27. La mumbaja kunveno

Jam la tago post la morto de mia bofrato, mi devis iri al Mumbajo por la publika kunveno. Estis apenaŭ ajna tempo por pensi pri mia parolado. Mi estis elĉerpita post tagoj kaj noktoj de maltrankvila maldormo, kaj mia voĉo iĝis raŭketa. Tamen, mi iris al Mumbajo fidante je la Dio. Mi tute ne pensis surpaperigi mian paroladon.

Laŭ la instrukcioj de Kavaliro Pherozeshah, mi atingis lian oficejon je la 5a ptm en la vespero antaŭ la kunveno.

'Ĉu via parolado estas preta, Gandhi?' li demandis.

'Ne sinjoro,' mi diris, tremante pro timo, 'Mi pensas, ke mi parolos improvize.'

'Tio ne funkcios en Mumbajo. Malbonas la raportado ĉi tie, kaj se ni volas gajni avantaĝon el la kunveno, vi devas skribi vian paroladon, kaj ĝi estu printita antaŭ la tagiĝo morgaŭ. Ĉu vi povos fari tion?'

Mi estis iom nervoza, sed diris, ke mi provos.

'Do diru, kiam venu s-ro Munshi al vi por la manuskripto?'

'Je la 11a ĉi-nokte,' mi diris.

Irante al la kunveno, mi vidis la saĝecon de la konsilo de Kavaliro Pherozeshah. La kunveno okazis en la halo de la instituto Kavaliro Cowasji Jehangir. Mi aŭdis, ke kiam Kavaliro Pherozeshah Mehta parolis en kunvenoj, la halo estis ĉiam plenplena, ĉefe de studentoj kiuj volis aŭdi lin. Tiu ĉi estis la unua tia kunveno en mia sperto. Mi vidis, ke mia voĉo atingos nur kelkajn. Mi estis tremanta kiel mi eklegis mian paroladon. Kavaliro Pherozeshah daŭre kuraĝigis min, petante min paroli pli laŭte kaj eĉ pli laŭte. Mi kredas, ke mia voĉo efektive iĝis pli kaj pli mallaŭta.

Mia malnova amiko Keshavrao Deshpande savis min. Mi donis la paroladon al li. Lia estis precize la ĝusta voĉo. Sed la aŭskultantaro rifuzis aŭskulti. En la halo leviĝis krioj de 'Wacha', 'Wacha'. Do, s-ro Wacha ekstaris kaj laŭtlegis la paroladon, kun mirindaj rezultoj. La aŭskultantaro tute silentiĝis, kaj aŭskultis ĝis la fino, kun aplaŭdoj kaj krioj de 'Kia honto!' je la ĝustaj lokoj. Tio ege ĝojigis min.

La parolado plaĉis al Kavaliro Pherozeshah. Mi estis feliĉega.

La kunveno gajnis al mi la aktivan subtenon de s-ro Deshpande kaj parsia amiko kies nomo mi hezitas mencii, ĉar li estas nun altranga registara funkciulo. Ambaŭ esprimis siajn dezirojn akompani min al Sudafriko. Tamen, s-ro C. M. Cursetji, kiu estis tiam juĝisto en civila kortumo, ŝanĝis la decidon de la parsia amiko, ĉar li jam planis edzigi lin. Li devis elekti inter la edziĝo kaj foriro al Sudafriko, kaj li elektis la unuan. Sed Parsi Rustomji kompensis la rompitan promeson, kaj la ago de la sinjorino kiu helpis la rompiĝon estis nuntempe kompensita de pluraj parsiaj fratinoj kiuj dediĉas sin al la laboro pri khadi [Noto 1]. Mi do volonte pardonis la paron. S-ro Deshpande ne havis la tenton de la edziĝo, sed ankaŭ li ne povis veni. Hodiaŭ li mem estas farinta sufiĉe da kompenso por tiu rompita promeso. Revenante al Sudafriko mi renkontis en Zanzibaro unu el la familio Tyabji. Ankaŭ li promesis veni kaj helpi min, sed neniam venis. S-ro Abbas Tyabji kompensas tiun ofendon. Tiel fruktiĝis neniuj el miaj tri provoj persvadi advokatojn iri al Sudafriko.

Ĉi-kuntekste mi memoras s-ron Pestonji Padshah. Mi amikiĝis kun li jam de mia tempo en Anglujo. Mi unue renkontis lin en vegetara restoracio en Londono. Mi sciis pri lia frato s-ro Barjorji Padshah kiu laŭ reputacio estis strangulo. Mi tamen neniam renkontis lin, sed amikoj diris, ke li estis stranga. Pro kompatemo al ĉevaloj li ne rajdis en tramoj, li rifuzis akiri diplomon spite de mirinda memorkapablo, li iĝis sendependa spirito, kaj estis vegeterano, kvankam parsio. Pestonji ne havis la saman reputacion, sed li famiĝis pro sia erudicio, eĉ en Londono. La komunaĵo inter ni, tamen, estis la vegeteranismo, kaj ne klereco, en kiu estis preter mia kapablo egali lin.

Mi eltrovis lin denove en Mumbajo. Li estis la ĉefa notario en la Alta Kortumo. Kiam mi renkontis lin, li estis okupita pro kontribuaĵo al ampleksa ĝuĝarata vortaro. Ne estis amiko kiun mi ne alvokis por helpo en mia sudafrika laboro. Pestonji Padshah tamen ne nur rifuzis helpi min, sed eĉ konsilis min ne reveni al Sudafriko.

'Ne eblas helpi lin,' li diris. 'Sed mi devas diri, ke al mi ne plaĉas via foriro al Sudafriko. Ĉu mankas laboro en nia propra lando? Vidu kiom da laboro restas farenda jam pri niaj propraj lingvoj. Mi devas trovi ekvivalentojn de sciencaj terminoj. Sed tio ĉi estas nur unu branĉo de la laboro. Pensu pri la malriĉeco en la lando. Niaj landanoj en Sudafriko sendube alfrontas malfacilaĵojn, sed mi ne volas homo kiel vi oferita al tiu laboro. Ni gajnu politikan povon ĉi tie, kaj ni aŭtomate povos helpi niajn landanojn tie. Mi scias, ke mi ne povas persvadi vin, sed mi ne kuraĝigos iun ajn akompani vin.

Al mi ne plaĉis tiu ĉi konsilo, sed ĝi pligrandigis mian respekton por s-ro Pestonji Padshah. Frapis min lia amo por la lando kaj la gepatra lingvo. Tiu afero pliproksimigis nin. Mi povis kompreni lian vidpunkton. Sed mi ne forlasis mian laboron en Sudafriko, male, mi plifirmiĝis pri mia plano. Patrioto ne povas ignori iun ajn branĉon de la servo al la patrujo. Kaj por mi la teksto en la Bhagvadgito estis klara kaj emfaza:

'Pli bone fari la propran dharmon (kiom ajn neperfekte), ol la dharmon de alia bonfarite. Pli bone morti dum la plenumo de la propra dharmo; la dharmo de alia estas danĝera.'


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo