25. Mia dilemo

Sufiĉe facilis iĝi advokato, sed malfacilis advokati. Mi jes legis la leĝaron, sed ne lernis praktiki la juron. Plaĉis al mi multaj juraj maksimoj. Sed mi tute ne komprenis kiel oni uzu ilin en la profesio. "Uzu vian posedaĵon tiel ke, ne difektiĝu la posedaĵo de alia" -- jen maksimo. Sed mi ne sukcesis kompreni kiel mi uzu ĝin por kliento. Mi jam konis la kazojn en kiuj tiu ĉi maksimo estis uzata. Sed mi ne lernis kiel uzi tiun ĉi maksimon.

Krome, troviĝis eĉ ne aludeto al la barata leĝaro en la kodoj studataj. Mi sciis nenion pri la hindua kaj islama kodoj [Noto 1]. Kaj mi ne sciis kiel verki plendon. Mi ege ĝeniĝis. Mi jam aŭdis pri Pherozeshah [ferozŝa] Mehta. En la kortumo li blekadis leone. Kiel li lernis tiun ĉi arton en Anglujo? Certe en tiu ĉi vivo mi neniam povos akiri tian viglecon. Kaj mi forte ekdubis, ĉu mi eĉ povus gajni vivtenpovon per la profesio de advokato.

Jam komenciĝis tiu ĉi perplekso dum miaj jurstudjaroj. Mi parolis pri miaj problemoj kun kelkaj amikoj. Ili sugestis, ke mi prenu la konsilon de Dadabhai Naoroĝi [Noto 2]. Mi jam diris, ke mi posedis enkondukleteron al Dadabhai. Mi uzis tiun leteron malfrue. Kiel mi rajtis renkonti tian ĉi eminentulon? Se li prelegis ie, mi iris, kaj sidante en angulo, satigis la okulon kaj orelon. Por resti en kontakto kun studentoj, li eĉ starigis klubon. Mi iradis tien. Mi ĝojis, vidante lian zorgon por la studentoj, kaj ilia respekto por li. Finfine, mi kuraĝis doni al li mian enkondukleteron. Mi renkontis lin. Li jam diris al mi: "Se vi volas renkonti min kaj bezonas ian konsilon, nepre venu." Sed mi neniam trudis min al li. Mi konsideris ĝin pekon forpreni lian tempon. Tial, mi ne povis sekvi la konsilon de mia amiko, kaj kuraĝi paroli kun Dadabhai pri miaj problemoj.

Aŭ tiu amiko aŭ iu alia konsilis min renkonti s-ron Frederick Pincutt [pinkat]. Li apartenis al la partio Konservativo. Sed li amis la baratanojn sincere. Li konsiladis multajn studentojn. Tial, mi verkis leteron al li, petante renkontiĝon. Li fiksis rendevuon. Mi renkontis lin. Mi neniam forgesos tiun ĉi renkontiĝon. Li rilatis al mi kiel amiko. Li forridigis mian deprimon. "Ĉu vi kredas, ke ĉiuj bezonas iĝi Pherozeshah Mehta? Troviĝas nur unu-du Pherozeshah Mehta aŭ Badruddin Tayabji [tajabĝi]. Vi komprenu, ke por iĝi ordinara advokato, oni vere ne bezonas tiom da inteligento. Oni facile praktikus la profesion de advokato per komuna saĝo kaj laboremo. Ne ĉiuj kazoj estas komplikaj. Diru, tamen, ion pri via ĝenerala legado."

Kiam mi parolis pri la libroj kiujn mi legis, mi vidis, ke li iom malkontentis. Sed nur pormomente. Li tuj ekridis, kaj diris:

"Nun mi komprenas vian malfacilon. Via legado pri ĝeneralaj aferoj estas tre malmulta. Vi scias nenion pri la mondo. Sen tiu scio, oni ne povas advokati. Vi eĉ ne legis la historion de Barato. Advokato nepre bezonas scion de la homa naturo. Li devos taksi homon per rigardo de lia vizaĝo. Plue, ĉiu baratano nepre sciu la historion de Barato. Ĝi ne rilatas al la advokata profesio, sed vi devas scii ĝin. Mi rimarkas, ke vi ankaŭ ne legis la libron de Kaye [ke] kaj Malleson [melesan] pri la ribelo de 1857. Vi tuj tralegu ĝin, kaj legu la du librojn kies nomojn mi donos al vi kun la celo de akiro de homo-scio." Dirante tion, li skribis la titolojn de la libroj de Lavator [levetar] kaj Shemmelpennick [ŝemelpenik] pri fiziognomiko.

Mi estis ege dankema al tiu ĉi maljuna amiko. Kun li pormomente tute malaperis mia timo. Sed lasante lin, mia timo tuj rekomencis. Ripetante, ke mi devas lerni taksi homojn per iliaj vizaĝoj, kaj pensante pri tiuj libroj mi atingis mian hejmon. La postan tagon, mi aĉetis la libron de Lavator. Mi ne trovis la libron de Shemmelpennick en tiu vendejo. Mi legis la libron de Lavator sed trovis ĝin eĉ pli malfacila ol tiu de Snell. Ĝi apenaŭ interesis min. Mi studis la vizaĝon de Ŝekspiro. Sed neniel kapablis identigi la Ŝeskpirojn en la stratoj de Londono.

De la libro de Lavator, mi lernis nenion. Malmulte mi rekte gajnis de s-ro Pincutt, sed trovis lian amikecon ege valora. Mi longe memoris lian rideman kaj afablan vizaĝon. Mi fidele memoris liajn vortojn, ke por advokati, oni ne bezonas la inteligenton aŭ memoropovon de Pherozeshah Mehta; oni glate funkcius per la komuna saĝo kaj la laboremo. Tiujn ĉi kvalitojn mi jes posedis en sufiĉe granda kvanto. Tial reesperiĝis iomete la koro.

La libron de Kaye kaj Malleson mi ne sukcesis legi en Anglujo. Sed decidis legi ĝin kiel eble plej baldaŭ. Tiun deziron mi povis plenumi en Sud-Afriko.

Tiel, kun iomete da espero en mia ĝenerala malesperiĝo, mi elŝipiĝis en Mumbajo de la ŝipo Assam. La maro en la haveno estis maltrankvila, mi do devis atingi la kajon per ŝalupo.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo