Aŭtobiografio: Dua Parto

1. Rajĉandbhai

En la lasta ĉapitro mi diris, ke la maro en la mumbaja haveno estis ŝtorma. Oni ne konsideras tiun surpriza por la hinda oceano dum Junio kaj Julio. Jam de Adeno la maro estis tia. Ĉiuj estis marmalsanaj, nur mi estis tute sana. Mi staris sur la deko por vidi la ŝtormon. Eĉ malsekiĝis. Nur unu-du de ni pasaĝeroj ĉeestis la matenmanĝon. Por manĝi la avenkaĉon, ni devis meti la bovlon en la sino, alie, la avenkaĉo mem faliĝus en la sino!

Mi kredas, ke tiu ŝtormo estis simbolo de mia interna ŝtormo. Sed same kiel mi povis resti trankvila malgraŭ la ekstera ŝtormo, mi ankaŭ povas diri la saman pri la ena ŝtormo. La afero de mia kasto kompreneble restis. Mi jam skribis pri miaj zorgoj pri mia profesio. Krom tiuj, ĉar mi estis reformemulo, mi planis plurajn reformprojektojn. Mi ankaŭ pensadis pri ili. Kaj naskiĝis kelkaj aliaj zorgoj neantaŭviditaj.

Mi maltrankvilege atendis la renkonton kun la patrino. Kiam ni atingis la kajon, la plej aĝa frato kompreneble estis tie. Li jam ekkonatigis sin al d-ro Mehta kaj lia frato. D-ro Mehta petis, ke mi loĝu kun li; tial ili venigis min tie. Tiel, rilato kiu formiĝis en Anglujo, daŭre restis en Barato, kaj fortiĝante difuziĝis tra niaj familioj.

Mi sciis nenion pri la forpaso de la patrino. Oni informis min kiam mi atingis la hejmon, kaj banigis min. Oni povintus doni la informon al mi en Anglujo, sed por malgrandigi la ŝokon, la plej aĝa frato decidis ne doni ian ajn informon pri tio ĉi ĝis mi atingis Mumbajon. Mi volas vuali mian doloron. Kompare al la morto de la patro, la morto de la patrino dolorigis min multe pli. Multegaj de miaj revoj vaporiĝis. Sed mi memoras, ke aŭdante pri tiu ĉi morto, mi ne ploregis. Mi eĉ sukcesis haltigi la larmojn, kaj mi komencis mian ĉiutagan laboron kvazaŭ ne okazis la morto de la patrino. [Noto 1]

Inter la homoj kiujn mi renkontis en la hejmo de d-ro Mehta, mi nepre devas priskribi unu. Lia frato, Revaŝankar Ĝagĝivan, efektive iĝis mia intima amiko. Sed tiu kiun mi volas priskribi estas la poeto Rajĉand aŭ Raĝĉandr. Li estis la bofilo de la pli aĝa frato de d-ro Mehta, kaj ankaŭ partnero en la juvelista firmao de Revaŝankar Ĝagĝivan. Tiutempe li ne estis pli ol 25 jaraĝa. Tamen, eĉ dum la unua renkontiĝo, mi konstatis, ke li estas homo bonkaraktera kaj klera. Li estis ŝatavadhano (laŭlitere, 'centprizorganto' --homo kiu kapablis prizorgi samtempe cent aferojn). D-ro Mehta volis, ke mi vidu ekzemplon de tiu centopa prizorgado. Mi malplenigis mian stokon de vortoj de diversaj lingvoj, kaj la poeto recitis ilin en ĝuste la ordo en kiu mi ilin diris! Mi enviis lin, sed tamen ne estis sorĉita de tiu ĉi kapablo. Tion kio min sorĉis mi fakte renkontis poste. Kaj tio estis lia vasta kono pri la sanktaj skriboj, lia pura karaktero, kaj lia senĉesa klopodo vizaĝ-al-vizaĝe vidi la dion. Poste mi informiĝis, ke li estis spezanta sian tutan vivon nur por tiu memkonstato:

Ridludante, la dion en ĉio se mi vidos
Sukcesa la vivon mi taksos
La majstro de Muktanand ja estas la dio
Kaj ankaŭ lia viva fadeno.

Tiu ĉi diraĵo de Muktanand estis ne nur sur liaj lipoj, sed ankaŭ estis ĉizita en lia koro.

Li mem faris komercon de miloj da rupioj, taksis juvelojn kaj perlojn, solvis la problemojn de la komercado, sed ĉiuj ĉi ne estis lia celo. Lia celo -- la centro de lia vivo -- estis vidi la dion. Nepre troviĝis sur lia matraco iu religia libro kaj lia taglibro. Tuj post la konkludo de komerca afero, malfermiĝis la religia libro aŭ la taglibro. Lia verkaro, kiu estis eldonita, plejparte venas de tiu ĉi taglibro. Homo kiu faras komercadon de centmiloj da rupioj, kaj tuj poste ekskribas profundajn aferojn pri la memkonscio, tute ne apartenas al la tribo de la komercistoj, sed al tiu de la puraj intelektuloj. Tion pri li mi rimarkis, ne unufoje sed plurfoje. Mi neniam vidis lin en la stato de la memforgesado. Estis nenia egoisma ligo inter ni. Ni tamen iĝis ege intimaj. Tiutempe mi estis senmona advokato. Sed kiam ajn mi vizitis lin en la vendejo, li parolis pri nenio krom aferoj religiaj kaj spiritaj. Malgraŭ la fakto, ke tiam mi mem ne sciis klare mian vojon; mi eĉ ne povas diri, ke mi havis ĝeneralan intereson pri la religia diskutado; mi tamen aŭskultis ĝuoplene la religian diskutadon de Rajĉandbhai. Poste mi renkontis multajn religiajn gvidantojn kaj instruistojn.Mi provadis renkonti la gvidantojn de ĉiu religio. Sed tiel stampis min Rajĉandbhai, kiel neniu alia sukcesis fari.Pluraj de liaj diraĵoj rekte tuŝis mian koron. Mi respektis lian intelekton. Ankaŭ por lia sincereco mi havis saman estimon. Tial mi sciis, ke li neniam misgvidos min volonte, kaj diros nur tion kion li pensas. Tial dum la tempo de mia spirita krizo, mi iris al li por rifuĝo.

Malgraŭ la estimo por Rajĉandbhai, mi ne povis nomi lin mia guruo. Ja ankoraŭ daŭras tiu mia serĉo.

Mi kredas je la graveco kiun donas la Hinduismo al la rolo de la guruo. Estas multe da vero en la diraĵo 'Ne eblas la scio sen la guruo'. Por ĉiutagaj aferoj, oni povas funkcii per neperfekta instruisto, sed neperfekta gvidanto tute ne utilus por la spirita scio. Nur la perfekta scianto rajtas esti nomata la guruo. La sukceso kuŝas en la serĉo mem ĉar la studento trovas la guruon ĝuste laŭ sia merito kaj kapablo. Tio ĉi signifas, ke ĉiu serĉanto rajtas senĉese strebi atingi tiun kapablon, kaj la frukto de tiu strebado restas en la manoj de la dio.

Sume, malgraŭ ke mi ne sukcesis fari Rajĉandbhai la sinjoron de mia koro, mi tamen gajnis multon pro lia helpo, kiel ni vidos poste. Sufiĉas ĉi tie diri, ke tri samtempuloj havis profundan influon en mia vivo: Rajĉandbhai pro sia vivanta kontakto; Tolstojo pro sia libro La Regno de la Dio estas en Vi; kaj Ruskin pro sia Unto This Last. Sed mi parolos pri tiuj ĉi aferoj en iliaj ĝustaj lokoj.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo