7. Tragedio - II
La decidita tago alvenis. Estas malfacile plene priskribi mian kondiĉon. Unuflanke estis la entuziasmo pri plibonigo, la senpacienco fari gravajn ŝanĝojn en la vivo, kaj aliflanke la honto pro la ŝtelkaŝa agado. Mi ne memoras kiu gravis pli inter ili. Ni iris al la rivero serĉante solecon. Fore ni trovis angulon kie neniu povus nin vidi, kaj tie mi vidis la neniam-viditaĵon -- la viandon! Kunis iom da pano. Neniu el tiuj du mi ŝatis. La viando ŝajnis leda. Neeblis manĝi. Mi vomemis. Mi devis halti la manĝadon.
Ege malbone mi tranoktis. Mi ne povis dormi. Mi sonĝis, ke kapro vivas en mi kaj ploradas. Mi vekiĝis, pentadis kaj pensadis, ke mi devas ja viandmanĝi, mi ne malkuraĝiĝu. Ankaŭ la amiko ne estis malvenkema. Li nun aranĝis diversajn manierojn kuiri, ornami kaj kaŝi la viandon. Anstataŭ iri al la riverbordo, li aranĝis kun kuiristo, ke ni kaŝiru al registara gastejo, kaj tie tentis min per la mebla komforto. Tio efikis. La malamo pri la pano malpliiĝis, mi ĉesis kompati tiun kapron, kaj kvankam mi ne povas paroli pri la gusto de la viando mem, tamen, mi ekgustumis la spicojn viandajn. Tiel pasis eble unu jaro, dum kiu mi manĝis viandon ĉirkaŭ 5-6 foje, ĉar ne ĉiam alireblis la registara gastejo, kaj ne ĉiam pretiĝadis tiuj spicoj kiuj estis konsiderataj bonegaj por la viandpreparado. Krome, tia manĝado kostis monon. Mi ne posedis eĉ la proverban rompitan monkonkon, kaj do ne povis kontribui ion. Ankaŭ la aranĝojn por tiu kosto, tiu amiko devis fari. De kie, kaj kiel li faris tiujn aranĝojn, mi ĝis hodiaŭ ne scias. Li ja intencis alkutimigi min al viandmanĝado -- detrui min; tial li elspezis monon siaflanke. Sed ankaŭ li ne posedis ian senfinan trezoron, tiaj festenoj do povis okazi nur de tempo al tempo.
Kiam ajn mi manĝadis tiel, tiam mi tute ne povis manĝi ĉehejme. Kiam la patrino vokis min por manĝado, tiam mi devis falsparoli, ke "hodiaŭ mi ne malsatas; mi ne digestis la manĝadon". Ĉiufoje dum tia parolo, mi sentis min grave vundita. Falsaĵo, kaj plue, al la patrino! Kaj se la gepatroj ekscius ke la knaboj estas viandmanĝantoj, ili estos fulmofrapitaj. Tiuj pensoj ronĝis mian koron, kaj mi tial decidis: "necesas manĝi viandon; per ĝia disvastigo, ni plibonigos Baraton; sed trompi la gepatrojn kaj mensogi estas eĉ pli malbone ol viandmanĝadi. Tial oni ne viandmanĝu dum la vivtempo de la gepatroj. Post ilia morto, kiam oni estos libera, oni tute malkaŝe manĝu la viandon, kaj ĝis kiam ne alvenas tiu momento, oni devas forlasi la viandmanĝadon." Mi transdonis tiun ĉi decidon al mia amiko, kaj forlasis viandmanĝadon -- ja porĉiame. La gepatroj neniam sciis, ke du el iliaj filoj iam viandmanĝadis.
Mi forlasis la viandmaĝadon pro la bonpenso ne trompi la gepatrojn, sed mi ne forlasis tiun amikecon. Mi iris plibonigi la amikon, sed mem falis, kaj simple ne konstatis pri la falo.
Pro tiu amikeco, mi estus kaptita ankaŭ en prostituado. Foje tiu ĉi amiko prenis min al la putina kvartalo. Post taŭgaj konsiloj, li sendis min al la domo de virino. Mi ne devis doni monon al ŝi. La afero estis jam negociita. Mi jes eniris la domon, sed tiu kiun la dio volas savi, povas resti pura eĉ se li mem deziras fali. En tiu domo, mi tute blindiĝis. Mi eĉ ne havis la konscion paroli. Hontege mi sidiĝis sur la lito apud tiu virino, sed neniu sono elbuŝiĝis. La virino koleris, akre diris ion al mi, kaj montris al mi la pordon.
Je tiu tempo mi sentis mian virecon vundita; kaj esperis, ke se la tero malfermiĝus kaj ofertus spacon, mi feliĉe malaperos tien. Sed mi ĉiam ŝuldas al la dio mian savon. Okazis en mia vivo kvar aliaj tiaj okazaĵoj. Mi devas konfesi, ke en ĉiuj tiuj, mi estis savita sen miaj propraj klopodoj, nur pro la cirkonstancoj mem. Klarvide, oni ja devas juĝi min falinta en tiuj ĉi aferoj. Ĉar mi deziris la sensamon, mi spertis ĝin. Tamen, je la ĉimonda vidpunkto, tiu kiu eskapas la agon, malgraŭ sia deziro, estas konsiderata savita; kaj en tiuj ĉi okazaĵoj ankaŭ mi estos taksata savita tiele kaj tiomgrade. Kaj plue, ekzistas kelkaj faroj de kiuj estus tre utile eskapi, por la persono mem, kaj por tiuj kiuj iel rilatas al tiu homo. Kaj post penspurigado, oni eterne dankas la dion pro la eskapo de tiuj faroj. Same kiel ni scias pro la sperto, ke homo falas malgraŭ sia provoj ne fali, spertopruve estas konate, ke dezirante fali, homo, tamen, estas savita pro diversaj cirkonstancoj. En tiaj aferoj, kie troviĝas homovolo, kie la dia volo, aŭ kie reguloj finfine decidas la falon aŭ savon de homo -- tiuj ĉi estas profundaj demandoj. Ili ne havas solvon ĝis hodiaŭ, kaj estas malfacile diri ĉu aŭ ne ili estos iam finfine deciditaj.
Sed ni pluiru. Mi neniam konstatis, ke la amikeco de tiu ĉi amiko estas malbona. Antaŭ ol ke mi konstatu tion, mi devis sperti kelkajn pliajn amaraĵojn. Mi konsciis pri tio nur kiam mi tutklare vidis liajn malbonaĵojn. Sed ĉar mi skribas miajn spertojn laŭ eble plej kronike, tiuj ĉi spertoj venos poste.
Mi devas mencii ĉi tie ion tiutempan. Tiu ĉi amikeco estis unu el la kaŭzoj de la malpaco inter ni geedzoj. Kiel mi jam menciis supre, mi estis edzo samgrade ama kaj suspektema. Tiu ĉi amikeco pliigis mian suspektemon, ĉar mi tute ne dubis la verecon de tiu ĉi amiko. Kredante tiun ĉi amikon, mi malfaciligis la vivon de la edzino sennombreblajn fojojn. Mi neniam pardonis min mem pro tiu perforto. Nur la hindua virino povas suferi tian doloron, kaj tial mi ĉiam vidas la virinon kiel enkarniĝo de tolero. Se la servisto estas false suspektata, li lasas la servon, se la filo estas tiel suspektata, li lasas la patran hejmon, se la suspekto eniras amikojn, rompiĝas la amikeco, se la virino suspektas la edzon, ŝi koleras silente, sed se la edzo suspektas la edzinon, tio estas vera tragedio por tiu kompatindulino. Kien ŝi povas iri? La tiel nomata altkasta virino eĉ ne povas iri al la kortumo kaj rompi la geedziĝon, tiel unuflanka estas la justico skribita por ŝi. Mi donis al ŝi tian justicon kies doloron mi neniam povas forgesi. La radikoj de tiu suspekto estis eltranĉitaj nur kiam mi ekkomprenis detale ahimson -- t.e. kiam mi komprenis la gravecon de la sinrego -- la Brahmaĉarjo -- kaj komprenis, ke la edzino ne estas la sklavino de la edzo, sed lia kunvojaĝantino, ĉiu partoprenas la ĝoj-malĝojojn de la alia, kaj samkiel la edzo, ankaŭ la edzino havas la liberon fari bon-malbonon. Kiam mi memoras tiun periodon de suspektemo, mi koleras pri mia stulteco kaj sensame blindita krueleco, kaj kompatas mian senkonscion pri mia amikeco.