19. La Veneno de la Malvero

Kompare al hodiaŭ, antaŭ 40 jaroj, la nombro de barataj studentoj kiuj iris al Britujo estis malgranda. Preskaŭ iĝis kutimo deklari sin fraŭlo, eĉ se oni estis jam edziĝinta. En tiu lando, neniu lernejano aŭ studento de kolegio estis edziĝinta. La studentovivo ne estas por la edziĝintoj. Ĉe ni en la praa tempo, la studento ja nomiĝis fraŭlo (brahmaĉari). La kutimo de infanedziĝo komencis en ĉi tiu epoko. Oni povas diri, ke tute ne troviĝas infanedziĝo en Britujo. Tial la junuloj el Barato hontas konfesi sian edziĝecon. Alia kialo kaŝi onian edziĝecon estas ke, se riveliĝas la edziĝeco, oni ne plu havus la rajton flirti kun la junulinoj de la gastiganta familio. Tiu ĉi flirtado estas plejparte tute senkulpa. La gepatroj eĉ preferas tian ĉi geamikecon. Tie tiaj rilatoj inter gejunuloj estas eĉ taksata necesaj, ĉar ĉiu junulo devas mem trovi sian kunvivantinon. Tial se junulo el Barato ekagas laŭ la landaj kutimoj tuj post sia veno al Britujo, la konsekvencoj kompreneble estus teruraj. Kaj ofte ja okazis tiaj sekvoj. Malgraŭ tio, niaj junuloj restis kaptitaj en tiu ĉi iluzia reto. Niaj junuloj preferis mensogi pro tiu kuniĝado kiu estas tute forlasinda, malgraŭ la sunkulpeco de tia kuniĝado laŭ la vidpunkto de la Britoj mem. Ankaŭ mi estis kaptita de tiu ĉi ŝnuro. Kvankam mi estis edziĝinta jam de kvin-ses jaroj kaj estis patro de filo, mi tute ne hezitis deklari min fraŭlo! Sed mi ne povis gustumi la fruktojn de tio ĉi. Mia singardemo kaj silento plejparte min savis. Se mi eĉ ne kapablis paroli, kiu tempomalŝparema junulino parolus kun mi? Mi dubas, ĉu iu junulino konsentus promenadi kun mi.

Mi estis tiom malkuraĝa kiom singardema. En familioj kiel miaj gastigantoj en Ventnor, estus kutime por la filino promenadi kun fremdulo kiel mi. Pro ĝentileco, la filino de mia domestro vidigis al mi la belajn montetojn ĉirkaŭ Ventnor. Kvankam mi mem ne marŝas malrapide, ŝi tamen ja rapidis tiom ke, mi devis treni min post ŝi. Tutvoje ŝi babiladis gaje, kaj mi elbuŝigis jen jeson jen neon. Maksimume, mi deklaris, 'kia belo!' Ne plu. Ŝi flugadis kaj mi daŭre pensis, 'kiam mi reatingos la hejmon?' Mi tamen ne kuraĝis diri, 'nun ni iru hejmen'. Ni atingis la pinton de monteto. Sed kiel malgrimpi? Malgraŭ la altkalkanumaj ŝuoj, tiu ĉi 20-25 jarulino fulme malgrimpis, kaj mi ankoraŭ debatis kiel malgrimpi tiu deklivo! Starante malsupren, ŝi ridis; min kuraĝigis; ofertis sian manon! Kiel mi povus esti tiom malkuraĝa? Kun malfacilaj paŝetoj, haltante kaj sidiĝante ofte, mi malgrimpis. Moketante ŝi diris, 'bonege!' tiel pli hontigante jam hontiĝantan homon. Tamen, ŝi ja rajtis tiel moki min.

Sed kiel mi povus eskapi ĉie tiel? La dio volis elsuĉi la venenon de la malvero el mi. Same kiel Ventnor, ankaŭ Brighton [brajtn] estis marborda feriejo. Mi foje vizitis ĝin. En mia hotelo ankaŭ loĝis afabla maljuna vidvino. Tiu ĉi estis mia unua jaro -- antaŭ Ventnor. Ĉi tie ĉiu manĝaĵo en la menuo estis en la franca. Mi ne komprenis. Mi estis ĉe la sama tablo de la maljunulino. Ŝi vidis, ke mi estas fremdulo kaj iom ĝenita. Ŝi ekkonversaciis.

'Vi ŝajne estas strangulo. Kaj estas iom ĝenita pri io. Vi ne mendis ion ajn ĝis nun!'

Mi estis leganta la menuon, kaj pretiĝis demandi la kelneron. Tial mi dankis tiun afablulinon kaj diris, 'Mi ne komprenas tiun ĉi menuon. Mi estas vegeterano. Tial necesas scii kiuj el tiuj ĉi taŭgas.'

La virino diris, 'Do, mi helpos vin, kaj legos la menuon. Mi diros al vi kiujn vi povas manĝi.'

Mi dankeme akceptis ŝian helpon. La rilato kiun ni starigis ĉi tie daŭris dum mia tuta restado en Britujo, kaj daŭre restis eĉ poste dum multaj jaroj. Ŝi donis al mi sian adreson en Londono, kaj invitis min tagmanĝi tie ĉiudimanĉe. Ankaŭ dum aliaj okazoj, ŝi vokis min, klopodis forigi mian singardemon, konatigis min al junulinoj kaj tentis min babiladi kun ili. Ŝi igis min paroli kun virino kiu loĝis kun ŝi. Fojfoje, ŝi eĉ lasis nin solaj.

Komence, mi trovis ĉion ĉi ege malfacila. Mi ne sciis kion diri. Kiel amuzigi ilin! Sed tiu maljunulino daŭre min trejnadis. Mi edukiĝis. Ekatendis ĉiun dimanĉon. Ekplaĉis al mi babili kun tiu virino.

Daŭre tentis min tiu ĉi maljunulino. Ŝi ekĝuis tiun ĉi rilaton. Ŝi ja deziris ĉion bonan al ni.

Sed kion mi faru? Mi pensis: 'Ĉu estus bone, se mi jam estis dirinta al tiu ĉi afabla virino pri mia edziĝeco? Sciante tion, ĉu ŝi dezirus, ke mi edziĝigu iun? Eĉ nun ne malfruas. Se mi dirus la veron, mi evitus malfacilon.' Pensante tiel, mi verkis leteron al ŝi. Jen ĝi, laŭmemore resumita:

'Ekde kiam ni renkontiĝis en Brighton, vi estis amanta min. Vi prizorgas min same kiel patrino prizorgas sian filon. Vi eĉ kredas, ke mi devas edziĝi, kaj tial vi konatigas al mi junulinojn. Antaŭ ol ke tiaj ĉi rilatoj antaŭeniĝu plu, mi devas diri al vi, ke mi ne meritas vian amon. Ekde kiam mi ekvizitadis vin en via hejmo, mi devintis diri, ke mi jam estas edziĝinta. Mi scias, ke edziĝintaj barataj studentoj en tiu ĉi lando ne diras, ke ili estas edziĝintaj. Ankaŭ mi sekvis la saman kutimon. Sed nun mi vidas, ke mi tute ne devis kaŝi mian edziĝecon. Mi aldonu, ke mi edziĝis infanaĝe, kaj mi eĉ havas filon. Mi ege bedaŭras, ke mi kaŝis tiun ĉi de vi; sed nun la dio donis al mi la kuraĝon diri la veron al vi, kaj mi ĝojas pro tio. Ĉu vi povas pardoni min? Mi ne faris ion maltaŭgan kun tiu fratino kiun vi enkondukis al mi -- pri tio mi volas vin kredigi. Mi tute konscias, ke mi ne devas fari ion ajn. Sed laŭnature vi volas, ke mi korligu kun iu. Por ke la ideo ne progresu en via menso, ankaŭ pro tio mi devas meti la veron antaŭ vi.

'Ricevante tiun ĉi leteron, se vi taksas min netaŭga vin plu viziti, mi tute komprenus vin. Mi jam ŝuldas al vi pro via bonkoramo. Mi devas konfesi, ke mi ĝojos se vi ne lasos min. Se vi eĉ nun taksos min taŭga vin viziti, mi konsideros tion plua pruvo de via amo, kaj ĉiam provos meriti tiun amon.'

Legantoj komprenu, ke mi ne verkis tiun ĉi leteron fulme. Kiom da malnetaĵoj mi antaŭverkis! Sed pro la sendado de tiu ĉi letero, mi ege malpezigis la kapon.

Preskaŭ en la revenpoŝto mi ricevis la respondon de tiu vidvinfratino. Ŝi skribis:

'Mi ricevis vian leteron malfermkore verkitan. Ni ambaŭ ĝojis, kaj multe ridis. Via malvero ja pardonindas. Sed vi deklaris vian veran staton -- tio estas bona. Mia invito restas. Ni nepre atendos vin ventondimanĉe, aŭskultos viajn infanedziĝajn rakontojn, kaj ĝuos moketi vin. Restu certe, ke nia amikeco restos tia kia ĝi estis.

Tiel mi elsuĉis la venenon de la malvero en mi, kaj poste neniam timis paroli pri mia edziĝeco, ktp.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo