpetojn de la bidi-oj finfumitaj de la onklo.

Sed ne ĉiam akireblis tiuj ĉi stumpetoj, kaj krome, ne tiom da fumo ili ellasis. Tial ni komencis ŝteli unu-du paisa-ojn [pajsa] -- monerojn -- el la du-tri paisa-oj en la poŝo de la servisto, kaj aĉeti bidi-ojn. Sed kie kaŝi ilin: jen la demando. Ni sciis, ke ne permeseblis fumadi antaŭ la plenkreskuloj. Iel-tiel ni ŝtelis du-kvar paisa-ojn kaj daŭris. Intertempe mi aŭdis pri ia planto (mi jam forgesis la nomon), kies tigoj oni povas fumadi. Ni akiris tion kaj ekfumadis.

Sed ni ne feliĉis. Ĝenis nin nia sendependeco. Ni malfeliĉis pro la fakto, ke ni ne povis fari ion ajn sen la permeso de la plejaĝuloj. Ni senesperiĝis pro tio, kaj decidis sinmortigi sin!

Sed kiel ni sinmortigu sin? Kiu donus la venenon? Ni aŭdis, ke mortigas onin la semoj de la beladono. Ni iris al la ĝangalo kaj akiris la semojn. Decidis pri la vespera horo. Vizitis la templon de la dio Kedarnath, omaĝe ofertis la gion, kaj elserĉis solecon. Sed ni ne kuraĝis manĝi la venenon. Kion fari, se ni ne mortus tuje? Kio utilas morti? Kial ne toleri la sendependecon? Iukaze, ni manĝis iom da semoj. Ni ne havis la kuraĝon manĝi plu. Ambaŭ timis pro la morto, kaj decidis, ke ni kvietiĝos per vizito al templo de la dio Ramo, kaj forgesos pri la ideo sinmortigi sin.

Mi komprenis, ke facilas pensi pri la sinmortigo, malfacilas fari tion. Tial, se oni minace deklaras pri la plano sinmortigi sin, tio ege malmulte min efikas, aŭ ĝuste havas nenian efikon sur mi.

La rezulto de tiu sinmortiga plano estis, ke ni ambaŭ forlasis la kutimon kaŝe fumadi stumpetojn, kaj ŝteli monon de la servisto. Poste mi neniam deziris fumadi bidi-ojn. Mi ĉiam kredis, ke tiu kutimo estas barbara, malpura, kaj malboniga. Kial en la mondo vastas la kutimo fumadi, mi neniam komprenis. En trajnvagonoj kie oni multe fumadas, mi trovas ĝin ege malfacile sidiĝi tie, kaj sentas sufokon.

Kompare al la kulpo ŝteli stumpetojn de la bidi-oj, kaj por fari tion, ŝteli monon de la servisto, mian alian kulpon mi taksas eĉ pli serioza. Dum la bidi-a afero, mi eble estis 12-13 jarulo aŭ eĉ malpli. Dum tiu alia ŝtelado mi aĝis ĉirkaŭ 15 jaroj. Temis pri la ora braceleto de mia viandmanĝanta frato. Li ŝuldis la malgrandan sumon de 25 rupioj. Ni fratoj ambaŭ pensadis pri la malŝarĝigo de tiu ŝuldo. La frato havis ĉe sia mano puran oran braceleton. Ne malfacilis eltranĉi tola-on -- dek gramojn -- el ĝi. La braceleto estis tranĉita. La ŝuldo repagita. Sed la afero iĝis netolerebla por mi. Mi decidis, ke mi neniam plu faros ŝtelon. Mi ankaŭ sentis, ke mi devas konfesi mian kulpon al la patro. Sed ne malŝlosiĝis la lango. Ke la patro mem min batos, tion mi tute ne pritimis. Mi ne memoras, ke li iam batis iun ajn el ni fratoj. Sed li ege doloriĝus, eble frapos sian kapon kontraŭmure. Mi pensis, ke estus bone konfesi mian kulpon, malgraŭ tia plua ŝarĝo, sen tio, ne puriĝus la koro.

Finfine mi decidis, ke per letero mi konfesos mian kulpon, kaj petos pardonon. Mi verkis leteron kaj donis mane al li. En la letero mi konfesis la tutan kulpon, kaj deziris punon. Mi petegis lin ne dolorigi sin pro tio, kaj ĵuris, ke mi ne faros tian kulpon en la estonteco.

Mantremante, mi metis la leteron en la manojn de la patro. Mi sidiĝis antaŭ lia lignotabula lito. En tiu tempo li suferis pro fistulo, kaj do kuŝadis surlite.

Li legis la leteron. Perlaj larmogutoj falis de lia okuloj. Trempiĝis la letero. Li fermis la okulojn momente, disŝiris la leteron, kaj sidiĝinte por legi la leteron, rekuŝis.

Ankaŭ mi ploris. Mi komprenis la doloron de la patro. Se mi estus pentristo, mi povintus desegni tiun bildon tutprecize. Eĉ hodiaŭ klaras tiu sceno antaŭ la okuloj.

Trasagis min tiu amarko perllarma. Mi iĝis pura. Nur la spertinto scius tian amon.

"Tion scias nur la ramsage trafita."

Tiu ĉi estis por mi leciono pri ahimsa -- senperforteco. Tiam, fakte mi vidis nenion en la afero krom la amo de la patro, sed hodiaŭ mi povas rekoni ĝin kiel puran ahimsa-on. Kiu povas eskapi la tuŝon de tia ahimsa, se ĝi prenas tian vastan formon? Estus neeble sondi la forton de tia vasta ahimsa.

Tia trankvila pardono estis kontraŭ la patra naturo. Mi pensis, ke li koleros, parolos morde, eble frapos sian kapon. Sed la kaŭzo, laŭ mi, por lia senlima trankvilo estis la facila akcepto de la kulpinto mem. Tiu homo kiu memvole kaj sentrompe akceptas sian kulpon kontraŭ aŭtoritaton, kaj ĵuras neniam refari la kulpon -- tiu homo vere atingas kontricion.

Mi scias, ke pro mia akcepto la patro sentimiĝis pri mi, kaj lia amego eĉ pligrandiĝis. 

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo