21. Ramo: La forto de la malfortaj [Noto 1] Mi jes eksciis pri la hinduismo kaj la diversaj religioj de la mondo, sed tiom da scio simple ne sufiĉas por savi homon de la malfacilaĵoj. Homo tute ne scias tion kio lin savos dum la tempo de la malfacilaĵoj. Kiam ateisto estas savita, li diras, ke estis bonŝanco, ke tio okazis. En tiu situacio, kredanto dirus, ke la dio lin savis. Post la solvo de la afero, li supozas, ke pro la praktiko de la religioj, kaj lia propra spirita forto, la dio aperas en la koro. Li ja rajtas konkludi tiel. Sed dum la eliro de la malfacilaĵoj, li tute ne scias ĉu savis lin la spirita forto aŭ io alia. Ĉiu kiu fieras pri sia spirita forto, konas la ĝispolvigan humilecon de tiu spirita forto. En tia tempo, la religia scio aspektas tute sensenchava. En Britujo, mi spertis la senutilecon de la religia scio. Eĉ antaŭe mi ja estas savita de tiaj ĉi malfacilaĵoj, sed mi ne povas analizi ilin. Estus menciinde, ke tiam mi estis tre juna. Sed nun mi estis 20-jara. Mi jam spertis la vivon de edzo kaj patro. Laŭmemore en la fina jaro de mia restado en Britujo, t.e. en 1890, okazis kunsido de vegeteranoj en la urbo Portsmouth. Barata amiko kaj mi estis invititaj. Ni atingis la urbon. Nin gastigis virino. Portsmouth estas konata urbo de marmilitistaro. Multaj domoj tie estas tiuj de virinoj de malstrikta moralo. Efektive ne putinoj, sed ankaŭ ne tiom morale skrupulaj. Ni loĝis en unu el tiaj domoj. Tio ne signifas, ke oni nin loĝigis tie sciante la veron. Sed en havenurbo kiel Portsmouth, kiam oni serĉas domon por vojaĝantoj, estas malfacile distingi inter bonaj kaj malbonaj domoj. Noktis. Ni revenis de la kunsido. Post la vespermanĝo ekludadis per kartoj. Eĉ en la altklasaj hejmoj en Britujo, la dommastrino ofte kunludas kartojn kun la gastoj. Ĉiuj ja flirtas dum la kartludado. Sed la afero ĉi tie rapide iĝis pli danĝera. Mi ne sciis, ke mia kunulo adeptis en tiu ĉi arto. Ankaŭ mi ekĝuis la flirtadon. Mi pretiĝis transiri de la parolo al la agado. La kartoj estis metitaj for. Sed Ramo envenis la menson de mia bona amiko. Li demandis, "Ho! De kie tiu malbono en vi? Tiu ĉi ne estas via afero. Forkuru de ĉi tie!" Mi hontis. Vekiĝis. Korsentis ŝuldon al tiu amiko. Memoris la voton donitan al la patrino. Mi forkuris. Tremante mi atingis mian ĉambron. Forta korbatado. Mi sentis min kiel viktimo kiu ĵus eskapis de sia mortiganto. Mi kredas, ke tiu ĉi estis la unua fojo, ke mi estis allogita de alia virino, kaj sentis deziron je ŝi. Mi ne povis dormi tiunokte. Mi estis atakita de diversaj pensoj. Ĉu mi lasu la domon? Forkuru? Kie mi estas? Se mi ne restos atenta, kio estos mia sorto? Mi decidis resti veka kaj klarvida. Mi decidis ne lasi la domon, sed kiel eble plej frue foriri de Portsmouth mem. Ĉiukaze, la kunsido finiĝus en du tagoj. Laŭmemore, mi foriris de Portsmouth dum la dua tago mem. Mia kunulo restis kelkajn tagojn plu en Portsmouth. Tiutempe, mi sciis nenion pri la religio aŭ la dio, kaj kie li aperas en ni. Mi komprenis nur nebule, ke la dio savis min. Sed mi spertis tion en diversaj vivkampoj. Mi scias, ke pli bone nun mi ekkomprenas la frazon "La dio savis min". Sed mi samtempe komprenas, ke eĉ hodiaŭ mi ne konas la plenan valoron de tiu ĉi frazo. Nur per la vivsperto oni povas tion kompreni. Sed mi povas diri, ke en diversaj kuntekstoj -- spiritaj aferoj, juraj aferoj, en la funkciigado de institutoj, en la politiko -- "la dio savis min". Mi spertis, ke kiam ni perdas la esperon, kiam la manoj iĝas senmovaj, tiam, de ie aŭ alie, venas la helpo. La adorado, medito kaj preĝo ne estas iluzioj, male, ili estas pli veraj ol nia trinkmanĝado kaj nia sidado kaj marŝado. Efektive, ne estus troigo, diri ke nur ili estas la vero, ĉio alia malvero. Tia ĉi medito, tia ĉi preĝo ne estas pure buŝa afero. Ĝia fonto ne estas la gorĝo, sed la koro. Tial, se ni sukcesus atingi la purecon de la koro, harmoniigi la korkordojn, la muziko kiu eliros de la koro estus vere ĉiela. Oni ne bezonus la langon. Ĝi estas mirindaĵo en si mem. Mi tute ne dubas, ke la preĝo estas vere efika por purigi la koron de la pasioj. Sed kune oni bezonas ankaŭ la plej grandan humilecon. |