Enkonduko

Antaŭ kvar aŭ kvin jaroj, pro la peto de miaj intimaj kunuloj, mi konsentis verki aŭtobiografion, kaj eĉ ĝin komencis. Sed mi eĉ ne plenigis la unuan folion kiam ekbrulis la mumbaja tumultega vulkano, kaj la komencita tasko restis nefinita. Poste mi estis kaptita en afero post afero kiu kulminis en mia enkarceriĝo en Jeravda. Ankaŭ Frato Ĝejramdas estis tie. Li proponis al mi, ke mi flankenmetu ĉion, kaj finu la aŭtobiografion. Mi respondis, ke mi jam fiksis stud-programon, kaj nur post ĝia finiĝo, mi povos komenci la aŭtobiografion. Se mi havus la bonŝancon travivi mian punperiodon en Yeravda, mi ja skribintus la aŭtobiografion tie. Sed mi estis liberigita unu jaron antaŭ ol finiĝis eĉ la stud-programo. Mi eĉ ne povis komenci la aŭtobiografion. Tial ĝi ne estis skribita. Nun Svami Anand denove antaŭmetis la saman demandon. Mi jam skribis la historion de la Satjagraha en Sud-Afriko, kaj do estas tentata verki la aŭtobiografion. La peto de la Svami estas, ke mi finverku la tutan vivhistorion kaj ke poste oni eldonu ĝin libroforme. Mi ne havas tiom da neinterrompata tempo. Se entute mi ĝin verku, mi povas verki ĝin nur por Navĝivan. Mi ĉiukaze devas skribi ion por Navĝivan. Do kial ne la aŭtobiografion? Svami konsentis pri tiu mia decido, kaj jen mi havas la okazon verki la aŭtobiografion.

Sed aŭdante pri mia decido, iu pia amiko demandis al mi dum mia lunda silento-tago: "Kial vi volas verki aŭtobiografion? Tiu ĉi estas okcidenta tradicio. Neniu scias pri tia verkado en la oriento. Kaj kion vi volas skribi? Kio okazos se vi morgaŭ ne plu kredos tion kion vi hodiaŭ kredas vera principo? Aŭ se vi ŝanĝos la kriteriojn de via ago? Multaj homoj konsideras viajn skribaĵojn la fina pruvo, kaj laŭigas siajn vivojn. Eble ili mispaŝos, ĉu ne? Tial, taŭgus ne verki la aŭtobiografion, almenaŭ nun, ĉu ne?"

Tiu argumento havis iom da efiko sur mi. Sed mi efektive ne volas verki aŭtobiografion. Sub la preteksto de aŭtobiografio, mi volas rakonti nur pri miaj pluraj eksperimentoj kun la vero. Veras, ke pro la fakto, ke mia vivo estas interplektita en tiuj eksperimentoj, tiu rakonto prenos la formon de vivhistorio. Sed se ĉiupaĝe troviĝus nur miaj eksperimentoj, mi mem konsiderus tiun rakonton senkulpa. Mi kredas, ke estus utile meti antaŭ la publiko la tutan aron de miaj eksperimentoj -- aŭ konsideru tion mian iluzion. Barato jam konas miajn eksperimentojn en la kampo de la politiko; ne nur tie ĉi, sed ĝi ankaŭ estas konataj en ĉiuj tiuj mondpartoj kiujn oni rajtas nomi civilizaj. Por mi, ĝi valoras ege malmulte, kaj do la titolo de Mahatmo kiun mi gajnis pro tio, ankaŭ malvaloras. Plurfoje min eĉ dolorigis tiu adjektivo. Mi ne memoras eĉ unu fojon kiam mi fieris pri tiu adjektivo. Sed mi ja ŝatus rakonti pri miaj propraj spiritaj eksperimentoj, pri tiuj kiujn nur mi prikonas -- en kiuj ankaŭ naskiĝis mia forto en la politika kampo. Se tiuj eksperimentoj ja estas spiritaj, tiam ne ekzistas eĉ la ebleco fieri pri tiuj. Tiuj nur povas pligrandigi la humilecon. Ju pli longe mi pripensas la pasintecon, des pli klare videblas miaj limigoj. Tio kio mi volas atingi, tio pri kio mi klopodis kaj strebis dum la lastaj 30 jaroj, estas la memkonscio, vidi la dion mem, atingi la liberigan savon, la mokŝa-on. Ĉiuj miaj agoj havas tiun ĉi celon. Tio ankaŭ estas la celo de mia verkado; kaj jen tio kio regas mian konduton en la politika kampo.

Sed mi ĉiam kredas, ke tio kio inde eblas por unu indas kaj eblas por ĉiuj. Tial mi ne eksperimentis kaŝe. Mi ne kredas, ke ilia spiriteco malpliiĝus se ĉiuj povas vidi ilin. Nepre ekzistas aferoj kiujn nur la animo scias, kaj tie tiuj restas. Mi ja ne povas komuniki tiajn aferojn. En miaj eksperimentoj, la spirita signifas la moralan; la darmo estas moralo; spirite nutrita moralo estas la darmo. Tial tiuj aferoj kiujn pridecidas knaboj, junuloj, kaj aĝuloj -- nur tiuj aferoj estos traktataj en tiu ĉi rakonto. Se mi sukcesos verki tiun ĉi rakonton senpasie kaj kun humileco, mi povos liveri ion por aliaj eksperimentuloj.

Mi ne pretendas pri ia kompleteco de miaj eksperimentoj. Same kiel sciencisto faras siajn eksperimentojn precize, rigore, penseme, kaj detaloplene, kaj eĉ tiam li ne nomas la rezultojn finaj, kaj restas vigla pri la eraro de siaj konkludoj se ne tute dubemaj pri ili, ankaŭ mi asertas la saman pri miaj eksperimentoj. Mi animserĉis min profunde, zorge observis ĉiun mian emocion, analizis ilin. Sed, ke la konkludoj aplikas al ĉiuj, ke ili veras aŭ ke nur ili veras, tiujn asertojn mi neniam volus fari. Mi jes povas aserti la jenon: laŭ mia vidpunkto, ili veras, kaj ŝajnas finaj. Se ili ne ŝajnus tiel, mi ne devus subteni iujn ajn el miaj agoj per ili. Sed ĉion kion mi renkontas, mi dividas en prenendaĵon kaj lasendaĵon, kaj laŭ la prenendaĵojn mian konduton mi laŭigas. Sed ĝis tiam kiam tia konduto donas animplezuron al mi, tiel estas, al miaj intelegenteco kaj animo, ĝis tiam mi devas fidi pri ĝi.

Se mi volus priskribi nur principojn, tiel estas, esencojn, tiam mi tute ne rajtus verki tiun ĉi aŭtobiografion. Sed mi volas doni la historion de la agoj faritaj surbaze de tiuj principoj kaj esencoj, kaj tial mi donis al tiu eseo la unuan titolon [Noto 1] de "Eksperimentoj kun la Vero". Tio inkluzivas eksperimentojn kun tiuj principoj distingitaj de la vero nome ahimsa -- senperforteco --, brahmaĉarya -- fraŭleco --, ktp. Sed min regas la vero, kaj en ĝi estas inkluzivitaj multaj aliaj principoj. Ne temas pri ĝenerala -- laŭbuŝa -- vero. Ĝi veras kaj en la vorto kaj en la penso. Tiu ĉi vero ne estas tio imagita de ni, sed sendependa, eterna vero; alivorte ĝi ja estas la dio.

Difinoj de la dio estas sennombreblaj ĉar la povoj de la dio ankaŭ sennombreblas. Tiuj ĉi formoj mirigas min. Ili foje eĉ min ravis. Sed nur la verforman dion mi adoras. Nur tiu estas la vero, la ceteraj estas mitoj. Mi ne trovis tiun veron, sed mi estas ĝia esploranto. Dum tiu esplorado, mi pretas oferi mian plej amantan aĵon, kaj mi certas ke mi eĉ pretas kaj kapablas oferi mian korpon mem en la fajron de tiu ĉi esplorado. Sed ĝis tiam kiam mi atestas tiun ĉi veron, mi prenas imagan veron kiun mia animo kredas esti la vero, kaj konsiderante ĝin la gvidlampo, mi kondutas mian vivon per ĝi.

Kvankam tiu ĉi vojo ŝajnas razilronda, mi trovis ĝin ege facila. Marŝante sur tiu vojo, mi sentis eĉ miajn plej grandajn mispaŝojn trivialaj, ĉar malgraŭ tiuj mispaŝoj mi sekuriĝis, kaj progresis laŭ mia kompreno. Mi ekvidas malproksime tiun ĉi veron -- la dion. Ĉiutage mi plicertiĝas, ke ekzistas nur unu vero, kaj krom tio, nenio ekzistas en tiu ĉi mondo. La legantoj de Navĝivan ja estas bonvenaj se ili volas ekscii kiel mia certo pligrandiĝas, kaj iĝi kunlaborantoj en miaj eksperimentoj kaj ekvidi kun mi la veron. Kunekun tio mi ankaŭ certiĝas ke tio kio eblas por mi ankaŭ eblas por knabo, kaj mi havas fortajn kialojn por kredi tion. La iloj por la esploro de la vero estas tiel facilaj kiel ili estas malfacilaj. Ili ŝajnus nefareblaj al arogantulo, kaj ŝajnus ege facilaj al senkulpa knabo. La esploranto de la vero devas resti pli malalte eĉ de la polvo. La tuta mondo frakasas la polvon, sed ĝis tiam kiam la adoranto de la vero ne malaltiĝas tiugrade ke la polveroj mem povus lin disfrakasi, ĝis tiam ne eblas eĉ la ekvido de la sendependa vero. La afero estas klare diskutita en la dialogo inter la prasaĝuloj Vasiŝta kaj Viŝvamitra. Kristanismo kaj Islamo ankaŭ pruvas tiun ĉi veron.

Se legantoj vidas aroganton en la venonta verkaĵo, ili nepre devus konkludi, ke mi eraris en mia esploro, kaj, ke mia vizio estas nur miraĝo. Ne gravas se malvenkiĝu miloj kiel mi, sed triumfu la veron. Ni ne malgrandigu la veron nur por mezuri malgrandajn animojn.

Mi volas, ke neniu konsideru miajn verkon aŭtoritatajn. Jen mia peto. Mi nur volas, ke la eksperimentoj priskribitaj en ĝi estu konsiderataj ilustraĵoj, kaj ke ĉiuj faru siajn proprajn eksperimentojn laŭeme kaj laŭpove. Mi ja kredas, ke en tiu ĉi limigita kampo, mia aŭtobiografiaĵoj donos multon, ĉar mi kaŝos nenion dirindan. Mi esperas, ke mi povos doni al la legantoj plenan priskribon de miaj mankokulpoj. Mi devas priskribi la eksperimentojn kun la vero; mi tute ne deziras priskribi mian boneco. La mezurilo per kiu mi volas min mezuri, kaj per kiu ni ĉiuj devas sin mezuri -- pri tiu mezurilo mi certe dirus [Noto 2] kun la poeto Surdas:

Kie troviĝas aĉa fiulo kiel mi?
Mi forlasis tiun kiu min kreis
Tia malfidindulo mi!

Ĉar tiu kiun mi tutkore kredas la majstron de ĉiu mia spiro, tiu al kiu mi ŝuldas ĉion, mi ankoraŭ foras de li, ĉiumomente tio min ĝenas. La kialojn por tio -- miajn neperfektaĵojn -- mi ja povas vidi, sed ankoraŭ ne forigi.

Sed mi finu tiun ĉi, ĉi tie. El la enkonduko mi ne povas eniri la rakonton pri la eksperimentoj. Tiu troviĝos en la rakontado mem.

Mohandas Karamĉand Gandhi

Sabarmati
26a de la Novembro, 1925 [Noto 3]

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo