20. Enkonduko al la Religioj
Mi jam estis loĝanta en Britujo unu jaron [Noto 1]. Intertempe mi konatiĝis kun du teozofoj. Ili estis fratoj kaj fraŭloj. Ili diskutis la Bagavadgiton (Giton) kun mi. Ili estis legantaj la tradukon de la Gito farita de Edwin Arnold [edŭin arnld]. Sed ili invitis min legi kun ili la Giton en la sanskrita. Mi hontis, ĉar mi ja ne legis la Giton aŭ en la sanskrita aŭ en la gepatra lingvo. Mi devis konfesi al ili, ke mi ja ne legis la Giton, sed ke mi nun estas preta legi ĝin kun ili. Mia praktiko de la sanskrita ankaŭ estis preskaŭ nulo. Mi nur povus kompreni ĝin tiomgrade, ke se ie fuŝas la traduko, mi povos senerarigi ĝin. Tiel mi eklegadis kun tiuj fratoj la Giton. Profunde frapis min la lasta verso de la dua ĉapitro:
Sensamaĵoj naskas la allogon, allogo la deziron
Deziro vekas la pasion, kaj pasio la koleron
Kolero kreas la stultecon, kaj stulteco la memorperdon
Memorperdo detruas la
menson, kio sekvigas la memdetruon. [Noto
2]
Longe resonis la vortojn en miaj oreloj. Tiam mi konstatis, ke ja altvaloras la Gito. Tiu ĉi kredo pliprofundiĝis, kaj hodiaŭ mi taksas ĝin la plej bona verko por la scio de la vero. Dum tempo de malespero, tiu ĉi libro helpegis min preter takso. Mi jam legadis preskaŭ ĉiujn anglajn tradukojn de ĝi. Sed la tradukon de Edwin Arnold mi konsideras la plej bona. Ĝi konservas la senton de la originalo, tamen ne aspektas tradukaĵo. Mi ne povas diri, ke mi tiam studis la Giton. Ĝi iĝis mia ĉiutaga studteksto nur multajn jarojn poste.
Tiuj fratoj igis min legi vivon de la Budho (La Lumo de Azio) de Arnold. Ĝis tiam, mi sciis nur pri lia tradukado de la Gito (La Kanto Ĉiela). Mi ĝuis la vivon de Budho eĉ pli ol lia Gito. Mi formetis la libron de miaj manoj nur post la tralegado.
Foje tiuj ĉi fratoj prenis min al la Loĝejo Blavatsky [blavatski]. Tie mi renkontis s-inon Blavatsky kaj s-inon Annie Besant [eni besent]. Nur lastatempe aliĝis s-ino Besant al la Socio Teozofa. Mi sekvis kun intereso la diskutojn en la tagĵurnaloj pri tio. La fratoj konsilis min aliĝi al la Socio. Mi ĝentile malakceptis la proponon, dirante, 'Mia religioscio estas preskaŭ nulo, tial mi ne volas aliĝi al iu ajn grupo. Mi nebule memoras, ke tiuj ĉi fratoj legigis al mi la libron de s-ino Blavatsky, La Ŝlosilo de Teozofio. Pro tio naskiĝis la deziro legi librojn pri la hindua religio, kaj foriĝis de la menso tio kion mi aŭdis el la buŝoj de kristanaj preĝantoj, ke la hindua religio estas simple plena je superstiĉoj.
Tiutempe mi renkontis kristanon el Manĉestro. Li diskutis kun mi Kristanismon. Mi rakontis al li mian memoron de Raĝkot. Li bedaŭris. Li diris, 'Mi mem estas vegeterano. Mi ankaŭ ne drinkas alkoholaĵojn. Estas ja vero, ke multaj kristanoj manĝas viandon kaj drinkas; sed ne estas devo laŭ la religio fari ion el tiu du. Mi konsilas, ke vi legu la Biblion'. Mi konsentis. Li aĉetis por mi la Biblion. Mi svage memoras, ke tiu sinjoro mem vendis Bibliojn. Li vendis al mi Biblion plena je mapoj kaj indeksoj. Mi eklegis ĝin, sed mi tute ne povis legi la Malnovan Testamenton. Post la eklego de la Genezo mi ĉiam dormemis. Mi memoras, ke nur por diri, ke mi jam legis la Biblion, mi senkomprene kaj senĝue penlegadis la ceterajn librojn. Al mi tute malplaĉis la libro 'Nombroj'.
Sed io tute male okazis ĉe la Nova Testamento. 'La Prediko sur la monto' de Jesuo havis ege bonan efikon sur mi. Mi ŝategis ĝin. La menso komparis ĝin kun la Gito. Al tiu kiu postulas vian ĉemizon, donu ankaŭ vian mantelon. Al tiu kiu frapas vian dekstran vangon, donu ankaŭ la maldekstran -- legante ĝin mi ĝojegis. Tio memorigis al mi la strofojn de Ŝamal Bhat. Mia knaba cerbo unuigis la Giton, la biografion de Budho verkita de Arnold, kaj la diraĵojn de Jesuo. Mi konvinkiĝis, ke troviĝas la Dharmo en la sindonemo.
Pro tiu ĉi legado, mi ekemis legi la biografiojn de aliaj religiaj instruistoj. Amiko konsilis min legi la libron Herooj kaj la Heroadorado de Carlyle. Tie mi legis la mesaĝon de la Profeto Muhammad, kaj eksciis pri lia grandeco, kuraĝo kaj pena meditado.
Mi ne sukcesis paŝi preter tiu ĉi enkonduko al la religio. Mi ne povis trovi la tempon legi ion ajn krom la lernolibroj por la ekzameno. Sed mi jam decidis, ke mi devas legi religiajn librojn, kaj akiri konon de ĉiuj ĉefaj religioj.
Kaj kiel mi povis funkcii sen ia ajn scio de la ateismo? Ĉiuj baratanoj jam konas la nomon Bradlaugh [bredla]. Oni konsideris lin ateisto. Tial mi legis libron pri li. Mi ne plu memoras la titolon. Tiu libro havis nenian efikon sur mi. Mi transiris la dezerton de la ateismo. S-ino Besant famiĝis ankaŭ tiam. La fakto, ke ŝi iĝis kredanto de ateistino plu turnis min for de la ateismo. Mi jam legis la libron de s-ino Besant Kiel mi iĝis teozofino. Tiutempe mortis Bradlaugh. Li estis enterigita en la tombejo en la kvartalo Woking. Ankaŭ mi iris tien. Mi kredas, ke ĉiuj baratanoj en Londono venis. Ankaŭ venis multaj pastroj por honori lin [Noto 3]. Poste ni ĉiuj staris ie atendante trajnon. Tie, ĉampiona ateisto ekargumentadis kun unu el la pastroj:
"Nu, do, sinjoro, vi diras, ke ekzistas la dio, ĉu ne?"
Tiu modesta pastro respondis en mallaŭta voĉo, "Jes, tion mi ja diras."
Li ridis, kaj kvazaŭ ŝakmatante diris: "Sed, vi ja konsentas, ĉu ne, ke la cirklorando de la Tero estas 28.000 mejloj?"
"Certe."
"Do, diru bonvole, kiom altus la dio, kaj kie li loĝus?"
"Se ni komprenus, li loĝas en ambaŭ niaj koroj."
"Diru tion al la infanoj, mi petas," deklaris la batalanto, ĵetante triumfajn rigardetojn al la ĉirkaŭstarantoj. La pastro humile restis silenta. Pro tiu ĉi konversacio, al mi plu malplaĉis la ateismo.